Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
09-feb-2020
vlutermano

Georgo Lukaĉo [LUKÁCS György]: Kontraŭrevolucaj fortoj dum la hungara proletara diktatoreco

La fundamenta sperto de la ĝis nun jam pasinta revolucia periodo estas, ke la proletara diktatoreco alportas kun si la pliakriĝon de klasbatalo. La kontraŭrevoluciaj fortoj, kies provizora malfortiĝo estas unu el la kondiĉoj, por ke la laborista klaso povu konkeri la potencon, dm la diktatoreco post pli malpli longa tempo, laŭnecese denove kristaliĝas kaj gajnas plifirmiĝon ankaŭ el tiuj tavoloj, kiuj, kiel la etburĝaro, parto de kampularo, deklasta intelektularo, antaŭ la alproprigo de potenco provizore estis alianciĝintaj kun la laboristaro, aŭ almenaŭ rilatis neŭtrale al la porpotenca batalo de proletaro kaj burĝaro. Ĉi tiu ĝenerala vero dum la daŭro de la hungara diktatoreco validis inter tre neodinaraj cirkonstancoj.


La sensangan deklaron de la diktatoreco ebligis du gravaj faktoj. La unua estas, ke la disorganiziĝo de la regantaj klasoj nenie okazis tiomgrade, kiel en Hungarujo. La hungara burĝaro kaj grandbienuloj kunligis sian sorton kun la sorto de la Aŭstra-hungara monarĥio kaj germana imperiismo. La bazo de sia ekonomia kaj politika potenco estis la ekzisto de komuna monarĥio. Kiam la malvenka fino de mondmilito eltiris tiun bazon de sub ĝiaj piedoj, en ĉiu rilato ĝi provizore perdis tute sian gvidkapablon. Des pli, ĉar la monarĥistan politikon de la hungaraj burĝaj kaj grandbienaj klasoj la vastaj etburĝaj kaj kampulaj tavoloj, eĉ ankaŭ parto de manufaktura industrio ĉiam kun granda singardego aprobis. (La movadoj por memstara doganrajto, orientado al Francujo ktp). Sed kiam la reĝimo, sekvanta pos la oktobra disfalo tute bankrotigis la politikon de la riĉularo, nenian politikan perspektivon plu havis la regantaj klasoj. La fundamenta ekskuiĝo de ilia ekonomia bazo, la forŝiriĝo de klasoj  de ili gvidataj tiel malfortigis ilin, ke eĉ dum la venkinta kontraŭrevolucio, komence ili ne kapablis roli en la gvido. Ties reakiro bezonis jarojn, ankaŭ post la venko de la kontraŭrevolucio.


La alia speciala cirkonstanco estis la komenca stato de diferenciĝo en la laborista movado. En la antaŭmilita Hungarujo ne jam formiĝis en dimensio kaj pureco tia maldekstra falang, kia ekzemple en Germanujo. La serioza difreneciĝo de la hungara laborista movado ekkomenciĝis per la fondiĝo de la komunista partio kaj al la tutan internan historion de la diktatoreco ĉi tiu procezo plenigas. La disiĝa procezo en la socialdemokrata partio ankoraŭ pli profundiĝis dum la diktatoreco kaj dum la tempo sekvanta post la renversiĝo, finiĝis la unua grava periodo de tiu procezo. Pro tio prezentiĝis la speciala situtacio, ke la batalmarŝo kaj organiziĝo de revoluciaj kaj kontraŭrevoluciaj fortoj, la lukto por la sinteno de la laborista klaso, en la kadro de la laborista klaso mem, ne atingis sian relativan finiĝon dum la periodo preparanta la revolucion, anticipante la diktatorecon (kiel en Ruslando), sed ĝi okazis interne en la kadroj de la ŝtataparato kaj reganta partio de la diktatoreco. La gvidanta parto de la socialdemokrata partio kaj sindikatoj kiel ĉie, ankaŭ en Hungarujo estis la centro de kotraŭrevoluciaj fortoj kaj tiun laboron daŭrigis posedante la potencon. La koalicio la 21-an de Marto eligis nur la plej dekstran falangon (Garami, Buĥinger). Sed en la socialista (poste socialista-komunista) partio, laŭ ekstere unueca, − konvene al la interna kaj esktera sisutacio de la diktatoreco − jen pli, jen malpli vasta estis la tavolo de tiuj elementoj, kiuj siajn funkciojn okupitajn en la kadro de partio kaj proletŝtato eluzis por organizi “la demoratajn fortojn” por la paca (se bezone perarmila) likvido de la diktatoreco.


Tiu interna stato de la du gravaj klasoj klarigas la sintenon de ceteraj, en sia strukturo ŝancelemaj klasoj. La kataklismo de la Habsburg-monarĥio, la teritoria dispecigo de Hungarujo, senigis de sia ekonomia bazo ne nur la burĝaron, sed en rapidega progreso deklasigis ankaŭ la etburĝaron, speciale la intelektularon, kies vivekzisto sin bazis je Hungarujo de dudek milionoj da loĝantoj kaj subpremado de naciaj malplimultoj. Tiu procezo, rilate al la supre skizita situacio de la du gravaj klasoj, instigis konsiderindan partion de ĉi tiu tavolo je la orientiĝo al la proletaro. La paca deklaro de la proletara diktatoreco, la rolo de socialdemokrata gvidantaro en la partiaj kaj ŝtataj aparatoj kais amasan aniĝon de la ceteraj klasoj, tiel al la sindikatoj, kiel al ŝtataj aparatoj kaj kvankam la revoluciaj elementoj de la reganta partio rimarkis la danĝeron, sed ne sukcesis dufiĉe efike batali kontraŭ ti. (Rim. la starpunkto de Zoltan Ronai; nenian oficistaron oni devus maldungi ĝis novlokiĝo ne estus certigita). Tiumaniere la aparato, en kiu mankas la kontrolo de organizita proletaro, ne sabotas malkaŝe kiel en Ruslando sed la’u la situacio de la diktatoreco jen obeas, jen aplikas sekretan sabotadon, kiun la socialdemokratoj, posedantaj grandan parton da gvidaj funkcioj, rekte aŭ malrekte subtenis. (La interkonsento de Pejer kun Chorin rilate la sociigon de la minejoj; bienuloj kiel produktkomisaroj sur la sociigitaj grandbienoj; gubernatoroj kiel membroj de direktorioj kaj delegitoj de laborist-sovetoj dum la kongresoj ktp ktp).


Komence de la diktatoreco tiun situacion ankoraŭ plifirmigis la politika situacio eksterlanda. Kiam nuliĝis la espero je ideoj de Kaoji-Wilson, al la etburĝaro ŝajnis la federacio kun Ruslando la sola eblo por savi la teritorian integrecon”. Kiel ajn  decide malakceptis la komunistoj la ideon pri teritoria integreco, sed la fakto, ke ili  batalis kaj venkis kontraŭ la ĉeĥaj kaj rumanaj imperiistoj, krome la espero je rusa helpo portempe subtenis la iluziojn de la malsupraj etburĝaj tavoloj. (La brĝaro kaj la plej sura tavolo de la intelektularo post kelkaj tagoj li malpli  klare ekkonas la situacion). Pro tio ankaŭ en la armeo estiĝis la sama stato kiel en la ŝtataparatoj, pliigate kaj subtenate per la sistema lukto de socialdemokrata gvidantaro kontraŭ la komunistaj komandantoj kaj politikaj komisaroj.


Ĉies sekvo estis, ke ne estis plenumebla la plej grava tasko de diktatoreco: disŝiri la ligon inter la burĝaro kaj la de ĝi gvidataj klasoj, malorganizi ties ekonomian, organan kaj ideologian dependecon, disbati kaj neniigi la en ĝi estantajn kontraŭrevoluciajn elementojn, altiri sub firman gvidon la persvadeblajn ŝancelantajn partiojn. En la vilaĝo tiu stato evidentiĝis ankoraŭ pli grandskale. Ne necesas ripeti la multe kritikitan fundamentan eraron de la diktatoreco, la ne efektivigitan terdividon. El la vidpunkto de batalmarŝo de la kontraŭrevoluciaj fortoj eble pli gravas la fakto, ke plej multloke la revolucio apenaŭ ekmovis la vilaĝojn. Post la subpremo de ekribelo en 1918, la kampularo reaktiviĝis nelonge antaŭ la deklaro de la diktatoreco. Tiun movadon, evoluanta al revolucio anstataŭ antaŭen puŝi, la deklaro de la diktatoreco ekhaltigis. La paca eĉ burokrata plenumo de kampar-politiko preskaŭ tute ne tuŝis la socian konsiston de la vilaĝo. La kampularo restis plu sub la malnova gvidado. (Riĉaj kampuloj, pastro, notario kc). Se ilia influo dum la komenco de la dikstatoreco estis relative malpli signifa, do pli poste pro la trompiĝo kaŭze de forrestanta terdivido konstante pli fortiĝis; kompreneble nur laŭ lokaj dimensioj kaj laŭ provincoj diversgrade.


Tiel – per ĝenerala skizo − ni ricvis la bildon pri la kontraŭrevoluciaj fortoj. La burĝaro kaj grandbienularo estis senpovaj. La kontraŭregistaroj en la urboj Arad, Seged kaj Vien estis fakte nur cirko-registaroj. Inter la kampularo maksimume nur ĝis lokaj ekribelj grandiĝis lakontraevolucia spirito. La etburĝaro kapablis nur sabotadi aŭ konspiri en malvasta agadeblo. Organizitaj, seriozan potencon havantaj kontraŭreovluciaj fortoj estis nur du: la socialdemokrata partia kaj sindikata burokrataro kaj la ĉirka#uantaj ŝtatoj, estanaj la vasaloj de la Entento. Ĉi lastaj ankaŭ nur tiam sukcesis atingi rezultojn, kiam la unuaj aŭ ne ankoraŭ allasis la revolucian reorganizon de la armeo (periodo antaŭ la 1-a de Majo) aŭ jam ili sukceis enigi disorganizadon en la prolet-armeon (periodo dum Julio). Do la veraj gvidantoj de kontraŭrevoluciaj movadoj ĉiam estis la burokrataro de socialdemokrata partio kaj sindikatoj.


Konvene al ĉi tiuj fortorilatoj, dum la tempo tuj sekvanta post la deklaro de diktatoreco, ne okazis serioza kontraŭrevolucia ekmovo. La komploton de Ŝtencel-Nikolenji en Budapeŝto k-do Otto Korvin baldaŭ malkovrs kaj subpremis. La socialdemokrata burokrataro partia kaj sindikata ankoraŭ sentas la efikon de sia malpopulariĝo dummarta kaj nur tre singarde, palpante sin ŝovas antaŭen. Komence per kritikado de iuj − sed fakte nur sb komunista gvidado estantaj − popolkomisarejoj (sociigo, pedagogio), per defendo de ekzistrajto por la burĝa gazetaro per la “milda apliko” de la diktatreco, “ĉar la burĝaro ja neniiĝis jam”. Per la artikolo de Sigesmund Kunfi en la gazeto La homo ĝi atingas sian plej altan pinton, laŭ kiu postulas, je la nomo de “justeco”, ke ankaŭ la urbaj posedaĵoj egalvalorantaj al 100 arpentaj bienoj estu esceptigataj el sociigo.
La panikeca retiriĝo de la armeo, heredita el la Karoji-reĝimo kaj ne jam reorganizita, pro la atakoj de ĉeĥoj kaj rumanoj la 1-2-an de Majo, kreis por la diktatoreco krizan situacion. La burĝaj klasoj eĉ tiam ne kuraĝis sin movi (ĉar rabatakan eksperimenton en la domo de ambasadoro, fare de vienaj kontraŭrevoluciuloj, oni ne povas kvalifiki serioza agado, kaj la ĝin sekvanta invado en Okcidenthunarujon estis tute opereteca). La ofensivantoj estis ekskluzive la socialdemokrataj gvidantoj. Gvidate de Kunfi, ili postulis de la registarsoveto, ke la potenco estu redonata “en la manojn de la laboristaro”, tio estas, formiĝu sindikata registaro por la celoj − intertrakti kun la Entento kaj pace likvidi la proletaran diktatorecon. Tiun atakon sukcesis la homunistoj refuti (alkomprenante anka’u la malnovan socialdemokratan maldekstrularon, jam delonge konsente aganta kun la komunistoj) kaj tiel la kontraŭrevolucia eksperimento fiaskis. La lokaj, kampulaj ribeloj estis facile subvenkitaj.
La militskcesoj de la Ruĝa Armeo devigis la gvidantajn trupojn de la kontraŭrevolucio ŝanĝi la taktikon. La partikongreso, la principa luktado en la kadro de la partio donis la formon por la batalo de revolucio kaj kontraŭrevolucio. Ĉar la diskuto erupciinta pro la nomado de la partio, esence temos: ĉu la diktatoreco signifas la forŝiriĝon el la pasinto de socialdemokrata partio? La neado de tiu tezo − por kies intereso sin mobilizis ĉiuj socialdemokrataj oratoroj − estis la rekta teorio por la likvido de la diktatoreco.


La kongreso tiel en tiu ĉi punkto, kiel rilate al la reelekto de la partigvidantaro rezultis nur duonsolvojn. Por la pluaj sukcesoj de sindikata burokrataro estis rekreata la ideologia kaj organiza agadkampo.


Dum la sovetkongreso jam forte sin sentigis la efiko pro la plifirmiĝo de tiu pozicio, en formo de “kritiko”, ofte atinganta malkaŝan kontraŭrevolucian tendencon, flanke tiel de provincaj reprezentantoj, riĉaj kampuloj, guberniestroj ktp, kiel de provincaj elstaruloj de tiu burokrataro. La diplomata noto de Clemenceau, la aktualiĝo de problemo pri milito aŭ paco, donis novan pli larĝan platformon al la gvidanta teoriulo de kontraŭrevolucio, al Sigesmund Kunfi por la devizo: batalo kontraŭ la tiel nomata revolucia mesiismo, batalo kontraŭ tio, ke la hungara laboristaro oferu por la konservo de proletara diktatoreco farata en intereso kaj lu evoluigo de internacia revolucio. Unuvorte: defetismon kontraŭ la proletara revolucio.


La kontraŭrevoluciaj movadoj, atingantaj siajn zenitojn dum Junio, okazis per tiuj signaldiroj. Nome: la striko de fervojistoj kaj la kun ĝi paralele ekflagrinta kontraŭrevolucio en Transdanubio, la monitoratako la 24-an de Julio, la ekribelo de kadetoj en altlernejo “Ludovik” kaj la kun ĝi samtempe okazintaj provincaj ekprovoj (rbo Kaloĉa). Speciale estas okulfrapa ĉi tiu lasta okazo, kie la fadenoj de konspiro kondukis ĝis la plej proksima kunularo de Haŭbriĥ kaj kiel klariĝis la ribelo eĉ ne estus erupciinta, se ĝi ne povus kalkuli je la aktiva helpo de socialdemokratoj. Ĝi ankaŭ tuj disfalis, kiam Haŭbriĥ, Böm kaj kunularo ilia, pro la premo de amasa ekmovo de budapeŝta laboristaro , − almenaŭ publike − ili malkaŝe devis sin deklari kontraŭ la kontraŭrevolucio. Sed la venko de laboristaro jam en plu erarigis la kontraŭrevolucion. La elpaŝo de Romanelli psot la 24-a de Junio (same kiel pli frue la elpaŝo de angla kapitano Freeman, pro la aresto de subkolonelo Dormandi) klare evidentigis, ke la en- kaj ekster-landaj kontraŭrevoluciuloj jam trovis la kunligojn, kondukantajn en la centron de la kontraŭrevoluciaj fortoj, kompreneble ĉi tiujn interligojn − provizore − ili povis eluzi nur por malfortigi la defendemon de la proletaro.


La lastan monatn de la diktatoreco plenigas la transgrupiĝoj de la kontraŭrevoluciaj fortoj, sub la masko de ekstera trankvilo. Dum tri monatoj da batalo, la vere revoluciaj elementoj de komunista kaj socialdemokrata partioj, en organiza formo likvidiĝintaj, renkontis unu la alian. En la kadro de unueca socialista-komunista partio formiĝis frakcio kiu preparis la unuajn paŝojn por transmeti la potencon en la manojn de revoluciularo. Paralele kun ĝi ankaŭ la kontraŭrevolucio sin preparis kaj reorganizis. La etburĝar trompiĝinte pri la “rusa orientado” denove al “okcidento” serĉis kunligojn kaj renkonts konvenan gvidanton en la pacista, “kontraŭ prolet-mesiisma” ideologio de Kunfi-anoj. Sed per ĝi ne kontentiĝas la tiu-rilata agitado de la Kunfi-trupo. Ĉe la laboristaro, kies vivnivelo ankaŭ dum la plej malfavora tempo de la diktatoreco ne nur plute pli alta estis ol tiu de la rusa, sed eĉ de la viena laboristaro, ili tiel agitadis, ke la demokratio, la paca likvido de la diktatoreco signifas ne nur finon de la milito, sed ankaŭ nutraĵon, vestaĵojn ktp, ke en Vieno estas pretaj la nutraĵtrajnoj por envetri je okazo, se finiĝos la diktatoreco, ktp ktp. tiun disorganizan propagandon kompreneble ili portis ankaŭ en la armeon kaj Böm, kiel viena ambasadoro, kreis organizitan centron por la intertraktado kun la Entento, rilate la likvidon de la diktatoreco (Veltner, Pejero ktp).


La malvenko suferita pro la rumanoj, kiu el militista vidpunkto eble ne estis multe pli efika ol la malvenko dum Aprilo, pro la internaj cirkonstancoj ne povis elvoki novan 2-an de Majo. La budapeŝta laboristaro, pro efiko de la propagando de Kunfi-Böm-Veltner trankvile, eĉ kun espero je pli bona estonto, lasis fali la diktatorecon. Povis naskiĝi la registaro Peidl: plenumiĝis la koncepto de Kunfi, farita la 2-an de Majo. La proletaran diktatorecon, kiun nek enlanda, nek eksterlanda burĝa kaj etburĝa kontraŭrevolucio estus povinta renversi − per la tiutempa, relativa potenco en 1919 − renversis la socialdemokrata kaj sindikata burokrataro, la plej aktiva, plej organizita, plej influhava gvidantaro de la hungara kontraŭrevolucio.

 


Ŝanĝoj
    • diktaturo -> diktatoreco (laŭ la tiama kutimo kaj lingva kohero)
    • de ĝis nun jam pasinta revolucia periodo -> de la ĝis nun …
    • inteligentularo -> intelektularo
    • federanoj -> federacianoj
    • de l'regantaj -> de la regantaj
    • Hungario -> Hungarujo (kaj same ĉe aliaj koncernaj landnomoj)
    • Aŭstro-hungara monarĥio -> Aŭstra-hungara …
    • imperialismo -> imperiismo
    • manifaktura -> manufaktura
    • de riĉulao -> de la riĉularo
    • pretendis jarojn -> bezonis jarojn
    • sinteno de laborista klaso -> sinteno de la laborista klaso
    • posedante potencon -> posedante la potencon
    • disspecigo de Hungario -> dispecigo …
    • subpremo -> subpremado
    • naciaj minoritaj -> … malplimultoj
    • Tielmaniere -> Tiumaniere
    • integritecon -> integrecon
    • agrar-politiko -> kampar-politiko
    • forrestinta terdivido -> forrestanta …
    • majo -> Majo (kaj simile, ĉar ili estas propraj nomoj)
    • popolomisarioj -> popolkomisarejoj
    • pedagogo -> pedagogio
    • preso -> gazetaro
    • absolvata de -> esceptigataj el
    • kritikan situacion -> krizan …
    • devigis … je ŝanĝo de taktiko -> devigis … ŝanĝi la taktikon
    • gubernatoroj -> guberniestroj
    • eksponuloj -> elstaruloj
    • burokratio -> (laŭ la senco:) burokrataro
    • pacifista -> pacista
   

(Retajpita kaj redaktita de Vilhelmo Lutermano, 2020-02-08)