Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
03-nov-2018
vlutermano

Alfredo Kozingo

Supreniro kaj pereo
de la reala socialismo

Okaze de la 100-a datreveno
de la Oktobra Revolucio

Monda Asembleo Socia (MAS)

 

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano

Embres-et-Castelmaure
Monda Asembleo Socia (MAS)

2018

 

Enkonduko

Antaŭ cent jaroj la Socialisma Oktobra Revolucio en Ruslando skuis la mondon kaj malfermis novan epokon de la mondhistorio. Tio okazaĵo superis ĉiujn revoluciajn transformegojn en la ĝistiama historio de la homaro, ĉar ĉi tie temis jam ne pri anstataŭo de antagonisma klasa socio per alia kun nova reganta ekspluatista klaso. La en tiu ĉi revolucio intencita anstataŭigo de la kapitalisma socio per la socialismo malfermis al la homaro la perspektivon, per la forigo de la lasta antagonisma klas-socio baziĝanta sur la privata proprieto je la produktadrimedoj forigi entute la fendiĝon de la socio en regantajn posedantajn kaj regatajn neposedajn klasojn kaj per tio ankaŭ definitive forigi la ekspluatadon de la homo fare de la homo. Ĝuste tiu perspektivo trovis grandan eĥon ĉe la laborantaj klasoj en la tuta mondo kaj estigis entuziasmon kaj ankaŭ esperojn, dum ĉe la posedantaj regantaj posedantaj klasoj ĝi kaŭzis konsternon, akran rifuzon kaj malamon.

El la bataloj kaj konfuzaĵoj de la revolucio kaj kontraŭrevolucio, de la sanga interna milito kaj de la armea interveno de imperiismaj potencoj la revolucia sovetpotenco eliris venke. Ĝi kapablis firmigi la novan socialisman ŝtatordon kaj poste komenci la konstruadon de socialisma socio, kvankam sub eksterordinare malfacilaj kaj malfavoraj kondiĉoj. Nun la tuta mondo streĉe rigardis tiun grandegan historian eksperimenton, ĉar la unuafoja provo krei komplete novan socian ordon, por kiu ekzistis neniaj historiaj modeloj, havis ja la eksperimentan karakteron de enpenetrado en historie novan kampon. La progresoj ĉe la konstruado de la nova socio kaŭzis admiron kaj ankaŭ entuziasmon ĉe la progresemaj fortoj de la homaro, kiuj vidis en la estiĝo kaj kreskado de la nova socio de la Sovetunio la esperon de pli bona estonteco de la homara historio. Inverse ili fortigis la malamikecon de ĉiuj reakciaj fortoj de la mondo kaj kondukis al kalumniaj kampanjoj por repuŝi la influon de la estiĝanta socialismo.

La iam socialista socialdemokrataro, kiu en la Unua Mondmilito plejparte estis transirinta al la pozicio de savado de la kapitalismo, aliĝis al la ideologia batalo de la reakciaj fortoj kontraŭ la Sovetunio, ĉe kio ĝi aparte fervore klopodis por eltrovi punktojn de nesufiĉo kaj erarojn de la soveta socialismo. La malbona konscienco de la iamaj socialistoj estis en iliaj argumentoj ĉiam sentebla.

Malgraŭ ĉiaj malfacilaĵoj kaj ankaŭ aperantaj eraroj kaj partaj misevoluoj la socialisma socio faris impresajn progresojn kaj transformis Ruslandon en fortan industripotencon, kies pezo kreskis en la internacia politiko. Kvankam la socialismo venkis nur en la Sovetunio, la kontraŭeco de la du sociaj sistemoj estis ĉiam pli sentebla kiel grava faktoro de la mondpolitiko.

Post la fino de la Dua Mondmilito la Sovetunio povis forigi la damaĝojn kaj detruojn de la milito jam en malmultaj jaroj, rapide rekonstrui la detruitajn urbojn, vilaĝojn kaj industri-instalaĵojn kaj daŭrigi la pluan disvolvadon de la socialisma socio. Ĉe tio ĝi atingis impresajn sukcesojn en la kresko de la produktado, en scienco kaj teĥniko kaj en kulturo kaj klerigado. Ĝi konstruis la unuan atom-elektrejon de la mondo, ĝi kiel la unua lando penetris en la kosmon, kaj per la flugo de la unua kosmonaŭto Jurij Gagarin ĝi malfermis la eraon de la spac-veturado. La Sovetunio kapablis ankaŭ forigi la usonan monopolon pri atombomboj kaj per la starigo de la milit-strategia ekvilibro fronte al Usono certigi la mondan pacon kaj starigi efikajn barilojn kontraŭ imperiismaj militemoj.

Sub la influo kaj helpe de la Sovetunio en Eŭropo kaj Azio estiĝis kromaj socialismaj ŝtatoj, kiuj kuniĝis al internacia ŝtataro kaj kunordigis sian ekonomian disvolvadon per la Konsilantaro pri Reciproka Ekonomia Helpo (KRE).

La plej multaj el tiuj ŝtatoj ne estis progresintaj industrilandoj, sed komence disponis nur pri malforta ĝis meza ekonomia bazo por la transiro al la socialismo, escepte de Ĉeĥoslovakujo kaj la GDR. Helpe de la Sovetunio kaj ankaŭ per reciproka subtenado ili tamen povis en relative mallonga tempo transiri konsiderindan ekonomian kaj socian evoluon kaj ankaŭ transformiĝi en modernajn industrilandojn.

La socialisma tendaro ricevis krome eksterordinaran fortiĝon per la venko de la ĉina revolucio, la starigo de la Popolrespubliko kaj la komenco de socialisma konstruado en Ĉinujo.

Tiel, komence de la 1960-aj jaroj oni povis akiri la konvinkon, ke la nova sociordo de la socialismo intertempe fariĝis mondsistemo, kiu spite al diversaj malfacilaĵoj kaj ankoraŭ solvendaj problemoj certe evoluos sukcese kaj en la disputo kun la kapitalisma mondsistemo marŝos antaŭen.

Tiu opinio estis ankaŭ detale prezentita en la deklaro de la komunistaj kaj laboristaj partioj decidita en Oktobro 1960 en Moskvo. En ĝi por la unua fojo estis donita ampleksa karakterizo de la ĉefa enhavo de la nova historia epoko komencita per la Socialisma Oktobra Revolucio en 1917. La epok-difino tekstis jene:

“Nia epoko, kies ĉefa enhavo estas la transiro de la kapitalismo al la socialismo, komencita de la Granda Socialisma Oktobra Revolucio, estas la epoko de batalo de la du kontraŭaj soci-sistemoj, la epoko de la socialismaj revolucioj kaj de la naciaj liberigaj revolucioj, la epoko de kolapso de la imperiismo kaj de likvido de la kolonia sistemo, la epoko de transiro de ĉiam novaj landoj al la vojo de la socialismo, la epoko de mondskala triumfo de la socialismo kaj komunismo.”1

Samtempe en tiu deklaro oni karakterizis ankaŭ la bazajn evolutendencojn de la du socisistemoj, per kio oni donis ian prognozon pri la plua evoluo de la mondhistoria disputo kaj per tio kompreneble ankaŭ kreis certan vidmanieron kaj atendo-sintenon. Ĉe tio oni jam preskaŭ tute ne atribuis evolu-ŝancojn al la kapitalisma sistemo, kaj ties okazonta pereo ŝajnis certa.

“La kapitalisma mondsistemo estas kaptita de profund-atinga procezo de pereo kaj disfalo […]. La kapitalisma ekonomio fariĝas ĉiam pli malstabila. Kvankam en kelkaj kapitalismaj landoj en pli aŭ malpli granda mezuro konstateblas certa kresko de produktado, la kontraŭecoj de la kapitalismo senĉese akriĝas naci- same kiel internaci-skale.”2

Tute male al tio oni eksterordinare pozitive taksis la evolutendencojn kaj la stabilecon de la socialismo. Laŭvorte tekstis en la deklaro:

“Neniaj kiom ajn kramfaj klopodoj de la imperiismo povas haltigi la progreson de la historio. […] La plena venko de la socialismo estas neevitebla […]. Nun la sociaj kaj ekonomiaj eblecoj de restarigo de la kapitalismo ne nur en la Sovetunio, sed ankaŭ en la ceteraj socialismaj landoj estas forigitaj.”3

Tiu principa poziciiĝo, kiu – certe inspirita kaj preparita de la KPSU – estis diskutita dum la internacia diskuto de la 91 partoprenantaj partioj kaj unuanime aprobita, restis ankaŭ en la sekva tempo la pli aŭ malpli oficiala bazo por taksi la pluan evoluon de la du sociaj sistemoj.

Ĉar la socialismaj landoj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ĝenerale sufiĉe sukcese evoluis, sed la aperantaj malfacilaĵoj, problemoj kaj ankaŭ malsukcesoj estis prisilentigataj de intensa sukces-propagando, tiu baza sinteno daŭrigeblis dum iom longa tempo, kvankam la pritaksoj en la deklaro de la komunistaj kaj laboristaj partioj de 1960 jam tiam entenis multrilate fakte kaj ankaŭ teorie gravajn erarojn kaj mankojn. Sen jam ĉi tie priparoli poste detale diskutotajn detalojn, ili estis en konsiderinda amplekso pli esprimo de subjektivista dezir-pensado ol de realisma pritakso de la objektivaj faktoj. Samtempe ili estis ankaŭ signo de orgojla memsufiĉeco.

Pro tio la tiel rapida pereo kaj disfalo de la socialismo en la Sovetunio kaj en la ceteraj socialismaj landoj estis por la plej multaj samtempuloj surpriza kaj ne atendita, antaŭ ĉio kompreneble por la granda nombro de tiuj, kiuj vidis en la socialisma socio necesan kaj pravan alternativon al la kapitalismo.

Efektive multaj demandoj de la historio de la socialismo kaj de la marksismo estas ne sufiĉe klarigitaj por kompreni kaj racie klarigi la kaŭzojn de la disfalo kaj pereo de la socialisma socisistemo en la Sovetunio kaj en la eŭropaj socialismaj landoj. Multaj demandas sin: Ĉu tio estis neevitebla konsekvenco de la objektivaj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj kondiĉoj de la postrestinta Ruslando, aŭ ĉu ĝi estis neevitebla sekvo de precipe subjektive klarigeblaj misevoluoj kaj degeneraĵoj en la KPSU kaj en la sovetia socio? Aŭ ĉu ĝi estis pli rezulto de komplikaj interefikoj inter la du kaŭzo-kompleksoj? Kaj kian rolon ĉe tio ludis la eksteraj internaciaj kondiĉoj, speciale la rivaleco kaj batalo de la du kontraŭaj socisistemoj kaj militaj blokoj?

La subjektivaj faktoroj, kiuj povus esti kaŭzintaj la pereon de la socialismo, estas kelkfoje en malsama maniero kaj graveco ĝenerale ligitaj kun la marksismo, sed parte pli kun la bolŝevismo aŭ leninismo kiel laŭdire rusa speco de la marksismo. Sed tre ofte ili estas klarigataj per la efikado de Stalino kaj de la “stalinismo”, kiu siavice estas konsiderata kiel logika konsekvenco de la leninismo kaj ankaŭ de la marksismo entute. Tiel oni konstruas sufiĉe perforte laŭdire konsekvencan teorian kaj historian evolu-linion de Markso tra Lenino al Stalino kaj al la sovetia modelo de la socialismo kaj al la politika praktiko de la “stalinismo”, kiu devis nepre konduki al tiu rezulto.

Tia misinterpreto kaj falsado de la marksismo aktuale troviĝas aparte ofte ĉe rusaj renegatoj, kiuj post la kolapso de la sovetia socialismo subite malkovris, ke la marksismo estas ne nur utopio, sed ankaŭ politika mitaro, kies kerno konsistas en la absolutigo de perforto en la homa historio.4

Sed aliflanke ankaŭ disvastiĝis la versio, ke la laŭdira reviziismo de Ĥruŝĉovo konsiderendas kiel ĉefa kaŭzo de la pereo kaj disfalo de la socialismo, ĉar nur tiu enkondukis la politikan-ideologian erozion de la stabila socialisma socio kreita de Stalino kaj fine, per la politiko de liaj posteuloj – de Breĵnjevo ĝis Gorbaĉovo – pere de paca “desupra kontraŭrevolucio” kondukis al ĝia subfosado kaj dissolviĝo kaj per tio ankaŭ al la restarigo de la kapitalismo.

Egale, ĉu oni preferas la unuan variaĵon, kiu respondecigas precipe Stalinon, aŭ la duan, en kiu Ĥruŝĉovo kaj en ties sinsekvo Gorbaĉovo estas la propekaj kaproj, tiuj klarigoj lastanalize restas en la kadro de subjektivisma koncepto de la historio, laŭ kiu la “grandaj homoj” faras la historion. Per tio oni atribuas al unuopaj personoj historiajn efikojn, kiuj ege transiras iliajn realajn eblecojn, kaj la historio per tio ne estas klarigata, sed pli mistifikata.

Lenino siatempe ĉe esplorado de la kaŭzoj de la kolapso de la 2-a Internacio polemikis kontraŭ provoj respondecigi pri tio unuopajn personojn.

“Tiun demandon ni kompreneble ne metu en la senco de persona biografio de tiuj aŭ aliaj aŭtoritatoj. Iliaj estontaj biografoj devos rigardi la aferon ankaŭ el tiu flanko”, skribis li, sed la socialista movado pli interesiĝas pri “pri la esplorado de la historia origino, de la kondiĉoj, de la signifo kaj de la forto de la socialŝovinisma tendenco. […] Nur tia meto de la demando estas serioza, dum la deŝovo de la afero al 'personoj' signifas en la praktiko simplan pretekston, sofisman trukon.”5

Precize tio verŝajne validas respektive ankaŭ por la kolapso de la socialismo, ĉar ankaŭ ĉi tie temas unuavice ne pri unuopaj personoj, sed pri la klarigo de la origino kaj de la objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj por la estiĝo kaj efikado de tuta sistemo de deformadoj de la socialismo kaj ankaŭ de la marksismo, kiu estiĝis kiel flanka produkto de la unua socialisma revolucio kaj de la starigo de la socialisma socio kaj kiu akiris grandan influon precipe al la formado de la sovetsocio.

La rigardo kontraŭa al la personrilata, kiu asertas, ke jam el la objektivaj historiaj kondiĉoj de la postrestinta carisma Ruslando tia rezulto devis neeviteble okazi, male pli omaĝas meĥanisman determinismon kaj fatalismon, kiu volas klarigi la historion de la homa socio sen la socia praktiko, sen la aktivecoj kaj bataloj de la homoj, de la sociaj klasoj kaj de iliaj organizaĵoj kaj ĉe tio ignoras, ke en la rezulto ĉiam povas estiĝi ankaŭ diversaj eblecoj – kaj tio signifas ankaŭ: alternativoj. Pro tio la evoluo kaj la rezulto de la historio tute ne estas klare antaŭ-decidita de la donitaj kondiĉoj, sed en certaj limoj restas malfermita. Ĉiukaze, tiaj determinismaj-fatalismaj konceptoj havas nenion komunan kun la materiisma histori-koncepto kaj kun la marksismo entute.

Multe tro da tiaj simpligaj juĝoj cirkuladas, ĉe kio la opinioj kaj klarigoj de adeptoj kaj de kontraŭantoj de la marksismo kaj de la socialismo ne nur kontraŭstaras unu la alian, sed ofte ankaŭ parte kongruas, kio ne faciligas la komprenon de tiu historio. Ankaŭ oni ofte enordigas kompleksajn faktarojn kaj procezojn en tre simplajn kategoriojn, kelkfoje oni konfuzas kaŭzojn kaj efikojn, kaj oftege oni ĉe tio anstataŭigas seriozan analizon de la historiaj faktoj per ne pruvitaj asertoj kaj sloganoj.

Ĉe tio ludas apartan rolon la “stalinismo”, kiu devas tre ofte servi kiel universala klarigo de la okazaĵoj, same ĉe amikoj kiel ĉe malamikoj de la socialismo, kvankam plej ofte restas sufiĉe malklara, kion oni volas precize kompreni sub “stalinismo”. Legendoj pri kaj ĉirkaŭ Stalino estiĝis, pozitive glorantaj same kiel negative kondamnantaj, kiuj estas kredataj aŭ rifuzataj, sed ili tute ne kapablas klarigi la historian okazadon, ĉar ili mem estas ankaŭ nur ideologia produkto kaj elemento de tiu historia procezo.

Sed la “stalinismo”, kiu en la evoluo de la historio de Sovetunio ekformiĝis kiel tuta sistemo de deformiĝoj de la marksisma teorio kaj de la socialisma politiko kaj rezulte de la interefikadoj kun la objektivaj kondiĉoj en Ruslando kondukis al la sovetia modelo de socialismo, ludis gravan rolon ĉe la estiĝo kaj evoluo de la unua mondhistoria provo starigi la socialisman socion kaj ankaŭ decide kunstampis ĝin. Pro tio en la sekvaj diskutoj kaj prezentadoj ĝi kompreneble ne eviteblas, ĝi estas konsiderenda en la koncernaj kuntekstoj tiom, kiom la kompreno de la historia evoluo de la socialismo kaj la teoriaj diskutoj bezonas tion.

En la origina versio de mia laboraĵo la problemaro de la “stalinismo” estis detale esplorita kaj ĝiaj kaŭzoj, ĝia esenca teoria kaj politika enhavo kaj ĝiaj historiaj efikoj estis prezentataj lige kun la ĉioma evoluo de la socialismo. Sed poste evidentiĝis, ke tiu libro alprenis multe tro grandan amplekson. Pro tio la eldonejo proponis unue eldoni la ampleksan parton pri la “stalinismo” kiel apartan libron. Ĝi aperis sub la titolo “«Stalinismo» – Esplorado pri origino, esenco kaj efikoj”6 kaj tiuflanke kompletigas tiun ĉi laboraĵon.

La kompreno de la reala historio de la socialismo estas tamen malfacila pro la legendoj kaj mitoj pri la historio de la KPSU, pri la bolŝevismo, la leninismo kaj ankaŭ de la trockismo, kiuj estis disvastigitaj tra jardekoj speciale en la fifama stalina “Historio de la KPSU(b). Konciza kurso” kaj per la stalina versio de la “marksismo-leninismo”. Bedaŭrinde multaj el ni tro senkritike sekvis tiujn opiniojn dum pli aŭ malpli longa tempo kredante je ties boneco, kaj mi mem ne povas ekskludi min el tio. Ĝuste en tiu kunteksto la detalaj kritikaj analizoj de la “stalinismo” kiel teoria sistemo en la menciita libro estas rekomendindaj kiel kompletigaĵo.

Ĉar tiu historio de la socialismo plenigas la konscian parton de mia vivo, en praktika same kiel en teoria rilato, mi ja ne estis pasiva observanto, sed – stampita de la sperto de la faŝisma milito kaj de ĝiaj sekvoj – en plej bona konscienco klopodis aktive kunlabori en la starigo kaj disvolvado de pacema, socia pli justa, humana socio de la socialismo en la GDR –, mi sentas min ne nur profunde trafita, sed ankaŭ devigata kontribui mian parton al la kritika kaj memkritika analizo de tiu historio. Ĉe tio mi kompreneble konscias, ke unuopulo povas kontribui al tio nur modestan parton, sed tiu kompreno ne estu kialo por eviti la moralan devon honeste konfesi tion.

Mi sentas tiun devon des pli ke mi dum longa tempo per multaj publikigitaj tekstoj kontribuis al disvastigo de la marksisma teorio, argumenti por la socialismo kaj defendi ĝin, kion mi ankaŭ nuntempe konsideras ĝusta, kvankam mi devas memkritike ekzameni diversajn erarojn kaj mistaksojn kaj korekti aŭ eĉ forĵeti plurajn aferojn.

Sed jam komence mi devas deklari, ke mi ne apartenas al la supersaĝuloj, kiuj laŭdire jam ĉiam sciis, ke tiu ĉi socialismo ne povas funkcii. Tute male: Dum longa tempo mi estis firme konvinkita, ke spite al ĉiaj malfacilaĵoj, malgraŭ eraroj kaj malprogresoj tamen eblas atingi tiun celon, kvankam dum miaj studoj kaj spertadoj mi ankaŭ pli kaj pli akiris sufiĉe kritikan sintenon pri la teoria kapablo kaj pri la el ĝi sekvantaj praktika politiko de la gvidantoj same de la KPSU kiel ankaŭ de la SED7. Sed se mi estus konsiderinta la socialismon sensenca entrepreno, tiam mia vivo estus okazinta tute alie.

Se mi ĉi tie enplektas kelkajn pli biografiajn indikojn, tio okazas malpli, ĉar mi opinias min kaj mian vivon aparte interesa, sed sole por klarigi mian sintenon, mian metodon kaj ankaŭ la kondiĉojn, kiujn mi kunportas por la malfacila tasko, kiun mi aliras per tiu ĉi laboraĵo.8

Mia studado de la bazoj de la marksismo mi komencis jam tuj post la militfino en la jaro 1946. Tamen la okupiĝo pri la marksismo sub la tiam regantaj kondiĉoj por novulo eblis nur en la senco de la marksismo-leninismo, kreita de Stalino, same kiel ankaŭ la klerigo de juna socialisto tiutempe povis okazi nur per la aktiva partopreno en la politika laboro de la KPD, de la SPD, kaj post la unuiĝo de tiuj du partioj en la SED. Pro tio mia aliĝo al la SED post la unuiĝo de KPD kaj SPD estis konscia kaj logika paŝo.

Mia komenca kompreno de marksismo kaj de socialismo sub tiaj kondiĉoj estis neeviteble stampita unue de tiu “stalinisma” tendenco, kvankam mi en mia vekiĝanta sciemo studis krom la fundamentajn verkojn de Markso, Engelso kaj Lenino ankaŭ tute alian literaturon, nome laboraĵojn de Buĥarin, Zinovjev, Trocko, Deborin, Ruth Fischer, Isaak Deutscher kaj de kromaj aŭtoroj, kiuj pli hazarde trafis en miajn manojn, kvankam la plej multaj el tiuj aŭtoroj tiam estis konsiderataj fiuloj, kio ja altigis mian sciemon. Sed mi devas konfesi, ke la stato de konoj kaj la juĝkapablo de la juna studento, kiu post fino de sia masonist-lernado ĵus komencis okupiĝi pri filozofio kaj historio, tiam ne sufiĉis por ĝuste pritaksi kaj prilabori la legiton. Akiri kritikan sintenon kontraŭ la stalinisma marksismo-leninismo ne estis simpla afero, postulis pli longan tempon kaj pli profundan enpenetradon en la originan teorion de la marksismo.

Tiu procezo okazis ĉe mi laŭŝtupe kaj malegale, ĉe kio unue la marksisma filozofio estis centra kaj mia strebado direktita al superado de la dogma skemismo de la stalina “dialektika kaj historia materiismo”, kiu reduktis la marksan filozofion al kelkaj malmultaj ĝeneralaj “bazaj trajtoj” kaj al formulecaj gvidfrazoj kaj per tio platigis, deformis kaj vulgarigis ĝin. Tiuj klopodoj rezultis unue en serio da artikoloj en revuoj, sed poste precipe en la libro “Marksisma filozofio”, kiu aperis en la jaro 19679, post du eldonoj estis kondamnita kiel “reviziisma” kaj fariĝis viktimo de la – ankaŭ al la GDR transiranta – re-staliniĝo de la Sovetunio, kiu komenciĝis post la eksigo de Ĥruŝĉovo fare de Breĵnjevo en 1964.10

En mia scienca agado mi okupiĝis pli pri bazaj problemoj de la filozofio kaj de la ekkonteorio, pro tio pli profunda okupiĝo pri la pli rekta kaj detala teorio de la socialismo kaj ties kritika komparo kun la socia realo de la socialismo en mia laboro ankoraŭ ne ludis iom grandan rolon. Nur en la 1970-aj jaroj mi komencis turni min al tiuj demandoj, kaj per tio ankaŭ la socialpolitikaj opinioj de Stalino kaj la de ili determinita soveta socialismo-modelo pli rekte venis en mian vidkampon.

Unu el la sekvoj de tiu neglekto estis, ke pri la pritakso de la stato de la socialisma socio en la Sovetunio kaj ankaŭ en la GDR same kiel de la politiko de la KPSU kaj de la SED mi troviĝis en sufiĉe kontraŭdira situacio, kiun mi tiam ankoraŭ ne sufiĉe teorie pripensis.

Unuflanke kiel rezulto de intensaj kontaktoj kun sovetiaj kolegoj en Moskvo kaj de la studado de rusa literaturo mi ja ekkonsciiĝis pri fundamentaj deficitoj kaj ankaŭ misevoluoj en la sovetia socio kaj pro tio akiris entute pli kritikan takson pri tio, kiom ĝi jam plenumas la postulojn je socialisma socio. Sed aliflanke mi kredis, ke tiuj mankoj kaj ankaŭ deformaĵoj klarigeblas precipe el la historia ŝarĝo de la antaŭa postrestinteco de Ruslando, el la malfacilaj komencaj kondiĉoj kaj ankaŭ el negativaj trajtoj de la politiko de Stalino, kaj mi ligis kun tio la esperon, ke eblos superi ilin en iom pli longaj tempospacoj.

La 20-a kongreso de la KPSU februare de 1956 jam pli frue fortigis tiun mian opinion. Miaj per tio ligitaj opinioj kaj praktika sinteno de kritika solidareco do vidis la Sovetunion malgraŭ ĉiaj mankoj kiel la decidan bastionon de la socialismo, kiun necesas defendi kontraŭ ĉiaj atakoj, kion mi ja faris en diversaj laboraĵoj. Sed tio kondukis al tio, ke mi neglektis pli profundan kaj konsekvencan teorian analizon de la opinioj regantaj en la “stalinisma” marksismo-leninismo pri la esenco, la karaktero kaj la enhavo de la socialismo kaj ke mi subpremis plurajn dubojn pri tio, ke ĝia demokratia karaktero kaj ĝia humanisma enhavo en ĝi ne nur aperis tro malmulte, sed ke ili ĝis tiam estis ankaŭ parte ignorataj.

Tre baldaŭ ja klariĝis al mi, ke la tasko formulita en la nova partiprogramo de la KPSU de 1961, konstrui ene de dudek jaroj la komunismon kiel la pli altan fazon de la nova socia formacio, estis malreala kaj iluzia, sed mi alkroĉis min ĉe la opinio, ke la Sovetunio tamen estas sufiĉe forta kaj stabila por plu evolui kaj en la reala vivo iom post iom alproksimiĝi al la idealoj de funkcianta socialisma socio. En tiuj konsideroj tutcerte ludis rolon – ĉu konscie, ĉu nekonscie – ankaŭ la kompreno, ke la pli malgrandaj socialismaj ŝtatoj, kaj speciale ankaŭ la GDR, sen ligo kaj densa kunlaborado kun la Sovetunio apenaŭ kapablus teni sin kontraŭ la potenca kapitalisma medio.

Nur lige kun tio, ke oni donis al mi la respondecon pri libroprojekto “Dialektiko de la socialismo”, mi estis devigata profundiĝi en tiun komplikan kaj politike tiklan problemaron kaj okupiĝi ankaŭ pri la ĝisnuna evoluo kaj la stato de la socialisma socio en la GDR. Per tio mi pli forte konsciiĝis pri tiu kontraŭdiro kaj nun neeviteble trafis en konfliktojn. Tiuj sub la donitaj kondiĉoj solveblis nur per kompromisoj kun la oficialaj opinioj pri la socialisma socio regantaj en la SED post la enpotenciĝo de Honecker en 1971, ĉar malgraŭ la potencoŝanĝo en la gvidantaro de la SED mi restis adepto de la reformpolitiko de Valtero Ulbriĥto11 kaj per tio ankaŭ de la teoria koncepto de la socialismo kiel longdaŭra socia sistemo.

Ĉar tiu koncepto jam grandparte malproksimiĝis de la sovetia socialismo-modelo, Erich Honecker post la eksigo de Ulbriĥto deklaris ĝin simple malĝusta kaj kondamnis ĝin. Daŭre konfesi ĝin malkaŝe estis konsiderata “parti-malamika” kaj estis laŭ tio punata. Honecker esence revenis al la “elpruvitaj” sovetiaj opinioj kaj metodoj pri la evoluo de la socialismo, kiuj nun esprimiĝis en la decidoj de la 8-a kaj 9-a kongresoj de la partio kaj en la nova partiprogramo de la SED de 1976. Li estis evidente konvinkita, ke povas esti nur malĝusta forlasi la sovetian vojon kaj ne plu sekvi tiun modelon, des pli ke Honecker kompreneble sciis, ke la memstaraj opinioj de Ulbriĥto jam estis delonge suspektaj al la sovetia gvidantaro sub Breĵnjevo.

Do, la teoriaj analizoj de la evoluo kaj de la stato de la socialisma socio en la GDR kaj la eliroj pri filozofia bazo de la teorio de la socialismo devis teni sin en la kadro de la tiam validaj decidoj de la SED-kongreso kaj de la programo de la SED, se ili aperu publike. Tiu limo ne estis transpaŝebla, pri tio jam zorgis la diskutado de la tekstaj malnetoj en la rektorejo de la Akademio pri sociaj sciencoj ĉe la CK de la SED, en kiu mi laboris.

Kvankam kelkaj malprecizaj formulaĵoj de la parti-programo donis ankaŭ ian agospacon por kritikaj analizoj kaj progresigaj ideoj pri kiel tiu socialisma socio formeblus pli efike, pli loge kaj pli demokratie, sed entute la libro “Dialektiko de la socialismo”, kiu estiĝis rezulte de tiuj laboraĵoj kaj sub mia gvido kaj kiu aperis de 1980 ĝis 1989 en sep eldonoj, ne kongruis kun mia reala stato de konoj pri nia socio.12 Tio precipe ĉar per la neevitebla adapto al la partiprogramo kaj al al decidoj de la lasta kongreso de la SED necesis ne nur tro multaj teoriaj kompromisoj, sed devis grandparte foresti ankaŭ objektiva kritika analizo de la reala stato de nia socio, kiu eblis nur en modesta mezuro.13 Ne bagatela kaŭzo por tio estis ankaŭ la fakto, ke necesaj empiriaj esploraĵoj kaj materialoj mankis aŭ estis ne alireblaj, ĉar ili estis tenataj sekretaj. Sub tiaj kondiĉoj mi provis, sendepende de tio, en pluraj eseoj pri la teorio de la socialismo kaj pri la socia strategio de la SED fari kritikan bilancon de la evoluo de la socialismo en la GDR. Tio kompreneble okazis ĉiam nur sub referenco al la taŭge interpretata partiprogramo, ĉar mi intencis publikigi tiujn laboraĵojn kiel kontribuaĵon al la diskuto por la preparado de la posta kongreso de la SED. Deirante de kritika bilanco, mi en ĝi formulis larĝatingajn proponojn por fundamenta ŝanĝo de la tiama politiko, ĉar mi pli kaj pli konsciiĝis, ke la socialisma socio de la GDR ĉe daŭrigo de la kurso de “unueco de ekonomia kaj sociala politiko” – kiel Honecker nomis sian linion dislimante ĝin de la ulbriĥta politiko – devos perdi sian vivoforton kaj evolukapablon, jam sole ĉar tiu politiko pli aŭ malpli frue devas superi la ekonomian kapablon de la GDR.

Mi akiris tiun komprenon jam fine de la 1970-aj jaroj, post kiam mi iom pli ĝisfunde okupiĝis pri la ekonomia kaj sociala evoluo de la GDR laŭ la nova linio de la “unueco de ekonomia kaj sociala politiko”.14 Ĉe tio nun ankaŭ la sovetia socialismo-modelo, stampita de Stalino, pli forte enfokusiĝis, pri kiu la politiko de la SED grandparte orientiĝis, post kiam Ulbriĥto per sia reformpolitiko en la 1960-aj jaroj jam grandparte estis disiĝinta de ĝi.

En la menciitaj laboraĵoj mi submetis la kutimajn, de longa tempo validajn kiel memkompreneblajn “stalinismajn” opiniojn pri la socialismo, kiaj ili modifite estis efikaj ankaŭ en la politiko de la SED, al unua kritika analizo kaj proponis ideojn, kiel la plua disvolvado de la socialismo estus ebla. Ĉe tio mi tre baldaŭ konvinkiĝis, ke ĝi bezonos ankoraŭ pli ol cent jarojn por sufiĉi al ĉiaj postuloj de evoluinta socialisma socio supera al la kapitalismo, kvankam Honecker en diversaj paroladoj jam deklaris, ke la socio de la GDR baldaŭ troviĝos en la komunismo.

Tamen tiuj laboraĵoj – escepte de artikolo en la Germana Revuo pri filozofio – bedaŭrinde ne povis esti publikigitaj.15 Kvankam en la Akademio pri sociaj sciencoj ĉe la CK de la SED ili estis libere alireblaj al ĉiuj kunlaborantoj, almenaŭ de la Instituto pri filozofio, kaj cirkulis kaj estis legataj ankaŭ en kelkaj sekcioj de la CK de la SED, neniu pretis eniri pri tio seriozan diskuton.

Tion konfirmas ankaŭ la tiama vica gvidanto de la sekcio de sciencoj de la CK, Gregor Schirmer, en siaj postaj memoraĵoj: “Neniu kuraĝis tion”16, li skribis pri tiu ĉi laboraĵo. Mi tiam parolis kun li pri mia rigardo al la problemoj kaj proponis, ke la sekcio de sciencoj de la CK organizu diskuton pri la manuskripto. Sed Schirmer opiniis, ke tion devas fari la akademio.

Sed ankaŭ la gvidantoj de la akademio ne kuraĝis tion. Mi certas, ke la rektoro Otto Reinhold tre bone konis mian laboraĵon, sed konsidere la politikan situacion kaj sian pozicion li verŝajne opiniis, ke li prefere ne parolu kun mi pri tio. La vicrektoro Heinz Hümmler, kiu ankaŭ konis mian laboraĵon, diris al mi, ke la akademio ne povas plu irigi tiun ĉi mian tekston, sed li proponis al mi, ke mi kvazaŭ private havigu ĝin al la membro de la politika buroo Kurt Hager. Kvankam ne estis permesate ke membroj de la akademio turnu sin private al membroj de la partia gvidantaro, tamen ĉar mi – kiel li scias – ĉiukaze ne tenas min je tiaj reguloj, tio estus irebla vojo. Mi respondis al li, ke mi jam faris tion ke kaj Kurt Hager posedas tiun laboraĵon.

Mi estis transdoninta mian manuskripton en persona letero, en kiu mi skribis, ke mi estas ekstreme maltrankvila pri la stato de nia socio kaj havas grandajn timojn, se ni ne ĝisfunde ŝanĝas la politikon. Miaj ideoj pri tio povus esti diskutbazo, kaj mi proponis diskuti pri tio en taŭga rondo.

Sed Hager tiam vidis sin ne kapabla poziciiĝi pri tio, kiel li poste komunikis al mi en persona letero. Tio tutcerte ne estis kaŭzita de teoria nekapablo, sed de la kondiĉoj en la politika buroo kaj eble ankaŭ de la timo de Hager, en la politika buroo disputi kun la ĝenerala sekretario ĝisfunde pri tiom kritikaj demandoj. Bedaŭrinde Gregor Schirmer pravas: Nek en la politika buroo kaj la Centra Komitato nek en la registaro aŭ sur alia nivelo de la partio kaj de la ŝtato iu kuraĝis malkaŝe elpaŝi kontraŭ la misa politiko de Honecker kaj Mittag, kvankam multaj jam delonge havis samajn aŭ similajn kritikajn opiniojn kaj timojn – de malsupre en la partiaj organizaĵoj ĝis supre en la politika buroo. Mi estis certe ne la sola en la lando kiu sentis la deziron diskuti kaj ŝanĝi. En tiu “stalinisme” stampita sistemo simple ne ekzistis reala internpartia demokratio kaj sekve ankaŭ ne demokratiaj kondiĉoj en la socio, kiuj ebligintus malkaŝe diskuti pri la urĝaj problemoj kaj efike influi la politikon.17

Nur poste, post la pereo de la socialismo, mi prezentis miajn opiniojn en la libro “Internaj rigardoj kiel tempaj atestoj. Filozofio kaj politiko en la GDR”18. Kvankam tio estis paŝoj survoje al la ekkono de gravaj interrilatoj kaj procezoj en la historio de la marksismo kaj de la socialismo kaj samtempe al kritika kaj memkritika memkompreniĝo, ili restis – el hodiaŭa vidpunkto – tamen ankoraŭ tre nekompletaj kaj malmulte kontentigaj.

Pro tio mi nun same kiel antaŭe konsideras grava tasko la ĉiuflankan esploradon de tiu malfacila problem-komplekso, ĉar ĝi estas “laŭ sia naturo senfina, kiel la scienco entute estas senfina”.19

La laboraĵoj kunmetitaj en tiu ĉi libro estas kromaj kontribuaĵoj en tiu direkto, ĉe kio ili pli amplekse kaj pli ĝisfunde analizas kaj prezentas serion da problemoj, kompreneble sen jam elĉerpi ilin. Ili estas samtempe ankaŭ paŝoj de memkompreniĝo, ĉar pli profunda enpenetrado en nian historion estas neeviteble ligita kun kritika kaj memkritika ekzamenado de la propraj starpunktoj, kaj ĉe tio ĉiu ankaŭ devas esti severa al si mem. Intelekta kaj morala sincero ordonas, ke oni sincere disiĝu de eraraj, senbazaj kaj antaŭtempaj opinioj kaj ĉe tio ankaŭ akceptu tre amarajn verojn, kaj ĉion ĉi ne por malkonfesi marksismajn opiniojn kaj socialismajn konvinkojn, sed por nove trapensi kaj firmigi ilin sur pli solida fundamento.

Kvankam tiu ĉi libro en pluraj ĉapitroj havas pli la karakteron de kolektaĵo, ĉar ĝi ligas relative memstarajn partojn al tutaĵo, ĝi entute tamen havas certan ruĝan fadenon, kaj tiu konsistas en la provo kompreni kaj komprenigi la internan logikon de la evoluo de la reala socialismo ekde ĝia komenco ĝis sia fino, tiel ke eblas akiri el tio instruojn kaj ekkonojn por la plua batalo por la socialisma transformado de la socio en la estonteco.

Tiu ĉi laboraĵo do eksplicite ne estas historio de la socialismo en la senco de kronologia historia prezentado, sed la provo diskuti fundamentajn problemojn de la socialismo-teorio, kiu aperis en la evoluo de la socialismo, kaj analizi, kiel ili estis perceptataj kaj komprenataj de la gvidaj personoj, kiaj diskutoj okazis pri tio kaj kiel ili estis praktike solvitaj. Kompreneble tio postulas reveni al esencaj historiaj evoluoj, procezoj kaj okazaĵoj, por ke la pritraktitaj teoriaj problemoj ne ŝvebu en la senaera spaco, sed povu esti komprenataj lige kun la respektivaj realaj procezoj.

Sed aliflanke tio estas ebla nur se ni enprenas en la esploraĵon la imagojn kaj pensmanierojn de la gvidaj praktikaj agantoj kaj same la motivojn de iliaj decidoj kaj agoj, kvankam tio estas tre malfacila, ĉar al neniu oni povas rigardi en la kapon por ekkoni liajn pensojn kaj motivojn, pro kio oni ofte restas dependa ankaŭ de indikoj kaj supozoj.

El la aparta strukturo de la libro sekvas, ke okazas interkroĉiĝoj kaj ripetoj, ĉar pluraj problemoj estas pritraktataj en la unuopaj partoj sub diversaj vidpunktoj. Tio estas malavantaĝo, kiu tamen eble havas ankaŭ avantaĝojn, ĉar “ripetado estas la patrino de la studoj”.

Envere superfluus emfazi, ke ĉe tiu ĉi laboraĵo ne temas pri definitivaj aŭ eĉ absolutaj veroj, sed pri provoj atingi pli profundan komprenon de nia propra historio. Aŭ – en la senco de la engelsa Kontraŭ-Duringo kaj de la lenina Materiismo kaj empiriokritikismo – pri relativa vero, per kiu ni proksimiĝas al la absoluta vero sen iam atingi tiun.

1-a ĉapitro: Teoriaj antaŭkondiĉoj

Ĉar la kono de la teorio de la marksismo, de la originaj opinioj de Markso, Engelso kaj ankaŭ de Lenino dum longa tempo, estis limigita precipe al ĝia de Stalino stumpigita kaj skemece deformita prezentado de la “marksismo-leninismo” en la “Historio de la KPSU(b). Konciza kurso”, sed tiu kono por la kompreno de la socialismo estas nemalhavebla kondiĉo, ŝajnas esti taŭga ĉe la komenco mallonge prezenti tiujn teoriajn bazojn. (Kiu ne bezonas ilin, tiu povas ilin simple transsalti.) Tiu ĉi prezentado kompreneble baziĝas sur mia kompreno de la marksismo kaj neniel pretendas esti la sole ebla aŭ eĉ la sole ĝusta.

Ĝi tamen devas limiĝi ĉi tie al la decidaj fundamentaj ideoj de la marksisma teorio kaj rezigni pri pli detalaj prezentoj, same pri la kritika diskutado de misprognozoj, eraroj kaj diversspecaj tempe kondiĉitaj eldiroj, kiuj ĉiam povas esti ligitaj kun la dialektiko de vero kaj eraro en la evoluo kaj aplikado de scienca teorio kaj kiuj ekzistas kompreneble ankaŭ en la verkoj de Markso, Engelso, Lenino kaj de aliaj teoriuloj de la marksismo.

La kompreno de la marksisma teorio tute ne signifas kredan-senkritikan akcepton de ĉia tempe kondiĉita opinio aŭ eldiro de Markso kaj Engelso pri estontaj evoluoj aŭ okazaĵoj en la historio de la homa socio. Pli ĝuste temas ĉe tio pri la fundamentaj teoriaj kaj metodaj opinioj pri la pozicio de la homo en la naturo kaj en la socio, pri la interrilato de naturo kaj socio, pri la laŭleĝa evoluo de la socio kiel necesa sekvo de la spirita kaj praktika alproprigo de la naturo fare de la homo pere de ilia produkta agado ene de certaj sociaj strukturoj kaj rilatoj surbaze de la historie estiĝintaj objektivaj kondiĉoj en la formo de produktadfortoj kaj produktadkondiĉoj same kiel en la formo de la respektiva socia formacio.

Tiuj opinioj estas sisteme resumitaj kaj prezentataj en konsekvence materiisma kaj samtempe dialektike-historia mondpercepto, kiu entenas la esencajn ĝenerale filozofiajn, metodajn kaj ekkonteoriajn instrumentarojn, per kiuj la objektiva socia realo interefike kun la respektivaj unuopaj sciencoj estas pli kaj pli ekkonata kaj ŝanĝebla de la socia praktiko de la homoj.

Marksismo ne estas kredinstruo, kian speciale anoncis konvertitaj renegatoj kiel Aleksander Nikolajeviĉ Jakovlev (1923-2005), sed historie kondiĉita empirie bazita teorio, kiu bezonas konstantan ekzamenadon, kritikan korektadon kaj riĉigon surbaze de la progresanta evoluo de la socio, de la scienca ekkono kaj de la praktikaj spertoj de la politika batalo. Pro tio ĝi tiusence neniam povas esti finfarita. sed ĝi konsistas el malfermita teoria sistemo, kiu konstante troviĝas en pluevoluo. La formulo, okaze uzata en la marksisma literaturo, ke la marksismo estas “fermita mondpercepto”, okazigas miskomprenojn, kvankam per tio oni envere volas nur esprimi, ke temas pri konsistanta, logike ĝusta teoria sistemo, sed tute ne pri io fermita.

1. La bazaj ideoj de la marksismo

Sub marksismo ni ĉi tie komprenas unue la sistemon de opinioj kaj teorioj de Markso kaj Engelso, kiun ili komune ellaboris kaj science bazis dum la jaroj 1847 ĝis 1895. La marksismo estiĝis en la 1840-aj jaroj en la diskutoj pri la sociaj, politikaj kaj ideologiaj evoluoj en la tempo, kiam la kapitalisma socio estis jam tute elforminta siajn konturojn, kiam ĝiaj bazaj klasoj burĝaro kaj proletaro kun siaj kontraŭaj vivkondiĉoj kaj klasaj interesoj estis elformiĝintaj kaj la klasbatalo inter ili ekbrulinta.

La laborista klaso nun aperis kiel memstara socia forto kaj provis konsciiĝi pri siaj propraj interesoj, formuli kaj taŭge reprezenti ilin. Diversaj laboristaj asocioj kaj politikaj organizaĵoj estiĝis kaj provis determini vojon kaj celon de la batalo de la laborista klaso.

La plej multaj el ili trafis unue sub la influon de etburĝaj ideoj pri justeco aŭ de socialaj utopioj pri pli bona socio, kiuj baziĝis pli sur deziraj imagoj ol sur solidaj konoj pri la realaj sociaj kondiĉoj kaj de la objektivaj ekonomiaj evolutendencoj de la kapitalisma socio. Tio estis komprenebla, ĉar por ekkoni tiujn kaj sur ilia bazo disvolvi klaran ideon pri kiel la laborista klaso povas liberigi sin el la kapitalismaj ekspluatado kaj subpremado, pri kiajn vojojn iri por tio kaj kiajn sociajn celojn alstrebi, por tio necesis scienca kompreno ne nur de la ekonomia strukturo de la kapitalisma socio, sed antaŭ ĉio ankaŭ de ĝiaj leĝoj kaj evolutendencoj.

Ĉe la teoria analizado de la socio kaj dum la kritika diskutado pri la tiamaj ideologiaj kaj politikaj tendencoj Markso kaj Engelso ekkonsciis pri tiu deira situacio, kaj ili ekkonis, ke la konsekvenca daŭrigo de iliaj ĝis tiam akiritaj filozofiaj, historiaj kaj ekonomiaj komprenoj devis konduki ilin al la flanko de la laborista klaso kaj de ĝia batalo. Pro tio ili decidis meti sian pluan sciencan laboradon en la servon de la supren strebanta laborista movado kaj – precipe per la ekonomia analizado de la strukturo, de la leĝecoj kaj de la evolutendencoj de la kapitalismo – krei por ĝi solidan teorian fundamenton por ĝia socia kaj politika batalo.

Ide-historie ili ĉe tio daŭrigis la progresemajn filozofiajn, ekonomiajn kaj socialpolitikajn teoriojn, kiuj estiĝis jam en la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Tiuj estis en la germana filozofio precipe la idealisma dialektiko de Georgo Vilhemo Frederiko Hegelo20 kaj la materiismo de Ludoviko Fojerbaĥo21, en la ekonomio la instruoj de la anglaj klasikaj ekonomikistoj Adam Smith kaj David Ricardo,22 kaj en la koncepto de socialismo la instruoj de la francaj utopiaj socialistoj Claude-Henri de Saint-Simon, Charles Fourier, de la utopiaj komunistoj Étienne Cabet kaj Théodore Dézamy kaj de la angla socialisto Robert Owen. Markso kaj Engelso kritike kaj kreeme prilaboris tiu heredaĵon, kaj deirante de tio ili iom post iom kreis ampleksan sciencan teorion, kiu povis doni bazitajn respondojn al la decidaj problemoj, kiuj estis levitaj de la moderna socia evoluo, de la batalo de la laborista movado kaj de la progresema pensado de tiu tempo.

Oni povas kompreni la teorian sistemon de la marksismo kiel unuecon de filozofio, ekonomio kaj de scienca socialismo, kion Lenino proponis en sia eseo “Tri fontoj kaj tri partoj de la marksismo”.23 Tio esence kongruas ankaŭ kun la strukturo de la materialo, kiun Engelso uzis en sia libro “La transformego de la scienco fare de s-ro Eugen Dühring” (la “Kontraŭ-Duringo”)24, kiun, kiel konate, ankaŭ Markso aprobis. Per tio la ĉefaj partoj de la marksismo estas nomitaj per la respektivaj teoriaj fontoj, sed estus tute malĝuste, se oni farus el tio dogman skemon, de kiu oni ne devojiĝu. Tio unue kontraŭdirus la intencojn de Markso kaj Engelso, ĉar en tiu teoria sistemo ne ekzistas rigidaj limoj; male, la fundamentaj filozofiaj, ekonomiaj kaj politikaj ekkonoj kondiĉas sin reciproke kaj interpenetriĝas; kaj due ĉe tio la fakto malaperus, ke la marksismo entenas ankaŭ transe de tiuj tri kampoj historiajn, politikajn, kulturajn, etikajn kaj ekologiajn komprenojn, kiuj tute ne enirus tian skeman ordon kaj tamen ne restu ne rimarkitaj. Krome necesas konsideri, ke la marksismo estas ja konsistanta, sed ne finita sistemo, ke kiel malfermita sistemo ĝi estas evolukapabla en ĉiuj direktoj surbaze de siaj principoj. Estas do ja ebla kaj pravigebla elekti por prezenti la teorion de la marksismo kaj de ĝiaj partoj kaj aspektoj tute malsamajn deirpunktojn kaj strukturojn.

Jam pro siaj spiritaj originoj kaj fontoj la marksismo estas internacia produkto de la progresema eŭropa pensado. Ankaŭ la pludisvolvado kaj aplikado de la marksisma teorio en la fluo de la tempo okazis en multaj landoj per la laborado de multaj teoriuloj kaj politikistoj. Tio sekvigis, ke ĝi ankaŭ ricevis diversajn elformiĝojn, en kiuj esprimiĝas la apartaĵoj de la naciaj kondiĉoj pro estiĝo kaj evoluo de socialistaj partioj kaj ankaŭ individuaj apartaĵoj kaj influoj de diversaj pensskoloj de la marksistaj teoriuloj.

En la germana socialdemokrataro la marksismo devis trudiĝi en la kritika diskutado kun la lasalismo25 kaj ankaŭ kun etburĝaj socialismo-konceptoj de la tiel nomataj katedro-socialistoj, kiuj unue akiris certan influon en la laborista movado. Ankaŭ la tradicioj kaj postsekvoj de la klasika germana filozofio havis certan influon al la laboro de marksistaj teoriuloj. El tio rezultis provoj ligi la marksisman filozofion kun la kantiismo, speciale kun la kantiaj ekkonteorio kaj etiko (Max Adler aŭ Karl Vorländer). Tio kondukis ja al interesaj laboraĵoj, kiuj tamen kelkrilate forlasis la bazon de la marksismo kaj pro tio estis ankaŭ taksitaj kiel formo de la “filozofia reviziismo”.

En la angla laborista movado la marksismo trafis sur la trade-union-ismo, kiu tie pro longa tradicio estis profunde enradikiĝinta kaj malfacile superebla pro la avantaĝoj, kiujn la angla burĝaro por korupti ilin koncedis al certaj tavoloj de la laborista klaso pro siaj altaj kromprofitoj el la ekspluatado de siaj ampleksaj kolonioj. Tio en la Laborist-partio (Labour Party) neniam sukcesis, kaj ankaŭ en la posta Komunista Partio tio sukcesis nur limigite, ĉar ĝi sub tiaj kondiĉoj ne povis atingi grandan amas-influon.

En la postromiaj landoj regis aliaj kondiĉoj por la unuiĝo de la marksismo kun la laborista movado kaj por la akceptado de la marksismo, ĉar tie la anarĥiismo posedis konsiderindan influon, pro kio la batalo kontraŭ la anarĥiismaj opinioj donis al la teoriaj laboraĵoj de la tiulandaj marksistoj sian direkton.

En Ruslando, male, la marksismo unue devis disputiĝi kun la “popolistoj” aŭ narodniki, kiuj, portataj precipe de revoluciaj intelektuloj, iris en la popolon por mobilizi la kampulojn al batalo kontraŭ la feŭda sistemo. Surbaze de la kampulaj vilaĝ-komunumoj ili volis krei primitivan socialismon evitante la kapitalisman evolu-stadion.26 Dum longa tempo oni diskutis pri la pruvo, ke la kapitalisma evoluo ankaŭ en Ruslando estas ne evitebla kaj ke ĝi kondukos al elformiĝo de burĝaro kaj de laborista klaso kaj per tio ankaŭ al klasbatalo inter ili. Pro tio en Ruslando, laŭ tio, baldaŭ la burĝa-demokratia revolucio staros en la tagordo, en kiu la laborista klaso kiel la plej konsekvenca revolucia forto devas aktive partopreni. Krome la carisma Ruslando estis multpopola ŝtato, en kiu multaj nacioj, popoloj kaj etnaj grupoj estis subpremataj. Tio estis la kazo ankaŭ en Aŭstrujo-Hungarujo, pro kio la nacia demando en la teoria laboro de la marksistoj de tiuj landoj ludis apartan rolon kaj eĉ esence stampis la aŭstromarksismon, dum tiu problemaro en la okcidenteŭropaj socialistaj partioj malmulte gravis.

Estas tute natura kaj memkomprenebla, ke la marksismo krome per la laboro de teoriuloj, kiuj laboris sub la tre malsamaj sociaj, politikaj kaj ideologiaj kondiĉoj de siaj respektivaj landoj, deiris ankaŭ de ties progresema heredaĵo.

La akceptado de la marksismo estas do ankaŭ historia procezo, en kiu estiĝas diversaj elformiĝoj de la baze unueca teorio, kiuj stampiĝas de la malsamaj kondiĉoj en la respektivaj landoj. Teoriuloj de diversaj landoj ĉe tio disvolvis ankaŭ malsamajn metodojn kaj pens-stilojn, tiel ke iliaj kontribuaĵoj al la marksisma teorio ricevis ankaŭ individuan formon kaj nuancon. Tiusence ekzistis ja klaraj diferencoj inter la marksismaj laboraĵoj de Karlo Kaŭcko27 en Germanujo, kiun Lenino karakterizis kiel la reprezentanton de la ortodoksa marksismo (ĉe kio tiu ortodokseco komence posedis ja avantaĝojn, sed poste efikis negative), kaj la laboraĵoj de Lenino aŭ Trocko28, kiuj pro la proksimiĝo de la revolucio en Ruslando disvolvis multe pli aktivan version de la marksisma teorio, kiu mobilizis kaj organizis la laboristan movadon, sed kiuj estis ankaŭ influataj de siaj revoluciaj antaŭuloj (Ĉerniŝevskij, Neĉajev k.a.).

Tio ĝustas ankaŭ pri la laboraĵoj de Rozo Luksemburgo29, kiu per sia kono de la rusa-pola same kiel ankaŭ de la germanaj kondiĉoj venis al memstaraj opinioj speciale pri la strategio kaj taktiko de la pola batalo, kiuj distingiĝis de Kaŭcko kaj kelkrilate ankaŭ de Lenino. Poste tio ĝustas ankaŭ pri la laboraĵoj de Antono Gramŝo30, kiuj jam pripensis la spertojn de la rusa kaj de aliaj revolucioj, sed samtempe ankaŭ uzis progresemajn tradiciojn de la tiala spirita vivo. Ankaŭ la laboraĵoj de la grava marksista teoriulo Georgo Lukaĉo31 montras tre klarajn apartaĵojn, kiuj – precipe en liaj fruaj verkoj – spegulas la gigantan influon de la Oktobra Revolucio al la progresema pensado en Eŭropo kaj samtempe lian individuan evoluon de idealisma pozicio orientita al Hegelo ĝis la marksismo.

Sed ĉe tio tute ne temas pri malsamaj marksismoj, ekzemple germana, rusa, itala aŭ aŭstra, ĉar tiuj diversaj elformiĝoj baziĝas sur la bazaj ekkonoj kaj principoj de la marksismo, aplikas ilin al novaj kampoj de la ekkono kaj de la socia praktiko kaj per tio riĉigas ĝian enhavon kaj ĝian teorian instrumentaron. La marksismo per tio ne disfalas en memstarajn unuecajn marksismojn, sed evoluas kiel teoria unueco en sia multeco, pro kio estus tute malĝusta deklari iun el tiuj elformiĝoj la sole ĝusta kaj per tio fari dogmon.

La influo de la marksismo al la spirita vivo de Eŭropo post la Oktobra Revolucio estis eksterordinara, speciale en la homaj sciencoj. Bazaj ekkonoj de Markso estis pli aŭ malpli grandparte transprenitaj de sciencistoj el la kampoj de historiografio, de ekonomio, de filozofio, de sociologio – parte kovrite, parte malkaŝe, tiel ke en la ĉirkaŭaĵo de la marksismo diversaj tendencoj estiĝis, kiu estis proksimaj al ĝi, parte kovriĝis kun ĝi sed en esencaj aspektoj ankaŭ distingiĝis de ĝi. Tio ĝustas ekzemple pri la “espero-filozofio” de Ernst Bloch, kiu en sian pensadon kvazaŭ enkorpigis la marksismon, sed kiel lasta teleologia metafizika sistemo ne identas kun la marksismo. Tio ĝustas ankaŭ pri la scio-sociologio de Karl Mannheim kaj de liaj daŭrigantoj, kiuj uzas marksismajn bazajn ekkonojn, sed en diversaj rilatoj ekstreme simpligas ilin. Aŭ pri la “kritika teorio” de la Frankfurta Skolo, kiu grandparte kongruas kun marksismaj ekkonoj, uzas ilin, sed en esencaj bazaj demandoj kaj praktikaj konsekvencoj tamen ne identas kun la marksismo.

La fakto, ke tiaj spiritaj tendencoj evoluis, atestas pri la granda influo kaj la inspira forto de la marksisma teorio, kaj en tio tiu tuta evoluo taksendas pozitive, des pli ke ĝi tre ofte malfermis la vojon al pli profunda studado de la marksismo. Pro tio mi opinias erara vidi tiujn tendencojn – sub la frota influo de la ideologio de la Malvarma Milito – ekskluzive aŭ plejparte negative, precipe kiel objekton de la kritika diskuto, des pli ke en ili okazis ankaŭ konsiderindaj akiroj de ekkono. Sed mi opinias senbaza simple alkalkuli ilin al la marksismo en strikta senco de la vorto, kio tre ofte okazas.

En multe pli granda mezuro ol en la eŭropaj landoj la alproprigo kaj akceptado de la marksismo en landoj de aliaj regionoj kaj kulturoj kun tute aliaj sociaj, politikaj kaj spiritaj tradicioj devis konduki al tre specifaj elformiĝoj de la marksismo. Tio ĝustas tute speciale pri Ĉinujo, kiu el sia longa historio kunportas kiel tradicion socian, kulturan kaj spiritan sperton tre malsaman ol tiu de la eŭropa evoluo. Tiu tradicio kondukis al aliaj kondutmanieroj kaj pensformoj, kiuj ne estas simple harmoniigeblaj kun la eŭropaj, kiuj estis stampitaj precipe de la greka kaj roma antikveco kaj de la renesanco kaj de la klerismo. Pro tio la alproprigo kaj aplikado de la marksisma teorio estas multe pli komplika, kaj la ligiĝo kun la kulturaj kaj spiritaj tradicioj de Ĉinujo verŝajne kondukos neeviteble ankaŭ al certa ĉiniĝo. Tiun oni ne nomu unuflanke negativa, ĉar ĝi sendube larĝigas ankaŭ la horizonton de la marksisma teoria pensado en Eŭropo.32

Tiu multeco en la unueco de la marksismo poste, de Stalino, estis ĉiam pli striktigita per senbazaj verdiktoj kaj fine komplete forigita per lia dogma skemismo en la “marksismo-leninismo”, kio neeviteble kondukis ne nur al platigo, malriĉigo kaj deformado de la marksismo, sed ankaŭ al stagnado de la marksisma teoria pensado entute.33

2. Kio estas scienca socialismo?

Kiel sciencan socialismon ni nomas ĉi tie la parton de la teorio de la marksismo, kiu ekonomie, socialpolitike kaj historie argumentas por la ebleco kaj neceso de anstataŭigo de la kapitalismo per pli alta socia formacio kaj kiu prezentas la bazojn, principojn kaj evolutendencojn de la socio, kiu estiĝas el tio. Tiu koncepto de la socialismo estas nomata scienca, ĉar ĝi, malsame ol la antaŭaj konceptoj de la utopiaj socialistoj kaj ankaŭ ol aliaj socialismaj teorioj ne plu en idealisme-utopia maniero kontraŭmetas al la realo de la kapitalismo kun ties kontraŭecoj kaj “malsanoj” elpensitan idealan socion de ĝenerala harmonio, kiu enkondukeblas, se oni sukcesas konvinki ĉiujn homojn, speciale ankaŭ la regantajn klasojn kaj la regantojn, pere de ekonomiaj kaj moralaj argumentoj, pri la avantaĝoj de tia socio.

La scienca marksismo, anstataŭ tio, science argumentite pruvas, unue, ke la kapitalisma socio mem per sia ekonomia evoluo en sia propra sino neeviteble produktas la materiajn kondiĉojn por pli alta ekonomia socia formacio; due, ke la leĝeca evoluo de la kapitalisma socio konstanta pli akrigas siajn internajn kontraŭecojn, speciale la fundamentan kontraŭecon inter la produktadfortoj, kiuj dum sia evoluo alprenas ĉiam pli socian karakteron, en internacia kaj eĉ tutmonda skalo, kaj la privatkapitalismaj produktadkondiĉoj, kiuj fariĝas ligilo por la racia uzado kaj disvolvado de la produktadfortoj. La kapitalisma socio kiel sekvo de tiu kontraŭeco estas puŝata en ĉiam pli profundajn krizojn, en ekonomiajn krizojn, financajn krizojn, en spirite-moralajn krizojn kaj ankaŭ en tutmondan median krizon. Per tio la vivo de la homoj estas pli kaj pli malcertigata, okazas kreskanta malriĉeco ĉe grandaj tavoloj de la laboruloj, speciale en la malpli evoluintaj landoj, dum aliflanke giganta riĉaĵo amasiĝas en ĉiam malpli da manoj. Trie tiu evoluo de la kapitalisma socio pro la akriĝo de la klasaj antagonismoj, ligita kun tio, en la formo de la laborista klaso kaj de ĉiuj laboruloj (la salajro-dependuloj) produktas la socialajn fortojn, kies senperaj vivinteresoj objektive postulas la superadon de la kapitalisma profitsistemo. Pro tio tiuj fortoj pro la minaco al siaj vivkondiĉoj kaj pro ilia malboniĝo pli aŭ malpli frue ekkonos, ke sole la kapitalismo estas la kaŭzo de ĉiaj krizoj kaj ili estos instigataj serĉi kaj fari tiun transiron al pli alta sociformo per politika revolucio kaj per transformado de la ekonomiaj bazoj de la socio, speciale de la propriet-rilatoj. En longa perspektivo por la homa socio ekzistas nur unu alternativo: socialismo aŭ malprogreso en la “modernan” barbarecon, en kiun la homaro nuntempe jam ĉiam pli enprofundiĝas.

La decidaj sciencaj fundamentoj de la ekkono, ke la ekonomia evoluo de la kapitalisma socio mem per siaj internaj kontraŭecoj kaj leĝecoj produktas tiun objektivan tendencon al socialismo kaj ke tiu ĉi pro tio fariĝas reala ebleco de la plua socia evoluo, estis kreitaj de Markso per la materiisma historia koncepto kaj la malkovro de la ekonomiaj leĝoj de la kapitalisma produktadmaniero, speciale de la leĝo de plusvaloro kiel la movleĝo de la kapitalismo. Per tio, la origino kaj la karaktero de la kapitalisma ekspluatado de la salajruloj estas klarigita kaj samtempe la vojo montrita al superado de la ekspluatado de la homo fare de la homo kaj por kreado de pli humana socio de socia justeco kaj en la perspektivo ankaŭ de sociala egaleco.

La fakto, ke moralaj prijuĝoj de la kapitalisma kaj ankaŭ de la alstrebinda nova socio en la verkoj de Markso kaj Engelso ĉe la argumentado de la ebleco kaj neceso de la transiro al la socialismo ne ludas rolon, estas ofte miskomprenita en la senco ke en la socialismo moralo kaj etiko entute estas subtaksataj aŭ eĉ malestimataj. Tio estas tamen fundamenta eraro, ĉar la ekonomia analizo de la kapitalismo en la ĉefverko de Markso “La kapitalo” estas samtempe ankaŭ akra morala pritakso kaj pasia kondamno de tiu socio.34 Sed morala rifuzo ne estas scienca analizo de la ekonomia, socia kaj politika-ideologia sistemo de la kapitalismaj kondiĉoj kaj pro tio ne povas argumenti por la ebleco kaj neceso de la transiro al pli alta socia formacio, sed ĝi ja povas altigi kaj firmigi la motiviĝon por la batalo kontraŭ la kapitalismo. Pro tio ĉiaj provoj pravigi la socialismon per moralaj juĝoj estas ja bonintencaj, sed senefikaj, des pli ke ili plej ofte kondukas al la idealisma konkludo, ke oni devas unue morale plibonigi la homojn, antaŭ ol la socialismo fariĝu ebla.

Nur el la fundamento de la materiisma historia kompreno kaj el la ekkono de la decida movleĝo de la kapitalisma socio la socialismo jam ne aperas kiel dezir-imago, kiel iluzia utopio, sed pruviĝas kiel necesa evoluprodukto de la kapitalisma socio mem.

Tamen la homa historio kiel naturhistoria laŭleĝa procezo ne evoluas en la maniero de leĝaj naturprocezoj, kiuj plenumiĝas sen scio kaj aldono de la homoj. Sociaj leĝecoj estiĝas kaj efikas nur pere de la aktiva materia kaj spirita agado de la homoj. Tiu ĉi estas ja determinata de la objektivaj kondiĉoj kaj leĝoj de la respektiva socio, sed ĉar la ekzistkondiĉoj kaj la el ĝi rezultantaj interesoj de la diversaj klasoj kaj tavoloj, des pli de antagonismaj klasoj, estas malsamaj kaj ofte ankaŭ kontraŭaj, en la socia vivprocezo rezultas pelmelo kaj kontraŭaj agadoj de senfine multaj streboj kaj agadoj. Laŭ la respektiva ekonomia fortrilato, la pezo de la interesoj de la agantoj kaj de ilia socia aktiveco en la fluo de la historia procezo certaj tendencoj trudiĝas kiel dominantaj kaj tiam efikas kiel leĝecoj de la socia evoluo. Sed el tiu ĉi aparta karaktero de la sociaj leĝecoj samtempe ankaŭ sekvas, ke ne okazos aŭtomata kolapso de la arĥaiĝinta kapitalisma sistemo kiel rekta sekvo de tiuj leĝecoj, kion iuj eble atendas, sed aliaj imputas al la marksisma socialismo.

Konata argumento kontraŭ la marksisma teorio estis, ke la batalo por la socialismo estus superflua, se ĝi estas la rezulto de la kapitalisma evoluo, ĉar neniu kapricus batali por la ĉiutaga sunleviĝo, kiu estas la leĝa rezulto de la Ter-rotacio kaj de la planedaj moviĝoj ĉirkaŭ la Suno. Sed tiu argumento preteriras la esencon de la afero, ĉar ĝi baziĝas sur egaligo de naturleĝoj kaj sociaj leĝoj kaj ignoras la specifecon de sociaj leĝecoj, kiuj ĉiam estas ligitaj kun la aktiva agado de la homoj.

Tiom longe, kiom la reganta klaso posedas la ekonomian kaj per tio ankaŭ la politikan potencon, ĝi ankaŭ serĉos kaj verŝajne trovos vojojn por ĉiapove konservi la arĥaiĝintan kapitalisman sistemon. Pri tio oni ne iluziu. Sed aliflanke estas ankaŭ iluzio supozi, ke povas okazi iom-post-ioma enkreskiĝo en la socialismon, ekzemple per sociaj reformoj intertrakteblaj inter kapitalo kaj laboro kiel “social-partneroj”, kion ankaŭ iuj asertas kaj esperas. Ĉar ĉiaj tiaj reformoj estas nur etaj koncedoj de la reganta klaso al la regataj kaj ekspluatataj klasoj kaj restas en la kadro de la kapitalisma socia sistemo. Ankaŭ kiam ili alportas plibonigojn kaj faciligojn por la laborista klaso, ili servas antaŭ ĉio al stabiligo de la kapitalismo, ĉar la ekonomiaj bazoj de la regado kaj politika potenco de la posedantaj klasoj kaj per tio ankaŭ de la ekspluatado de la neposedantaj klasoj per tio ne tuŝiĝas.

Ĉu kaj kiam la reala ebleco de socialismo, kiu estas jam donita de la alta evolustato de la produktadfortoj kaj aliflanke de la sennombraj fenomenoj de disfalo de la kapitalismo, tio sub tiuj kondiĉoj dependas unuavice de subjektivaj faktoroj, do de la kompreno de granda plimulto de salajruloj, ke estas en ĝia intereso superi la kapitalismon, kaj krome de ilia preteco kaj kapablo, per taŭgaj agadoj en la klasbatalo konkeri la politikan potencon kaj uzi ĝin por fundamenta transformado de la socio. Kaj tiu preteco kaj la kapablo por tiaj agoj siavice grandparte dependas de tio, kiel la politikaj organizaĵoj de la laboruloj akiras teorian komprenon de la realaj sociaj kondiĉoj kaj kiom ili kapablas disvolvi kaj disvastigi kontraŭkapitalisman konscion, organizi kaj gvidi taŭgajn agojn kaj fine transformi ilin en politikan potencon.

Ĉiujn ĉi interrilatojn Markso kaj Engelso formulis kaj koncize skizis jam en la programaj prezentoj de la “Komunista Manifesto”35 Ankaŭ en aliaj iliaj verkoj troviĝas, plejparte nur sufiĉe kompakte, eldiroj pri la problemaro de la transiro al socialismo, ne jam detale disvolvitaj. Tio klariĝas el la fakto, ke la praktika problemo de la batalo por la politika potenco kaj por starigo de la socialisma socio siatempe ankoraŭ ne troviĝis sur la tagordo. Pro tio ili opiniis, ke la konkretaj formoj kaj la detaloj de tiu procezo povas esti klarigataj nur sur la bazo de la tiam donitaj kondiĉoj kaj historiaj spertoj. Ĉiaj prognozoj kaj supozoj pri tio, kiam kaj kie revolucio komenciĝos, laŭ ili, estas do senbazaj. Sed la fundamentaj ekkonoj de la historia materiismo kaj la kun ili ligitaj komprenoj pri la karaktero kaj la efikado de sociaj leĝecoj estas en ĉiu kazo konsiderendaj kaj devas esti la teoria bazo por esplorado kaj klarigado de tiuj pli specialaj demandoj. Ili estas ĉiam enprenendaj en ĉiujn tiurilatajn pensadojn, se oni ne volas veni al skemecaj kaj simpligitaj opinioj pri la vojo al socialismo.

Bedaŭrinde tio tre ofte ne estis sufiĉe konsiderata, kiam en la malnova ankoraŭ revolucia socialdemokrataro same kiel ankaŭ poste en la komunista movado oni ofte opiniis, ke la venko de la socialismo estas certa, ĉar ĝi kongruas kun la historia leĝeco.

Ja ĝustas, ke la ebleco de starigo de la socialismo rezultas el la objektivaj leĝecoj de la evoluo de la kapitalismo. Sed el tio tute ne aŭtomate sekvas la neeviteblo de ĝia venko, ĉar nek la historio nek historiaj leĝecoj garantias tiun venkon. Tion povas fari nur la homoj per siaj konsciaj kaj laŭcelaj agoj, kiujn ili faras surbaze de tiuj historiaj leĝoj, de siaj konoj kaj de ties konscia aplikado. Tiu kompreno ankaŭ ne nuliĝas per tio, ke la objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj de la liberiĝa batalo de la laborista klaso dum la evoluo de la historio konsiderinde ŝanĝiĝis kaj nuntempe, post la granda malvenko de la socialismo, fariĝis multe pli komplikaj ol en la pasinteco.

Male: Ĝuste la pereo de la reala socialismo devigas kritike trapensi ĉiujn teoriajn fundamentajn demandojn en la lumo de la historiaj spertoj, por lerni el tio kaj fari la necesajn konkludojn.

3. Du nemalhaveblaj kolonoj de la socialismo

La du decidajn paŝojn por la transiro al la socialismo Markso kaj Engelso vidis en la konkero de la politika potenco fare de la laborista klaso kaj en la ŝanĝo de la propriet-rilatoj je la produktadrimedoj per ties transigo en socian proprieton. El la historiaj spertoj ĝis tiam konataj ili deduktis, ke la politika regado de la laborista klaso kaj de ĉiuj laboruloj – do de la giganta plimulto de la popolo – elbataleblas en politika revolucio, en kiu al la reganta kapitalista klaso la politika potenco estas pli aŭ malpli perforte elŝirota. Sed ili ne ekskludis aliajn formojn de klasbatalo por atingi tiun celon. Markso en tiu kunteksto nomis la perforton la naskiganto de ĉia socia formacio, kiu gravedas je nova, sed tiu perforto povas alpreni tre diversajn formojn, kiuj ne necese ligiĝas kun armitaj bataloj. Ekzemple la akiro de granda plimulto en elektoj sub certaj cirkonstancoj povas jam signifi politikan (per)forton36, kiu ebligas potencoŝanĝon en la ŝtato.

Ne la vojo estas decida, sed la rezulto.

Tamen politika plimulto kaj forto pro elektoj ja atingeblas per elektoj, sed per ili ne konserveblas por la daŭro, sed la ĝis tiam reganta klaso ne estas ekonomie kaj politike senpotencigita.

El la spertoj de ĉiaj ĝisnunaj revolucioj en la historio Markso kaj Engelso do deduktis, ke tia ebleco ja ne ekskludeblas, sed ke ĝi estas tre malverŝajna, ĉar nenia reganta potenco libervole rezignas pri sia potenco. La evoluo de la ĉilia revolucio de 1970, en kiu la unuiĝintaj socialistaj fortoj en la parlament-elektoj povis akiri plimulton kaj per tio la politikan potencon en la ŝtato, tre imprese konfirmas tion. Jam komence de la ekonomia kaj socia transformado de la socio la politike senpotencigita, sed ekonomie ankoraŭ reganta burĝaro, helpe de reakciaj militistoj kaj kun aktiva subteno de la usonaj sekretaj servoj organizis armitan kontraŭrevolucion kaj starigis militistan diktatorecon, tiel ke la potenco akirita sur parlamenta vojo post mallonga tempo perdiĝis.

Koncerne la formon de la politika regado de la laborista klaso, ĝis tiam ne ekzistis historiaj spertoj, se ne konsideri la Parizan Komunumon, kiu estis nur urba ŝtato kaj krome ekzistis nur mallonge. Markso opiniis, ke la malnova ŝtatpotenco, kiu estigas la diktatorecon de la burĝaro, devas esti forigata kaj ke la nove kreita ŝtatpotenco de la laborista klaso estos la plej grava instrumento por plenumi la necesajn transformadojn de la socio. Li nomis la novan ŝtaton, analoge al la diktatoreco de la burĝaro, diktatoreco de la proletaro.

Tiu nocio kondukis al konfuzoj kaj al misinterpretoj, ĉar ĝi kompreneblas kiel la malo de demokratio, kio tute malkongruas kun la intencoj de Markso. Ĉar li komprenis ankaŭ la politikan regadon de la kapitalo kiel diktatorecon de la burĝaro, sendepende de la respektiva konkreta formo, egale ĉu ĝi estis organizita kiel konstitucia monarĥio, parlamente demokratia respubliko aŭ kiel militista diktatoreco, ĉar per tiu nocio li volis determini precipe la klasan enhavon kaj la klasan karakteron de la ŝtato, sed ne ĝiajn formon kaj efikmanieron.

Analoge al tiu nocio li vidis en la politika regado de la laborista klaso kaj de la laboruloj la diktatorecon de la proletaro. Sed ke la politika regado de la plimulto de la popolo devas havi demokratian karakteron kaj devas esti multe pli demokratia ol la plejparte formala burĝa demokratio, tio estis por li memkomprenebla. Tute tiusence Engelso klarigis, ke verŝajne la demokratia respubliko estos la normala formo de la diktatoreco de la proletaro.

Ankaŭ Lenino poste en Ŝtato kaj revolucio37 emfazis, ke la diktatoreco de la proletaro devas esti centoble pli demokratia ol la burĝa demokratio. Tamen en tiuj eldiroj ankoraŭ ne estis diritaj, kiajn specifajn formojn kaj metodojn la demokratia regado de la socialisma ŝtato povus alpreni, ĉar, laŭ la aŭtoroj, tion devos instrui precipe la praktikaj spertoj.

Ĝenerale la abstrakta kontraŭmeto de demokratio kaj diktatoreco en la politika sistemo de la burĝa socio estas same malprava kiel en la politika sistemo de la socialisma socio, ĉar estas esenca trajto de ĉia ŝtato, ke ĝi havas la monopolon je perforto kaj ke ĝi ankaŭ uzas perfortajn rimedojn por certigi sian ekzistadon kaj por trudi siajn celojn. Pro tio ĉia ŝtato kiel perfort-instrumento de la reganta klaso estas ankaŭ perfort-aparato kaj ankaŭ en sia efikmaniero neeviteble posedas diktatoran komponanton, sendepende de sia demokratia procedmaniero en certaj kampoj de la socia kaj politika vivo.

Tamen la gvidantoj kaj la teoriuloj de la komunista partio post la venko de la Oktobra Revolucio preterlasis aŭ ankaŭ ne kapablis, deirante de tiuj ĉi fundamentaj ekkonoj, plu disvolvi la marksisman ŝtatteorion ankaŭ kiel teorion de la socialisma demokratio kaj pli detale klarigi kaj determini antaŭ ĉio la funkcisistemojn kaj funkci-meĥanismojn de socialisma-demokratia praktikado de la potenco.

La prava kritiko pri la plejparte formala karaktero de la burĝa demokratio kondukis al subtaksado kaj malestimo de ĝiaj pozitivaj atingoj kaj progresoj. Anstataŭ adapti ilin sur pli alta nivelo en socialisma demokratio, pli profundigi ilin kaj certigi la kondiĉojn por reala trudado de demokratiaj rajtoj kaj liberecoj de la laboruloj, oni kontentiĝis grandparte per proklamado de la supereco de la socialisma demokratio, sen amplekse disvolvi kaj praktiki ĝin. En la praktiko la socialisma ŝtato do fariĝis efikanta malpli per demokratiaj procedoj kaj proceduroj ol burokrate-diktatorece. Tiu deficito je demokratio estis ĝia plej granda manko kaj poste fariĝis unu el la kaŭzoj de la pereo.

Krome Markso opiniis, ke tiu socialisma ŝtato devas resti ekzistanta dum iom pli longa tempo, ĝis kiam la nova socio kapablos organizi sian tutan vivprocezon en formoj de memmastrumado, tiel ke tiuj sociaj memmastrumaj organoj tiam perdos sian politikan karakteron, la ŝtato do formortos. Tre ofte en kelkaj prezentadoj ĝuste la formortado de la ŝtato estas nomata la esenco de la marksisma ŝtatteorio, sen konsideri ke tiu formortado en la marksa opinio ne povas okazi tuj post la socialisma revolucio, sed ke ĝi postulas evolustaton de la nova socio, sur kiu la klasaj antagonismoj jam malaperis kaj la ankoraŭ restantaj klasaj diferencoj plu malfortiĝos, tiel ke la sociaj interrilatoj jam ne posedos politikan karakteron.

Sed la kompleta superado de la klasaj diferencoj estas longa kaj komplika procezo, kiu postulas multe pli altan gradon de matureco de la socialisma socio ol tiu atingita en la reale ekzistantaj socioj de la socialismo. Pro tio en tiu socio ankoraŭ ekzistis klasoj, tavoloj kaj socialaj diferencoj kaj ankaŭ politikaj rilatoj inter ili. La supozo, ke la ŝtato en tiu evolufazo de la nova socia formacio jam formortos kaj malaperos, sekve estas fakte kaj teorie senbaza kaj krome ne povas apogi sin sur la opinioj de Markso. Tamen tute prava restas la demando, ĉu kaj en kiaj limoj jam en la socialisma socio ŝtataj funkcioj kaj taskoj povas transiri en formojn de socialisma memmastrumado kaj per tio la procezo de formortado de la ŝtato enkondukeblas. Tio bezonas kroman esploradon kaj klarigadon.

Koncerne la ŝanĝon de la proprietkondiĉoj, Markso kaj Engelso tre klare emfazis, ke ĉe tio temas ekskluzive pri la proprieto je la produktadrimedoj kaj ne pri la individua proprieto de la homoj je uzvaloroj. En kiaj konkretaj tempospacoj kaj en kia amplekso la transigo de la produktadrimedoj en socian proprieton okazu – pri tio ili ne faris pli detalajn indikojn, ĉar tio certe ĉiam dependas de la respektivaj konkretaj kondiĉoj. En la Komunista manifesto ni legas:

“La proletaro uzos sian politikan regadon por iom post iom elŝiri de la burĝaro ĉian kapitalon, centrigi ĉiujn produktadinstrumentojn en la manoj de la ŝtato, t.e. de la proletaro organizita kiel reganta klaso, kaj kiom eble plej rapide pliigi la amason da produktadfortoj.”38

Tiu formulo iom post iom evidente ankaŭ inkludas, ke parto de la produktadrimedoj por iom pli longa tempo ankoraŭ povas resti en privata proprieto, do ke la sociigo de la produktadrimedoj devas unue koncerni nur la decidan sektoron de la grandindustrio, dum pli malgrandaj entreprenoj dum ankoraŭ pli longa tempo ja povas resti en privata posedo, se tio por la nova socio montriĝas avantaĝa.

Por la transigo de la privataj kampulaj produktadrimedoj en kooperativan proprieton per kunigo al kampkulturaj produktad-kooperativoj oni ĉiukaze antaŭvidis pli longajn tempospacojn, ĉar la kunigo de la individuaj kampkulturaj entreprenoj unue bezonas respektivan teĥnikan ekipaĵon kaj krome povas okazi nur libervole en la mezuro laŭ kiu la kampuloj konvinkiĝas pri la avantaĝoj de la kolektiva kampkulturo. Pri tio jam Engelso esprimis sin tre klare.39

Cetere Lenino tuj post la Oktobra Revolucio en Ruslando faris similajn konsiderojn, kiuj poste, en la komenca periodo de la Nova Ekonomia Politiko (NEP) ludis ankaŭ praktikan rolon, ĝis kiam Stalino poste transiris al ŝtatigo de ĉiuj privataj entreprenoj kaj al deviga kolektivigado de la kampulaj entreprenoj, sen ke la necesa teĥnika ekipaĵo ekzistis kaj sen ke modelaj kolektivaj entreprenoj povu konvinki la kampulojn pri la supereco de tiu socialisma entreprena formo.

Sur tiu ĉi teoria bazo ekzemple la SED sub Ulbriĥto en la GDR opiniis ankaŭ ebla kaj avantaĝa konservi malgrandajn privatajn industriajn kaj komercajn entreprenojn en la socialisma socio por iom pli longa tempo kaj ligi ilin kun la socialisma ekonomio.

Markso kaj Engelso limiĝis al tio, ke ili en la demando de proprieto determinis la fundamentajn poziciojn, por klarigi, ke novaj, socialismaj produktadkondiĉoj bezonas socian proprieton. Sed el tio tute ne sekvas, ke starigo kaj disvolvado de socialismaj produktadkondiĉoj limiĝas al transigo de la plej gravaj produktadrimedoj en ŝtatan proprieton.

4. La distribu-principo de la socialismo

Per la transigo de la plej gravaj grandaj produktadrimedoj en socian proprieton estiĝas socialismaj produktadkondiĉoj, kaj pro tio ankaŭ la distribu-principo de la socio devas fundamente ŝanĝiĝi, ĉar ankaŭ la distribu-kondiĉoj estas aspekto de la produktadkondiĉoj. La produktado en la socialismo okazas jam ne pro la profito de la kapital-proprietuloj, sed por kontentigi la bezonojn de la loĝantaro, antaŭ ĉio de la laboruloj.

Ĉar pri tiu demando ekzistis larĝe disvastiĝintaj ekonomie senbazaj kaj utopiaj imagoj, ekzemple tiu, ke la laboruloj nun devas ricevi la “kompletan laborproduktaĵon” anstataŭ la salajron, Markso vidis sin instigita, en la Kritiko de la Gotaa Programo40, iom pli detale klarigi la distribuprincipon de la socialismo, por kontraŭargumenti tiajn iluziajn opiniojn.41 Tiuj, sub influo de la lasalismo42 kaj ankaŭ pro postsekvoj de la utopia socialismo trafis en la programon de la Socialista Laborista Partio de Germanujo, kiu en 1875 estiĝis el la kuniĝo de la Socialdemokrata Partio kaj de la Ĝenerala Germana Laborista Asocio. Markso klarigis, ke tiuj postuloj estas ekonomie sensencaj, ĉar el la “kompleta laborproduktaĵo”, do el la socia ĉiomprodukto, ĉiam necesas uzi certan parton por la simpla kaj ankaŭ por la etendita reproduktado kiel akumulad-fonduso, se la socio volas plu produktadi. Krome certa parto estas uzenda por tutsociaj taskoj, ekzemple instruado, kulturo, sansistemo, pensioj ktp ktp, do tiu parto devas eniri la socian konsumfonduson, tiel ke la “kompleta laborproduktaĵo” jam estas konsiderinde malkompletigita, antaŭ ol la rimedoj por individua konsumado disponeblas.

Tiuj nun devas veni al la laboruloj en la formo de salajroj, sed en la unua fazo de la nova socia formacio, la socialismo, pro ekonomiaj kaŭzoj, ekzistas nur unu ebleco de distribuado, nome laŭ la respektiva laboro farita de ĉiu individuo. Nek ĉiu povas ricevi kiel salajro kompletan nek egalan parton pro la individua konsumado el la socia ĉiomprodukto, ĉar tio unue devus signifi la ekonomian ruiniĝon de la socio kaj ĉar due kondukus al tia egaligo, kiu devus sufoki ĉian pretecon kvalifikiĝi kaj kreskigi la laborrezulton.

La principo de efikeco, formulita jene: “Ĉiu laŭ siaj kapabloj kaj al ĉiu laŭ lia efikeco” estas do nemalhavebla por la socialisma socio, kvankam ĝi iel restas maljusta. Ĝi estas maljusta, ĉar ĝi mezuras la efikecon per sama mezurilo ĉiujn individuojn, kies kapabloj tamen ja estas tre malsamaj, kaj tiel honoras naturajn privilegiojn kaj malavantaĝas malpli fortajn produktantojn. Sed tiu efikec-principo realigas tiun gradon de sociala justeco, kiu estas objektive ebla laŭ la grado de ekonomia matureco de la nova socia formacio en ties unua evolufazo. Samtempe, per la materia interesigo de la laboruloj pri pli alta efikeco, ĝi kreas ankaŭ la necesajn pelfortojn por la disvolvado de la produktadfortoj de la socio, antaŭ ĉio ankaŭ por altigo de la kvalifiko de la produktantoj. Jam el tio videblas, ke la riproĉo, kiun ideologoj de la kapitalo ĉiam denove lanĉas, ke socialismo signifas egaligadon kaj malebligas strebadon al efikeco kaj individuan evoluon, baziĝas aŭ sur nesciado aŭ estas konscia imputo.

Sed kiel la historiaj spertoj de la socialismaj socioj montris, la praktika realigo de tiu efikec-principo estas ligita kun konsiderindaj problemoj kaj malfacilaĵoj. Neniu socialisma ŝtato solvis ilin kontentige. Tio ne okazis interalie ĉar la komplikaj teoriaj problemoj de la politika ekonomio de la socialismo pro la ideologia regado de Stalino kaj pro liaj dogmaj konceptoj ne estis sufiĉe ĝisfunde prilaboritaj.

Principe jam per la sociigo de la plej granda parto de la produktadrimedoj en formo de ŝtata proprieto kaj de kooperativa kolektivproprieto kaj per enkonduko de la efikec-principo, la ekspluatado de la homo fare de la homo estas superata, ĉar nenia klaso aŭ tavolo havas nun la eblecon alproprigi al si la plusprodukton produktitan de la laboruloj, estigi kapitalon, akumuli kaj produktive plivalorigi kaj pliigi ĝin per ekspluatado de fremda laborforto.

Ĉar en la socialisma socio ne ekzistas propriet-formo kiu ebligas tion, sur tiu bazo ankaŭ ne povas estiĝi nova klaso – tute male al disvastiĝintaj asertoj, laŭ kiuj en la socialismo en la formo de reganta burokrataro nova klaso estiĝis. Tio sur la ekonomia bazo de la socia proprieto principe jam ne eblas. Ankaŭ eblaj rompoj de la distribua principo de la socialismo povas ja konduki al individuaj avantaĝoj de favorataj personoj, sed ne al estiĝo de novaj klasoj. Malgraŭ eblaj distordoj en la distribuado la produktita plusprodukto en kompleta amplekso eniras en la akumulad-fonduson kaj en la fondusojn de la socia kaj individua konsumado. En tiuj diversaj formoj ĝi servas al ĉiuj membroj de la socio.

Kun tio estas ligita granda atingo de la socialisma socio, kiu jam ne konas senlaborecon, nome la alta mezuro je socia sekureco por ĉiuj membroj de la socio. Ili havas en nur sekuran laborlokon kun fiksa enspezo, ĉar la rajto je laboro estas leĝe garantiata kaj tribunale trudebla. Ili povas ankaŭ uzi ĉiajn sociajn atingojn kiel klerigado (de la bazlernejo ĝis la universitato), kulturo, sanprizorgado (inkluzive de ĉiaj medikamentoj), infan-prizorgado en bebejoj kaj infanejoj ktp, parte senpage, parte per tre malaltaj prezoj, ĉar tiuj estas plejparte financataj el la socia konsumfonduso. Per tio ankoraŭ ne atingeblas kompleta socia egaleco, sed por la unua fojo en la historio de la homaro stariĝas reala ŝanco-egaleco por ĉiuj membroj de la socio.

Se nun tiaj renegatoj kiaj la jam menciita Jakovlev asertas, ke la marksismo predikis tiajn iluziajn sav-atendojn, kiuj en la praktika vivo dissolviĝas en aeron, tiam temas pri inventoj. Ili devojigas la atenton de la tasko esplori la verajn kaŭzojn kaj kialojn de la nekompetenta agado de la gvidaj personoj de la KPSU. Kolektiva kaj subjektiva misagado estas imputata al la marksisma teorio. Starigo kaj elformado de socialismaj produktadkondiĉoj tute ne estas finfaritaj per ŝtatigo de la produktadrimedoj kaj per enkonduko de socialismaj distribu-kondiĉoj laŭ la efikec-principo, kiel ŝajnis al la stalina primitiva socialismo-teorio. Por ke ili povu estigi la sociajn pelfortojn por la seninterrompa disvolvado de la produktadfortoj kaj por la kreskigo de la laborproduktivo, ili devas esti formataj tiel, ke estiĝu maksimuma ligo de interesoj kun la laboruloj, do la veraj proprietuloj, kaj ke per tio – kiel subjektiva flanko de la produktadkondiĉoj – povu estiĝi ankaŭ konscio de proprietulo kaj respektiva praktika konduto. Por tio oni devintus, lige kun la ŝtata proprieto, krei malsamajn formojn de memmastrumado, de kundeterminado kaj de formado de la salajra kaj imposta sistemo, anstataŭ kontentiĝi per la simpla formo de ŝtata proprieto kaj ties ŝtata mastrumado. La stalina dogmismo malebligis la kompleksan kaj nuancitan disvolvadon kaj elformadon de la socialismaj produktadkondiĉoj, kaj pro tio tiuj ne povis sufiĉe forte efiki kiel materiaj interesoj kaj pelfortoj por disvolvi la produktadfortojn kaj por kreskigo de la laborproduktivo.

Markso samtempe klarigis, ke la unua aŭ malsupra evoluŝtupo de la nova socio ne signifas finan punkton, sed enordigas sin kiel etapo aŭ fazo en la ĉioma evoluo de la nova socia formacio. Tiu ne simple enkondukeblas laŭ preta ideala plano en perfekta formo, sed en pli longa historia evoluprocezo ĝi devas iom post iom laŭŝtupe elformiĝi, en la sama mezuro laŭ kiu la produktadfortoj kaj, de ili dependaj, la novaj produktadkondiĉoj kreeblas. Engelso skribis en tiu kunteksto, ke la socialisma socio “ne estas afero unufoje preta por ĉiam, sed, kiel ĉiaj aliaj sociaj statoj, komprenenda kiel estanta en senĉesa ŝanĝiĝo kaj transformiĝo”.43

Sen okupiĝi pri divenprovaj antaŭdiroj pri la detaloj de la estonta socio, Markso limigis sin al la decida prognozo, kiu kun certeco estis deduktebla el la ekonomiaj leĝecoj, nome ke la estonta socia formacio entute baziĝos antaŭ ĉio sur la socia proprieto je la produktadfortoj kaj ke ĝi esence distingeblas en du grandaj evolufazoj, ĉe kiuj la kriterio de tiu distingo estos la grado de ekonomia matureco.

La unua aŭ malsupra evoluŝtupo povas esti nur socio, kiu senpere eliras el la sino de la kapitalismo kaj sekve ankoraŭ estas ŝarĝita per la “denaskaj makuloj” de la malnova socio.

“Temas ĉi tie pri komunisma socio, ne kia ĝi disvolviĝis sur sia propra bazo, sed inverse, kia ĝi eliras el la kapitalisma socio, do ĉiurilate, ekonomie, morale, spirite, estas ankoraŭ makulita per la denaskaj makuloj de la malnova socio, el kies utero ĝi venas.”44

Ĉe tio supereblas ja la klasa antagonismo kaj per tio iom post iom ankaŭ la klasbatalo, sed klasoj, tavoloj kaj sociaj diferencoj ankoraŭ plu restos, ĉar iliaj materiaj ekzistadkondiĉoj ne forigeblas simple per decido, sed ili estas transformendaj per iom longa ekonomia kaj socia evoluo, do unuavice per progresoj en la produktadfortoj kaj en la produktadkondiĉoj. Sed entute en tiu ĉi evolufazo de la socialismo estiĝas ankaŭ la ebleco praktiki la ankoraŭ ne eviteblan klasbatalon, kiu sampaŝas kun la bridado de la faligitaj ekspluatantaj klasoj kaj kun la iom-post-ioma social-ekonomia transformado de la etburĝaj tavoloj de la socio, en plej humanaj formoj kaj eviti sociajn perdojn. Kiel Markso diris, la laborista klaso ne povas simple nuligi la klasbatalon, ĉar ĝi necese elkreskas el la ekonomiaj kondiĉoj kaj el la kontraŭaj interesoj estiĝantaj el ili, “sed ĝi kreas la racian interan stadion, en kiu tiu klasbatalo povas trairi siajn diversajn fazojn plej racie kaj plej humane”.45

Stalino poste asertis, ke la klasbatalo, tiom kiom la socialisma socio progresas, devas plu akriĝi; tio estas tute kontraŭa al la opinioj de Markso kaj ankaŭ al la objektivaj necesoj de la socialisma disvolvado. Pro tio tiu tezo de Stalino tute ne signifas pluan disvolvadon de la marksisma teorio, sed ĝian deformadon kaj falsadon cele al pravigo de perforta praktiko.

La en tiu ĉi nova socio atingita mezuro je socia justeco estas samtempe ankoraŭ ligita kun elementoj de socia maljusteco, kiuj estas ja mildigataj de la efiko de la socia konsum-fonduso, sed ankoraŭ ne komplete eviteblaj. La produktata socia riĉaĵo ankoraŭ ne estas sufiĉe granda por ebligi la kompletan socian egalecon. La sociaj interrilatoj kaj agadoj daŭre posedas politikan karakteron, ĉar ili estas rilatoj inter klasoj kaj sociaj tavoloj, kiuj posedas kaj komunajn kaj malsamajn interesojn, tiel ke la ŝtato kun siaj politikaj kaj juraj institucioj (inter ili ankaŭ subpremaj kiel polico, tribunaloj kaj malliberejoj) ankoraŭ estas bezonata por reguligi tiujn interrilatojn kaj certigi la respektadon de la leĝoj.

Ankaŭ la esencaj diferencoj inter korpa kaj spirita laboro, same kiel ankaŭ la granda diferenco en la labor- kaj viv-kondiĉoj inter urbo kaj kamparo ankoraŭ restas, ĉar tiuj adapteblas kaj supereblas nur iom post iom en pli longaj tempospacoj. En kiaj konkretaj formoj tio povas okazi, tio decideblos nur kiam la materiaj kondiĉoj, necesaj por tio, ekzistos, kaj tiuj en diversaj regionoj de la mondo povas esti ankaŭ tre diversaj. La ĝisnunaj praktikaj spertoj de la socialisma socio en la Sovetunio same kiel ankaŭ en aliaj socialismaj landoj ankoraŭ ne allasas bazitajn taksadojn pri la demando, en kiaj formoj la egaligo de urbo kaj kamparo fine solveblos.

Ankaŭ la spiritaj, ideologiaj kaj moralaj skorioj kaj restaĵoj de la pasinteco en la formo de socia kaj individua psiĥo stampita de egoismaj pens- kaj kondut-manieroj, tradicioj kaj kutimoj, ankoraŭ dum pli longa tempo plu efikos, antaŭ ol esti definitive demeteblaj. Tio ne simple dekreteblas nek per ideologia kaj morala influado kaj edukado atingeblas, sed bezonas stabilajn kaj kutimiĝintajn materiajn socialismajn vivkondiĉojn kaj sur tio bazantan vivmanieron kaj ĉiutagan kulturon. Sed ties disvolvado kaj elformado estas tre longa kaj komplika procezo, kiu daŭras dum generacioj, antaŭ ol la respektivaj pens- kaj kondut-manieroj fariĝis memkomprenebla normo por la plimulto de la loĝantaro. Tiurilate en la socialismaj landoj sendube ekzistis konsiderinde simpligitaj imagoj kaj troigitaj atendoj en la efiko de kodigita kaj propagandata socialisma moralo, kvankam elementoj de tiu en la fluo de la socia evoluo iom post iom elformiĝis. Sed malgraŭ tio la supozo, ke surbaze de la socialismaj kondiĉoj jam en mallonga tempo “novaj homoj” evoluas, estis sufiĉe troigita kaj ne libera de utopiaj-iluziaj imagoj.

5. Socialismo kaj komunismo

Nur sur esence pli alta ekonomia evoluŝtupo, kiam “ĉiuj fontoj de la socia riĉeco” (Markso) pli amplekse fluas, la nova socio povas atingi la staton, en kiu tiam eblos komplete nuligi la ekonomie kondiĉitajn klas-diferencojn, perfektigi la socian justecon per la kompleta socia egaligo de ĉiuj membroj de la socio kaj per tio krei kaj garantii la kondiĉojn por la kiom eble ĉiuflanka elformado, disvolvado kaj aktivigado de la kapabloj de ĉiuj individuoj. Sed tiu stato atingeblos nur sur la pli alta evoluŝtupo de la nova socia formacio, en la envera komunismo. Sed la socia egaleco ne forigas la naturajn nek la socie akiritajn diferencojn de la individuoj nek la individuecon, kion oni ofte asertas, tute male: ĝi estas la bazo por la evoluo de ĉiuj individuoj kun iliaj malsamaj kapabloj, ĉar jam ne ekzistos socia selektado kaj ĉiuj homoj havas la samajn ŝancojn.

La evolustato de la produktadfortoj tiam – ĉe konsiderinde mallongiigta labortempo – povas ebligi la produktadon de socia riĉeco, kiu ebligas kontentigi la raciajn bezonojn de ĉiuj homoj sendepende de la laborefiko, kiun ili respektive atingis. Pro tio tiam la distribuprincipo por la individua konsumado ŝanĝeblas, kaj la efikec-principo (certe nur laŭpaŝe) anstataŭigeblos per distribuado laŭ la bezonoj, sed kies formojn oni ne konfuzu kun speco de naturaĵ-ekonomio. La primitivaj imagoj, kiujn Stalino en sia lasta verko Ekonomiaj problemoj de la socialismo en la USSR prezentis pri la rekta “produkt-interŝanĝo inter industrio kaj kampkulturo”, tutcerte ne povos esti modelo de “komunisma distribu-maniero”.

Sed kun certeco supozeblas, ke al tiu stato devas antaŭiri multe pli alta evolustadio de la socialisma socio, karakterizita de multe pli alta bonstato, ol la ĝisnunaj formoj de socialismo povis atingi. Ili ĉiuj estis ankoraŭ multe malproksimaj de la ebleco transiri en tiun pli altan fazon de la komunismo.

Kio en tia socio de superabundo estu konsiderata kiel uz-produktoj kiel racia bezonstrukturo, tion la membroj de la socio decidos mem en demokratiaj procezoj de interkompreniĝo. Pro tio ne havas multan sencon spekulacii pri tio. Sed kun certeco supozeblas, ke tiuj decidoj ĉesigos la produktadon de artefaritaj kaj ofte sensencaj bezonoj, karakterizan por la malfru-kapitalisma ekonomio, ĉar ĝi signifas nur malŝparon de naturaj kaj homaj resursoj kaj malaltigas la homon al laŭplaĉe manipuleblan konsum-maŝinon.

Krome eblas kun certeco supozi, ke tiuj decidoj baziĝos sur multe pli grandaj kaj pli solidaj konoj pri la interefikado de naturo kaj socio, ol ni hodiaŭ havas kaj respektas, tiel ke en la estonta socio oni ĉesigos ankaŭ la senmezuran kaj sensencan malŝparadon kaj detruadon de la naturaj resursoj. Ĉar la socia produktado fariĝas jam en pro la profito de malgranda malplimulto, sed por certigi la materiajn ekzistad-kondiĉojn de riĉa kaj kulturplena vivo de ĉiuj homoj, nun solveblos ankaŭ la kontraŭeco inter ekonomio kaj ekologio sur konstante pli alta ŝtupo, kaj realigeblas la jam de Markso formulita “ekologia imperativo”, laŭ kiu la homoj ne estas proprietuloj de la naturo, sed nur ĝiaj uzantoj kaj pro tio devigataj, transdoni ĝin al la sekvaj generacioj en plibonigita formo.46

La alta stato de laborproduktivo tiam ebligos konsiderinde mallongigi la socie necesan labortempon por ĉiuj socianoj, tiel ke la libera tempo, kiun la individuoj disponas por ajnaj kreaj aktivecoj kaj por kontemplado, povas konsiderinde kreski. Ĉar la socie necesa laboro ĉesas esti la decida rimedo por la vivtenado de la individuo, sed rimedo por la ekzistado kaj disvolvado de la komunumo kaj per tio de ĉiuj individuoj, kaj la laboro surbaze de la modernaj produktadrimedoj akiros ĉiam pli krean enhavon, ĉar ĝi estos antaŭ ĉio aplikado de scienco kaj de teĥnologio, ĝi transformiĝos el ĝena devo en vivbezonon de la homoj, ĉar la laboro fariĝos grava sfero, en kiu la individuoj disvolvas siajn kreajn fortojn kaj en kiu ili povas pruviĝi.

En tiu stadio de la socia evoluo la homoj akiros konscian regadon super siaj materiaj ekzistadkondiĉoj; la mondo de uz-objektoj, kiujn ili produktis, jam ne povas alpaŝi ilin kiel fremda potenco kaj regi ilin. Nur per tio la fremdiĝo reale nuligeblas.

La demando, ĉu tiu evoluo postulos konstantan ekonomian kreskon, nuntempe ankoraŭ apartenas al la disputataj problemoj. Tre verŝajne kun la plua progreso de la produktadfortoj okazos ankaŭ certa ekonomia kresko, sed tiu estos precipe kvalita kaj ne kvanta, kaj orientiĝos al konservado de la naturaj resursoj ekzemple per kiom eble fermitaj materialaj cirkuladoj.

Markso resumis la socian staton rezultintan el tiu reale ebla evoluo en la programeca frazo:

“En la lokon de la malnova burĝa socio kun ĝiaj klasoj kaj klasaj antagonismoj venos asocio, en kiu la libera evoluo de ĉiu estas la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj.”47

En tiu formulo samtempe esprimiĝas, ke por Markso la starigo kaj disvolvado de la komunisma soci-formacio estas la vojo por amplekse realigi la idealojn de la humanismo, tiel ke humanismo kaj komunismo fine identiĝos.

Se oni volas aliri tiun problemaron historie-dialektike, tiam apenaŭ eblas dubi, ke tiu stato atingeblos nur en la komunisma stadio de la nova socia formacio, pro kio estas senbaza atendi aŭ eĉ postuli ĝin jam de la socialismo.

La verkisto Stephan Hermlin siatempe kaŭzis konsiderindan konfuzon, kiam li diris, ke li subite malkovris, ke laŭ la “Komunista manifesto” jam la socialismoj devus esti tia asocio.

Siajn prognozojn pri la estonta socia formacio Markso de strikte limigis al la vidpunktoj, kiuj jam dedukteblas el la scienca analizo de la ekonomiaj leĝoj kaj el la historiaj evolutendencoj de la kapitalisma produktadmaniero. Sed pro evidenta kialo li evitis disvolvi detalajn ideojn pri tiu socio, ĉar tiu eblos nur tiam, kiam la materiaj kondiĉoj kaj la praktikaj spertoj donas por tio empirian bazon. Ĉio alia signifus refalon en la utopiismon.

Ankaŭ Lenino, kiel konate, poste rifuzis enpreni priskribon de la finfarita socialismo en la programon de la Komunista Partio de Ruslando, postulitan de Buĥarin. Por tio ankoraŭ ne ekzistis empiriaj spertoj kaj materialoj. Neniu povas scii, tiel Lenino, kia tiu socio estos.

La nomoj socialismo kaj komunismo en la verkoj de Markso kaj Engelso ne estas ĉiam klare dislimitaj, ofte ili estas uzataj sinonime. Nur en la komenca periodo de la elformiĝo de iliaj ideoj, cele al klara dislimigo disde ĉiaj eblaj duon- kaj pseŭdo-socialismaj teorioj tiutempe disvastiĝintaj, ili preferis la nomojn komunismo kaj komunisma resp. komunista. Post kiam tiuj teorioj jam ne ludis rolon kaj la laborista movado evoluis sub la nomo de socialistaj aŭ socialdemokrataj partioj, ili evidente ne plu tiom insistis pri tiu distingo kaj plej ofte parolis pri la scienca socialismo, kiam temis pri la teorio, kion Engelso komunikis en sia verketo La evoluo de la socialismo de utopio al scienco.48

Ankaŭ pri la estonta socio oni parolis en la marksisma literaturo plejparte pri socialismo, ĉe kio tiu nocio estis plej ofte uzata sendistinge por la tuta ekonomia socia formacio, kiu devis estiĝi el la superado de la kapitalismo. En la Kritiko de la Gotaa Programo, en kiu Markso dividis la estontan socian formacion en du diversajn evolufazojn, li tamen nomis la tutan el la kapitalismo estiĝantan ekonomian soci-formacion, laŭ ilia komuna bazo de socia proprieto je la produktadrimedoj, “komunisma”.

La distingo inter socialismo kaj komunismo akiris pli grandan gravecon nur post la venko de la Oktobra Revolucio en Ruslando kaj la unuaj paŝoj survoje al la socialismo. Sed ankaŭ la estiĝo de komunistaj partioj – kiuj per sia nomo dislimis sin disde la socialdemokrataj partioj, ĉar tiuj estis fakte rezignintaj pri la celo anstataŭigi la kapitalismon per socialisma socio – kondukis al ree pli ofta uzado de la nocioj komunismo kaj komunista.

Surbaze de la marksa prognozo, ke la nova soci-formacio distingiĝos en du per la grado de sia ekonomia matureco klare malsamaj evolufazoj, Lenino proponis nomi la malaltan aŭ unuan fazon socialismo kaj la pli altan aŭ duan fazon komunismo. Sed ĉe tio oni konsideris ambaŭ kiel ŝtupojn de unueca socia formacio, kiu entute nomeblas komunisma, ĉar ilia komuna determinanta bazo estas la socia proprieto je produktadrimedoj. En prelego li diris:

“Se ni demandas nin, kio la komunismo estas alia ol la socialismo, tiam ni devas diri, ke la socialismo estas tiu socio, kiu senpere elkreskas el la kapitalismo; ĝi estas la unua formo de la nova socio, dum la komunismo estas pli alta formo de la socio, kiu povas evolui nur tiam, kiam la socialismo komplete firmiĝis.”49

Tiuj nociigoj estis en la teorio de la marksismo ĝenerale akceptitaj, ĉar ili estas tute evidentaj kaj antaŭ ĉio donas klaran orientadon por la praktika politiko ĉe la starigo de la nova socio.

Sed Lenino samtempe avertis kontraŭ misuzado de la nocioj komunismo kaj komunista, kio povus veki la malĝustan ideon, ke jam temas pri aktuala tasko “enkonduki” la komunismon. Pri tio li tre klare esprimis sin:

“Estas memkomprenebla, ke la nocio komunismo por tiuj, kiuj faras la unuajn paŝojn al la definitiva venko super la kapitalismo, troviĝas en granda malproksimo.”50

Ĉar tiutempe ekzistis ankoraŭ sufiĉe konfuzaj ideoj pri la rapida “enkonduko de la komunismoj”, li klarigis la problemon detale. Estus “kruda deformado, kava fanfaronado kaj praktike kaŭzus nur damaĝon, se oni volus interpreti la nomon “Komunista Partio” tiel kvazaŭ la komunisma ordo estus tuj realigota. Pro tio la vorto oni devas uzi la vorton 'komunista' kun plej granda prudento.”51

Ĉar neniu povis jam havi detalajn konojn pri la en la estonta komunisma socio ebla ekonomiaj, socialaj kaj ideologiaj kondiĉoj, pri la konkretaj vivkondiĉoj kaj pri la sur tiu baziĝanta vivmaniero, ne mirigas, ke tio malfermis grandan spacon al la sociala fantazio. Pro tio ekzistis ne malmultaj provoj detale priskribi la kondiĉojn, vivmanieron kaj pensmanieron de estontaj homoj en la venonta socio. Pro tio oni ankaŭ ofte uzis la utopiajn ideojn de la antaŭuloj de la scienca socialismo, kaj samtempe oni imagis la komunisman socion precipe kiel la totalan negacion de la ĝisnunaj socioj, kiom eble sen ajna kontinueco.

La itala historiisto Domeniko Losurdo pro tio demandas: “Ĉu ni komprenu la postkapitalisman estontecon kiel la realan malaperon ne nur de la klasaj kontraŭecoj, sed ankaŭ de la ŝtato kaj de la politika potenco kaj de la jura normo entute, kaj krome de la religioj, de la nacioj, de la labordivido, de la merkato, de ĉia fonto de konflikto?”52 Li prave turnas sin kontraŭ tia idealisma kaj beata vido al la estonta komunisma socio, kiu taŭgas nur por veki iluziajn atendojn kaj por imagi teran paradizon plena de ĝuado kaj nenifarado, sen konfliktoj kaj plena de harmonio.

Kompreneble kontraŭkomunistaj ideologoj tre volonte apogas tian koncepton, por prezenti la marksismon kiel specon de religia savatendo, kies absurdeco post la pereo de la socialismo nun, laŭ ili, estas definitive pruvita.

La nocio de utopio, kiu post la fino de la socialismo en la vicoj de la maldekstruloj ree iom enmodiĝis – egale ĉu temas pri konkreta aŭ pri abstrakta utopio – rigardeblas prefere kiel retiriĝo el la socia realeco kun ties akraj spertoj ol kiel la laŭdiran ekiron al novaj bordoj. Ĉar la spertoj de la reala socialismo klare montris, kiom komplika, malfacila kaj ankaŭ longdaŭra estas la reala – neeviteble ankaŭ kun eraroj ligita – transiro al postkapitalismaj sociaj kondiĉoj. Sed tiuj spertoj samtempe ankaŭ postlasis gigantan empirian materialon, per kies teoria prilaborado la ekkon- kaj lern-procezo ligita kun tiu evoluo devas esti daŭrigata kaj la marksisma teorio liberigata el simpligoj kaj deformadoj same kiel ankaŭ el restaĵoj de la utopiismo.

Post la venko de la revolucio per la konkero de la politika potenco kaj la starigo de la diktatoreco de la proletaro do unue necesas konstrui la socialismon aŭ ankaŭ en transira periodo krei la ankoraŭ mankantajn civilizajn kaj kulturajn kondiĉojn por tio. Antaŭ ol eblas pensi pri la pli alta fazo de la komunismo, la socialisma socio en iom longa evoluo devas unue atingi multe pli altan gradon de ekonomia matureco. Kiel gradmezurilo kaj kriterio de la evolustadio necesa por tio, Lenino (kongrue kun la opinioj de Markso) nomis la altecon de la laborproduktivo, kiu en la nova socio devas superi tiun de la kapitalismo.

“La laborproduktivo estas lastinstance la plej grava, la decida por la venko de la nova sociordo. La kapitalismo kreis laborproduktivon tian, kia ĝi estis sub la feŭdismo ne konata. La kapitalismo definitive venkeblas kaj estas definitive venkota, kiam la socialismo kreas multe pli altan laborproduktivon. Tio estas tre malfacila kaj tre longdaŭra klopodo.”53

Ĉar nur multe pli alta laborproduktivo surbaze de evoluintaj produktadfortoj povas ebligi kaj certigi la realigon de la humanismaj, socialaj kaj kulturaj celoj de la socialismo kaj per tio ankaŭ sian superecon super la kapitalismo. Kiaj tempospacoj por tio povas esti necesaj, ne abstrakte determineblas, ĉar tio dependas de la konkretaj kondiĉoj kaj de multaj naciaj kaj internaciaj cirkonstancoj.

Ĉi tie estu jam notita, ke la socialisma socio en la Sovetunio kaj ankaŭ en aliaj landoj en la tempo de ilia ekzistado pro diversaj kaŭzoj ne kapablis atingi tiun necese altan nivelon de la laborproduktivo, tiel ke ĝi en la ekonomia konkurado restis malsupera al la kapitalisma sistemo. Ĉu kaj kiom tio estis kaŭzita de la ekonomia izoliteco de la Sovetunio – kiel la unua lando de la socialismo disde la mondmerkato – ligita kun la politika izoliteco de la USSR, kaj per tio aŭtomate ankaŭ de la internacia labordivido kaj disvolvado de la produktadfortoj, tiu demando restas pridisputata, kvankam tio estas tre verŝajna. Tiu demando jam en la historio de la KPSU estis objekto de akraj disputoj inter la stalina gvidantaro kaj la opozicio (precipe de Trocko), ĉar Stalino apenaŭ atentis tiun decidan demandon.54

6. Ĉu la marksismo estas preterpasita?

Tiuj ĉi tie resume prezentitaj opinioj de Markso kaj Engelso pri la scienca socialismo estas en la esenco la teoria fundamento kaj la orientado por la revolucia batalo de la eŭropa laborista movado, kiu, organizita en socialistaj kaj socialdemokrataj partioj, kuniĝis al la Socialista Internacio. Deirante de tio, Lenino poste, kiam post la transiro de la kapitalismo en la imperiismon la socialisma revolucio kaj la starigo de la socialismo fariĝis rekta praktika tasko, disvolvis gravajn novajn vidpunktojn kaj per tio esence riĉigis kaj profundigis la teorion de la scienca socialismo. En liaj laboraĵoj – laŭ la novaj bezonoj de la revolucia batalo – nature tiaj problemoj ludis apartan rolon, kiuj estis ligitaj kun la strategio kaj taktiko de la socialisma revolucio kaj kun la unuaj praktikaj paŝoj de la transiro al la socialisma socio. Pri tiuj mi malsupre ankoraŭ pli detale parolos.

Entute Lenino liveris tiom gravajn kontribuaĵojn al la evoluo de la teorio de la marksismo – al la parti-teorio, al la revoluci- kaj ŝtat-teorio, al la teorio de la socialismo kaj ankaŭ al la filozofio –, ke estas demando nur de la diskuto, ĉu li pro tio alkalkulendas al la klasikuloj de la marksismo. El tio tamen ne aŭtomate sekvas, ke lia kontribuaĵo al la marksismo estas aparta kaj estigas la teorion de la leninismo, kiel Stalino asertis post la morto de Lenino. La invento de aparta teorio, de leninismo, servis al Stalino antaŭ ĉio kiel bazo kaj rimedo por akiri sian ideologian regadon super la KPSU. En la sekva tempo la eklektika pec-kunigado de malmultaj bazaj konoj de la marksismo kun kelkaj elektitaj opinioj de Lenino kaj kun tre dubindaj kontribuaĵoj de Stalino en formo de la “marksismo-leninismo” kondukis al deformado, platigo kaj falsado de la aŭtenta teorio de la marksismo kaj faris el tio skeman dogmaron.

Lenino mem neniam pretendis ion tian, kaj certas, ke li estus decide rifuzinta la konstruadon de aparta teorio de “leninismo”.

Aktuale oni tre ofte prezentas kiel rifuzan argumenton kontraŭ la marksismo, ke temas pri teorio de la antaŭlastaj jarcentoj, kiuj estas nur historie interesa, sed por la nuntempo jam ne havas ion por diri. La fakto, ke la marksismo estiĝis en la 19-a jarcento, kompreneble ĝustas. Sed estas absolute sensenca argumento dependigi la valoron de scienca teorio de ĝia estiĝotempo kaj ne de ĝia ver-enhavo. La klasika fiziko estis fondita de Newton en la 17-a jarcento, sed el tio tute ne sekvas, ke ĝi intertempe fariĝis sensignifa. Ĝi estas nun kiel antaŭe la fundamento ankaŭ de la moderna fiziko. La scienco de la fiziko tamen ne restis senmova ĉe la fundamentaj ekkonoj de Newton, sed pli profundigis la fizikan ekkonon de la naturo kaj kreis novajn kampojn de la fiziko, ekzemple la kvantum-teorion, la relativec-teorion, la kernfizikon ktp. Kial la newtona fiziko – produkto de la scienca pensado el la 17-a jarcento – povas konservi sian gravecon ankaŭ por la 21-a jarcento? Ĉar la hodiaŭa moderna fiziko pritraktas esence daŭre la saman naturon, ĝiajn strukturojn kaj ĝiajn leĝecojn kiel Newton, kvankam en la ekkono de tiu naturo ĝi estas multe pli progresinta.

Tute simile okazas pri la teorio de la marksismo, kiu jam en la 19-a jarcento akiris la fundamentajn ekkonojn pri la kapitalisma soci-formacio, analizis kaj formulis ĝiajn esencajn trajtojn kaj leĝecojn, ĝian decidan evoluleĝon kaj ĝiajn evolutendencojn, kaj sur tiu fundamento faris la argumentitan prognozon, ke la internaj kontraŭecoj de la kapitalismo neeviteble pelas al novaj krizoj kaj fine ankaŭ al dissolviĝaj tendencoj, tiel ke maturiĝas la kondiĉoj por la anstataŭigo de la kapitalismo per pli alta socia formacio.

Tiuj fundamentaj ekkonoj – prezentitaj antaŭ ĉio en la ekonomikaj verkoj Grundrisse der Kritik der Politischen Ökonomie [Kompendio de la kritiko de la politika ekonomio] kaj La kapitalo55 de Karlo Markso – konservas sian validon kaj aktualan gravecon, ĉar la socia evoluo de la homaro daŭre restas sur la ŝtupo de la kapitalisma socia formacio. Kompreneble tiu ĉi socio ekde la 19-a jarcento plu evoluis kaj akiris esence novajn trajtojn; ekzemple La koncentriĝo de la kapitalo kaj la konkurencbatalo de la kapitaloj, prisiribitaj de Markso, okazis precize en la maniero kaj kondukis al starigo de monopoloj, kiel Markso antaŭvidis. La kapitalismo de libera konkurenco transiris en la stadion de monopolkapitalismo. Per tio fariĝis necesa pli profundigi la ekkonojn de la kapitalismo, kaj tiu laboro estis farita de marksismaj teoriuloj kiel Rudolf Hilferding, Rozo Luksemburgo56 kaj speciale de V. I. Lenino, kiu en sia laboraĵo La imperiismo kiel la plej alta stadio de la kapitalismo57 liveris ampleksan analizon kaj karakterizon de la imperiismo. Samtempe Lenino decide kontribuis al la marksisma revoluci-teorio kaj post la Oktobra Revolucio donis gravajn konsiderojn kaj proponojn por la konstruado de la socialisma socio en Ruslando.

Multaj marksismaj teoriuloj – Georgij V. Pleĥanov58, Karlo Kaŭcko59, Max Adler, Otto Bauer, Leo Trocko60, Nikolaj Buĥarin, Rozo Luksemburgo, Georgo Lukaĉo, Karl Korsch, Roman Rosdolsky kaj multaj aliaj – riĉigis la marksisman teorian pensadon.

Ankaŭ nuntempe okazas klopodoj por pli profundigi la marksisman teorion, ĉe kio unuflanke antaŭrangas la analizo de la evolutendencoj de la tutmondigita ŝtatmonopolisma kapitalismo, por klarigi la fundamente ŝanĝitajn objektivajn kondiĉojn kaj ties konsekvencojn por la batalo por socia progreso en la nuntempo. Aliflanke oni analizis ankaŭ la objektivajn kaj subjektivajn kaŭzojn por la misevoluoj kaj deformaĵoj en la historio de la reala socialismo, kiuj kondukis al ties pereo, por tiri el tio la neprajn teoriajn kaj praktikajn konkludojn. La argumento, ke la marksisma teorio estas preterpasita, ĉar ĝi devenas el la 19-a jarcento, estas do tute senbaza.

Sed tio ne malhelpas la renegatojn reuzadi tiun malmulte konvinkan argumenton, por pravigi sian deturniĝon de la marksismo – kiun ili, preterpase notite, apenaŭ ĝisfunde konis. Ekzemple Jakovlev, kiu estis diplomito de la Akademio de Sociaj Sciencoj ĉe la CK de la KPSU, sub Breĵnjevo gvidis la sekcion Propagando de la Centra Komitato kaj sub Gorbaĉovo avancis al sekretario de la CK kaj membro de la Politika Buroo, skribas:

“Por mi fariĝis ĉiam pli evidenta, ke la ideoj de Markso pri la socialismo prezentas nenion alian ol la esprimon de tempe kondiĉita konjunkturo. Jam pro la sola kaŭzo, ke ili ekde la komenco spegulas ideajn kaj moralajn celojn, kaj konojn kaj antaŭjuĝojn, kiuj apartenis al alia tempo ol la nia. Pli frue aŭ pli malfrue la revoj pri la socialismo devis same elĉerpiĝi kiel la mobilizaj eblecoj de ilia realigo.”

Tio ne bezonas komenton!

Oni nuntempe uzas kiel aparte fortan kaj laŭdire konvinkan argumenton kontraŭ la marksismo la disfalon kaj pereon de la socialismo en Eŭropo, kvazaŭ la teorio de la scienca socialismo estus la kaŭzo de ĝia malvenko. Sed tio estas iluziista truko. La disfalo de la socialismo havas antaŭ ĉio realajn, objektivajn kaj subjektivajn kaŭzojn, ĉe kio unu el la subjektivaj kaŭzoj troviĝas ankaŭ en la fakto, ke la gvidantaj personaroj de la regantaj komunistaj partioj montriĝis nekapablaj en sufiĉa mezuro kreeme plu disvolvi la marksisman teorion laŭ la la novaj taksoj, kiujn la konstruado de la socialisma socio metis. Tio estis esence ligita ankaŭ kun la estiĝo, kripligo kaj dogmigo de la marksisma teorio fare de Stalino kaj de lia sekvantaro, ĉar la teoria kaj ideologia regado de la stalinismo kondukis al stagnado de la marksisma teoria pensado. Tio sekvigis fatalajn praktikajn-politikajn konsekvencojn. Tiu ĉi problemaro estos pli malsupre detale diskutota. Ĉe tio montriĝos, ke ankaŭ la pereo de la ĝisnuna socialismo racie kompreneblas kaj klarigeblas nur se ĉe la analizo de tiu historia okazaĵo la ekkonoj de la marksisma teorio – speciale de la historia materiismo – estas uzataj kaj aplikataj.

Cetere estas miskompreno supozi, ke la teorio de la marksismo entenas kompletan programon kun ĉiaj esencaj aŭ eĉ detalaj instrukcioj por la konstruado de la socialisma socio. La mallonga prezentado de la fundamentaj ideoj de la marksisma teorio, kiu estis metita en la komencon por pli bona kompreno de la problemaro, klare montras, ke tiaj receptoj en ĝi ne ekzistas, sed nur fundamentaj ekkonoj pri la ekonomiaj bazoj, leĝecoj kaj evolutendencoj de la homa socio ĝenerale kaj de la kapitalismo speciale, kaj el tio deduktitaj sekvoj por la transiro al la socialismo.

Deirante de tiu fundamento estas la tasko de la progresemaj kaj revoluciaj fortoj, teorie kaj praktike ellabori la vojojn kaj metodojn por la konstruado de socialisma socio laŭ la respektive donitaj kondiĉoj, analizi la kolektitajn spertojn de la socialisma konstruado, korekti aperantajn erarojn kaj tiel kreeme pli disvolvi la marksismon. Ĝenerale valida recepto, detala konstruplano aŭ deviga modelo por tio en la marksisma teorio ĉiukaze ne ekzistas.

2-a ĉapitro: La mondhistorie unua provo – La sovetsocio kiel ĝenerala modelo de la socialismo?

1. La principa kaj aktuala graveco de la demando

1. Ideologia batalo pri la signifo de la reala socialismo

La opinioj pri tio, kio la socio, kiu estas plej ofte nomata reala socialismo, envere estis, tre disas: ĉu tute ne socialismo aŭ la malo de socialismo, ŝtatsocialismo aŭ partisocialismo, ŝtatkapitalismo aŭ deformita socialismo, transira socio aŭ simple diktatoreco kaj maljusto-ŝtato? Ankaŭ sinceraj adeptoj kaj defendantoj de la socialismo ofte ne scias kiel taksi, karakterizo kaj nomi la estintan realan socialismon. Ĉi tie la skalo etendiĝas de senkondiĉa senkritika defendado ĝis kompleta distanciĝo kaj kondamno, kelkfoje ankaŭ en la formulo, ke tio ankoraŭ ne estis “ĝusta” socialismo, do certe “malĝusta”. Kun tia sinteno respondas ankaŭ plimulto de pli aĝaj iamaj GDR-civitanoj, ke la socialismo estis bona ideo, sed ne estis ĝuste realigita. Sed per kio eblas distingi, kio estas ĝusta kaj kio malĝusta socialismo?

Bedaŭrinde simpla respondo, kiu konas nur la paron ĝusta-malĝusta, ne servas, ĉar tiom kompleksaj historiaj evoluprocezoj kiel la estiĝo de nova socia formacio ne premeblas en la skemon de simplaj pens-determinadoj. Ĉi tie necesas dialektika, historia-materiisma aliro, kiu konsideras same la historiajn deir-kondiĉojn, pesas la objektivajn eblecojn, kiuj rezultas el ili, kaj poste konkrete-historie esploras la iom-post-ioman procezon de formado de tiu nova socio kaj ekzamenas, kiel kaj kun kiaj rezultoj la objektivaj eblecoj estis transformitaj en realojn, kaj ankaŭ la kaŭzojn, pro kiuj tio kelkfoje nur nesufiĉe sukcesis kaj fine eĉ fiaskis.

En la sekvo mi provos, sur tiu vojo de konkreta historia analizo kaj laŭ tiu per teoria diskutado kaj pripensado proksimiĝi al sobra taksado de la reala socialismo. Ĉar la evoluvojo de la socialismo kiel historia realaĵo komenciĝis en Ruslando kaj la Sovetunio, ankaŭ la klarigo de la karaktero kaj de la enhavo de tiu socio devas nepre komenci per la sovetia modelo de socialismo, des pli ke ĝi servis kiel sperto-bazo kaj kiel modelo al ĉiuj kromaj provoj starigi la socialismon. Tio estas certe malfacila entrepreno, sed nur sur tiu ĉi bazo la kromaj provoj starigi en aliaj landoj socialisman socion estas kompreneblaj kaj takseblaj.

Sed ekzistas ankoraŭ alia vidpunkto, ankaŭ konsiderenda: La klopodoj pri interpret-suvereneco pri la historio de la socialismo estas ne malgrava parto de la ideologia klasbatalo de la nuntempo, kaj tiu fariĝas – almenaŭ flanke de la burĝaj-kontraŭsocialistaj fortoj – kun granda elspezo kaj decida akreco. Ĉe tio oni uzas ĉiajn rimedojn: de primitiva ideologia cerblavado en la amaskomunikiloj, kiu laboras per mensogoj, kalumnioj kaj diskriminacioj, ĝis grandaj historiaj falsadoj en ampleksaj historiaj kaj teoriaj prezentaĵoj de pli scienca karaktero. La nombro de libroj estas intertempe tiom granda, ke ne eblas mencii eĉ nur la plej gravajn titolojn. Ili en tre malsama maniero sekvas ĉiuj la saman celon, nome prezenti la socialismon kiel malpravan erarvojon de la historio, kiu neeviteble povas konduki nur al socio de devigo, de subpremado kaj de malriĉeco.

La baza celo de tiuj klopodoj evidente konsistis en tio, principe nei la historian ekzistorajton de la socialismo, ĉar lastanalize la celo estas ĝenerale forstreki la socialismon kiel pravan kaj necesan socian alternativon al la kapitalismo el la agendo de la homara historio.

Vide al la akriĝantaj krizoj kaj evidentaj misoj de la hodiaŭa kapitalismo oni volas estingi ĉian pozitivan memoron pri la reala socialismo, por ke oni povu enkapigi al la homoj, ke la kapitalismo – por kiu oni inventis la belan nomon “sociala merkatekonomio” – estas kaj restu la plej bona el ĉiaj eblaj socioj. Tiu ĉi ideologia klasbatalo de la nuntempo havas diversajn aspektojn, kiujn la itala historiisto Domeniko Losurdo tre trafe formulis.

“La ideologia hegemonio de la burĝaro hodiaŭ esprimiĝas sur duobla ebeno. Ĉia perspektivo de postkapitalisma socio, de socio kiu ne baziĝas sur ekspluatado, estas diskreditigata kaj ridindigata kiel fantazio. Sed koncerne la historian bilancon, tiuj momentoj aŭ periodoj, en kiuj la regado de la burĝaro estis faligita aŭ en danĝero esti faligota, estas asociataj kun barbareco aŭ kun krimo. La reganta klaso do solidigas sian regadon per tio, ke ĝi prirabas la subajn klasojn ne nur je perspektivo al estonteco, sed ankaŭ je ilia pasinteco. Oni postulas de la subaj klasoj ke ili akceptu aŭ eltenu sian situacion, ĉar ili ĉiam, kiam ili provis ĝin ŝanĝi, tio produktis nur hororaĵojn kaj ruinaĵojn.”61

Pli granda klareco en tiu ĉi demando havas eksterordinaran gravecon por ĉiuj nunaj socialistaj kaj komunistaj fortoj kaj movadoj, ĉar kiu – senrigarde de kritikaj taksoj de multaj aspektoj de la reala socialismo – ne havas principe pozitivan sintenon al tiu mondhistorie unua provo superi la kapitalismon kaj starigi socialisman socion, tiu ankaŭ ne kapablos formi socialisman estontecon. La prilaborado de la pozitivaj same kiel de la negativaj spertoj de la ĝisnuna socialismo estas nemalhavebla teoria antaŭkondiĉo por disvolvi realisman socialisman programaron por la hodiaŭaj kondiĉoj surbaze de la scienca socialismo kaj klare dislimi ĝin de la fiaskinta sovetia modelo kaj de la nun remodiĝintaj laŭdire modernaj socialismo-teorioj. Ĉar tiuj ĉi estas plejparte modernigita remaĉaĵo de malnovaj reformismaj konceptoj de demokratia enkreskado en la socialismon sen klasbatalo, sen konkero de la politika potenco fare de la laborantaj klasoj kaj sen revoluciaj transformo de la proprietrilatoj je la produktadrimedoj.

Ili simple ignoras la pozitivajn ekonomiajn, socialajn kaj kulturajn spertojn de la reala socialismo, akiritajn sub tre malfacilaj kondiĉoj, per la stupida argumento ke ili estas sensignifaj, ĉar tiu socialismo fiaskis. Sed kiajn kompareblajn rezultojn la socialreformismo ĝis nun atingis? En ĉiaj versioj kaj variaĵoj ĝi ne nur simple fiaskis, sed ĉe ĉiu provo de sia praktika realiĝo ĝi faris eĉ nur plej etan paŝon el la kapitalismo en socialisman socion, sed faris nur modestajn reformojn en la kador de la kapitalisma socio, kiu neniel kapablas ŝanĝi ties karakteron. Tiu socialismo de la “tria vojo”, kia ĝi estis praktikata dum iom da tempo ekzemple en Svedujo, kiu iam estis konsiderata la modellando de la “tria vojo”, estas delonge forigita de la refortiĝinta ŝtatmonopolisma kapitalismo. Restas ĝusta: La socialreformismo estas nek pli ĝusta nek pli moderna, nur ĉar ĝi nun nomiĝas transformad-teorio.

Ĉar la Sovetunio estis la unua lando, en kiu oni faris la provon starigi la socialisman socion kaj ĉar la rezultoj kaj spertoj ĉe tio akiritaj estis ĝeneraligitaj al modelo de la socialismo, esplorado de la problemaro devas neeviteble komenciĝi per la sovetsocio kaj per ties pozitivaj kaj negativaj spertoj. Tre grava demando, kiun oni devas ĉe tio klarigi, estas, kiel okazis la estiĝo de tiu sovetia modelo de socialismo, kiuj estas ties karakterizaj enhavoj kaj trajtoj, ĉu kaj kiom ĝi kongruas kun la principoj de la scienca socialismo kaj kial ĝi poste povis akiri tioman gravecon kiel deviga modelo de la socialismo. Sed por fari tion komprenebla, necesas koncize skizi kelkajn kromajn teoriajn kaj historiajn antaŭkondiĉojn.

2. Teoriaj kaj metodaj antaŭdemandoj

En kia situacio ni nun troviĝas kiel konsekvencaj adeptoj de la scienca socialismo, kiuj malgraŭ la historiaj spertoj de la malvenko de la unua mondhistoria provo starigi kaj formi la socialisman socion, daŭre estas konvinkitaj, ke la superado de la kapitalisma socisistemo per pli alta socia formacio restas sur la agendo de la historio? Eĉ pli: kiuj ankaŭ deiras de tio, ke la nunaj kaj estontaj evolutendencoj de la imperiismo ne nur por la laborantaj amasoj, sed pro la tuta homaro alportas tiom grandajn danĝerojn kaj minacojn, kiuj kondukas nin ĉiam pli proksimen al la alternativo “socialismo aŭ barbareco”.

Tiun konvinkon ni konservas ne ĉar ni estas neinstrueblaj dogmuloj aŭ naivaj kredantoj, sed ĉar la ekkonoj de la marksismo pri la fundamentaj leĝecoj de la socia evoluo entute, same kiel ankaŭ pri la ekonomia movleĝo de la kapitalismo, de la ĝisnuna historio ne estas refutitaj, sed konfirmitaj. Pro tio la estontaj sekvoj de plua regado de la imperiismo super la mondo en la nova historia epoko post la provizora fino de la socialismo ne estas senpravaj timoj, sed ja antaŭvideblaj realismaj prognozoj. En konsiderinda parti ili estas jam amara realo.

Ĉi tie eblas tuj kontraŭbati al ni, ke la ekkonoj de la marksismo pro la pereo de la socialismo arĥaiĝis, tiel ke surbaze de tiu teoria fundamento ankaŭ ne eblas fari realismajn prognozojn pri la estonta socia evoluo. Sed tio estas eraro, pri kiu ni jam parolis pli supre. Ĉar la pereo de la socialismo neniel refutis la marksismon. Kvankam tio povas al iuj ŝajni paradoksa, tamen ĝustas, ke ankaŭ la kolapso de la reala socialismo en la Sovetunio kaj en la aliaj socialismaj landoj62 fariĝas klarigebla nur surbaze de la fundamentaj ekkonoj de la marksismo, se ni ne volas refali en nesciencajn klarig-modelojn de subjektivisma kaj fatalisma speco. Ĉar ankaŭ tiu ĉi historia procezo ne okazis ekster la kadro de la fundamentaj sociaj evoluleĝoj kaj de la historia evoluo, kiu en sia baza tendenco estas determinita, sed pro tio ĝi povas kaj devas esti esplorata kaj klarigata ankaŭ per la teoriaj instrumentoj de la historia materiismo kaj de la materiisma dialektiko. Nenio estas pli malĝusta ol la ĉiam denove prezentata aserto, ke la malvenko de la socialismo signifas samtempe ankaŭ la definitivan refuton de la materiisma teorio pri socio kaj pri historio kaj de la dialektika metodo de la marksismo.

La historia sorto de la socialismo ne estas hazarda akcidento de la historio, kiun kelkaj politikistoj kaŭzis pro sia malĝusta politiko, pro kio eblas nun meti ilin kiel propekajn kaprojn al pilorio, sed okazaĵo, kiu estas plej profunde ligita kun la historiaj kondiĉoj kaj la objektivaj sociaj leĝecoj. Kiel kompreni tion?

Ĉi tie unue nepre necesas klarigi ion, ĉar pri estiĝo kaj efikmaniero de sociaj leĝecoj bedaŭre ekzistas daŭre simpligitaj kaj ankaŭ eraraj opinioj, kiuj povas konduki al la konkludo, ke la historia evoluo de la Oktobra Revolucio ĝis la pereo de la socialismo estis ĉiuaspekte necesa, do neevitebla procezo. Ke sur la bazo de la historie estiĝintaj objektivaj kondiĉoj ĝi tute ne povintus okazi alie. Laŭ konataj kontraŭuloj al la socialismo, ĉio okazis tiel, kiel ĝi devis okazi, kaj ili indikas, ke ili jam ĉiam antaŭdiris tion. Ke pro tio ankaŭ ĉiaj pensadoj pri tio, ĉu eventuale ekzistis alternativoj al tiu evoluo, estas sensencaj, ĉar ili kondukas nur en la kampon de senbazaj spekulacioj.

Sed tiu koncepto kaj la opinio pri la historia materiismo kaj speciale pri la sociaj leĝecoj ne trafas, ĉar ĝi skemece identigas ilin kun naturleĝoj, kvankam inter ambaŭ specoj de leĝecoj ekzistas grava diferenco. Dum naturleĝoj estiĝas el interefikado de longe efikantaj nekonsciaj naturfortoj kaj naturprocezoj kaj pro tio ekzistas kaj efikas tute sendependaj de homa ekkono kaj homa agado, sociaj leĝecoj ja estiĝas surbate kaj en interefikado de materiaj kondiĉoj kaj procezoj de la socio, sed ĉiam nur en kunefikado kun la konscia praktika agado de la homoj, kiuj kiel historiaj subjektoj ekkonas, taksas kaj praktike ŝanĝas la donitajn objektivajn kondiĉojn. Tio estas sekvo de tio, ke la sociala moviĝformo de la materio en la homa socio akiras tute alian kvaliton ol en ĉiuj naturaj moviĝformoj de la materio, ĉar ĝi ĉi tie elpaŝas en la formo de sociaj praktiko kaj ekkono de la homoj. Per aliaj vortoj: Sociaj leĝecoj estiĝas kaj efikas ne sponte kaj ne nekonscie kiel naturleĝoj, sed ili estiĝas nur en la aktiva interefikado de la objektivaj kaj subjektivaj faktoroj de la socia moviĝo kaj evoluo, kaj ili ankaŭ efikas kaj trudas sin nur pere de la konscia aktiva praktika agado de la homoj, kiuj kiel historiaj subjektoj antaŭen pelas la socian evoluon aŭ provas haltigi kaj malebligi ĝin.

Sed tiuj subjektoj estas ĉiam de certa naturo, ili estas sociaj klasoj, tavoloj, individuoj, organizitaj en politikaj partioj kaj movadoj, kiuj agadas laŭ siaj materiaj kaj ankaŭ ideaj interesoj, tiel ke el iliaj kunefikado kaj kontraŭefikado ĉiam rezultas multe da malsamaj kaj ankaŭ kontraŭaj strebadoj kaj agoj, kiuj plejparte aperas en formoj de klasbatalo. El tio sekvas, ke sociaj leĝecoj – alie ol naturleĝoj – povas trudiĝi ĉiam nur kiel dominantaj tendencoj en tiu multtavola agado kaj socia evoluo. Tio okazas ja ankaŭ sendepende de la volo de la unuopaj agantoj, tiom longe, kiom tiuj ne ekkonas ilin kiel leĝecojn kaj ankaŭ ne konscie uzas ilin. Sed ili efikas ĉiukaze, kvankam “malantaŭ la dorso” de la homoj, ĉu tiuj volas aŭ ne volas tion, ĉar temas ankaŭ pri objektivaj leĝoj.

Hegelo trafe nomis tiun formon de efikado de objektiva leĝeco en la historio la “ruzo de la racio”, ĉar la rezultanto de la giganta nombro da praktikaj agoj montriĝis multe pli kaj ofte ankaŭ alie ol la agantoj pensis, volis kaj alstrebis. El tio rezultas la grava fakto, ke la agantaj subjektoj de la historiaj procezoj kelkfoje havas ankaŭ malĝustan konscion pri tio kaj subiĝas al memtrompiĝoj aŭ povas esti konscie manipulataj kaj erarigataj. Ili ofte komencas kun la plej bonaj intencoj kaj finas per malsukceso, ĉar ili ne povis ĝuste ekkoni kaj taksi la objektivajn kondiĉojn kaj la de ili donitajn eblecojn (kio siavice ankaŭ havas kaŭzojn, ekz-e en la regantaj ideologiaj kondiĉoj), kaj pro tio elpaŝia al agoj, kiuj taŭgis nek por la kondiĉoj nek por iliaj veraj interesoj.

La objektivaj leĝecoj ja determinas la bazan direkton de la socia evoluo, kaj tiurilate la historia evoluo estas ja determinita kaj ne hazarda, sed ili neniel determinas ankaŭ la unuopajn paŝojn, okazaĵojn kaj procezojn, ĉar tiuj influeblaj kaj modifeblas de multnombraj kromaj faktoroj de la socia vivo, ekzemple de la apartaj naciaj kondiĉoj, de internaciaj influoj, de la pezo de la diversaj interesoj de la agantaj klasoj, la fortrilato de la klasoj aŭ ankaŭ de diversaj frakcioj de la klasoj, de la regantaj ideologiaj tendencoj en la socia konscio, sed ankaŭ de pli hazardaj okazaĵoj kaj “konstelacioj” de la nacia kaj internacia evoluo. Ja ankaŭ la kapabloj kaj konoj kaj la karakterizaj trajtoj de influhavaj personoj inter la gvidaj grupoj de la diversaj klasoj kaj de iliaj politikaj organizaĵoj povas havi konsiderindan influon al tio, tiel ke ankaŭ psiĥaj faktoroj eniras la komplekson de la determinita tendenco de la socia evoluo.

El tiu ĉi specifa estiĝ- kaj ekfik-maniero de sociaj leĝecoj rezultas, ke surbaze de la donitaj objektivaj materiaj kaj parte ankaŭ de la ideologiaj kondiĉoj de la socio determinas ĉiufoje spektron de objektivaj eblecoj de ŝanĝo kaj de evoluo, certan “ebleco-kampon”, en kies kadro kaj limoj diversaj alternativoj kaj ag-variaĵoj ja estas entenataj. Sed kiu el tiuj eblecoj aŭ alternativoj ĉiufoje estas realigata, do transoformita en realon, tio ankaŭ tre dependas de subjektivaj faktoroj: nome de la ekkono kaj taksado de la objektivaj kondiĉoj kaj eblecoj fare de la historiaj subjektoj, de ilia kapablo trofi taŭgajn rimedojn kaj vojojn por ilia realigo kaj organizi sufiĉe grandajn sociajn fortojn kaj gvidi ilin tiel, ke unu el la objektive eblaj alternativoj realiĝu.

Tiuj kapabloj ĉe unuopaj individuoj estas tre malsame elformitaj, pro kio ankaŭ certaj karakteraj trajtoj de gvidaj personoj ludas ne malgravan rolon en la historio. La homoj en la historia procezo do tute ne estas seninfluaj marionetoj de objektivaj kondiĉoj kaj de sociaj leĝecoj, sed ili estas la aŭtoroj kaj aktoroj de sia historia dramo sur la scenejo de la objektivaj sociaj kondiĉoj, kiel Markso trafe diris.

Ĉar en ĉiu historia evoluetapo de la socio ekzistas objektive determinitaj alternativoj, la historio en la limoj kaj en la kadro de tiu respektiva determinita komplekso estas ĉiam malfermita en tiu senco, ke ne ĉio devis veni precize tiel, kiel ĝi okazis. Iuj aferoj povintus ankaŭ evolui alie, kaj pro tio estas tute pravigita teorie ekzameni eblajn alternativojn kaj pripensi aliajn evoluvojojn de la historio, kvankam la marksista historiisto Eric Hobsbawm opiniis, ke tio ne havas sencon por la historia scienco. Certe li pravas en la senco ke la estinta historio per tio jam ne ŝanĝeblas – kiel jam la granda burĝa historiisto Leopold von Ranke diris, historio estas “historia res gestae” (tio, kio efektive okazis) – sed malgraŭ tio, alternativaj vidmanieroj restas interesaj por la posta taksado de la historio kaj ankaŭ instruaj por la estonteco.

Ĉe tio grava vidpunkto estas, ke per ĉia grava politika, social-ekonomia kaj alia decido kaj per la respektivaj sociaj agadoj oni faras elekton el la spektro de objektivaj eblecoj kaj per tio oni praktike ŝanĝas la ekzistantajn objektivajn kondiĉojn; sed tio samtempe ankaŭ signifas, ke per tio certaj aliaj eblecoj estas ekskluditaj. Kiel jam Spinozo diris, “omnis determinatio est negatio” (ĉia determinado estas negacio), ĉar tiuj tiel ŝanĝitaj kondiĉoj nun siavice donas novan spektron de pens- kaj ag-eblecoj, en kiu certaj antaŭaj eblecoj jam ne estas entenataj.

Sed eblecoj preterpasitaj per misdecidoj plej ofte nur malfacile aŭ eĉ tute ne plu estas postantingeblaj, kaj se la novaj kondiĉoj pro nesufiĉaj analizo kaj ekkono denove kondukas al misdecidoj, ĉar ili siavice kreas novajn pens- kaj kondut-manierojn, tiam el tio povas rezulti longdaŭra ĉeno de misevoluoj de la socio, kiujn korekti fariĝas des pli malfacila, ju pli grandiĝas la hipoteko de mistaksoj kaj misdecidoj. El tio povas estiĝi ne nur seriozaj krizoj, sed en la fluo de la evoluo povas estiĝi ankaŭ disskuiĝo kaj perdo de la vivkapablo de la socia sistemo.

La socia progreso pro ĉiuj ĉi kaŭzoj ne povas konstante kaj lineece trudiĝi, kaj en la historia procezo ankaŭ ja eblas periodoj de stagnado kaj de malprogresoj, per kontraŭrevolucioj kaj restaŭrado de antaŭaj sociaj kondiĉoj.

Nur per tiu ĉi deir-pozicio de la materiisma historia kompreno eblas trovi trafajn respondojn kaj klarigojn al multaj demandoj, kiuj estas ligitaj kun la estiĝo, evoluo, la pereo kaj ankaŭ kun la taksado de la reala socialismo, sen trafi en la ekstremojn de subjektivisma, do idealisma historia koncepto aŭ de fatalisma determinismo, do de la meĥanisma materiismo.

Dum la subjektivisma versio de la historia rigardo volas redukti la kaŭzojn de la evoluo de la reala socialismo lastanalize al la opinioj, la agoj kaj la karakterizaj trajtoj de unuopaj personoj – egale, ĉu temas pri Stalino kun lia dogmismo aŭ pri Ĥruŝĉovo kun lia reviziismo –, la fatalisma versio klarigas la tutan historian evoluon kun ĉiuj ĝiaj konsekvencoj precipe el la objektivaj kondiĉoj de la postrestinta Ruslando, kiu laŭdire ne allasis socialisman evoluon. Pro tio (tiel oni konkludas el tio) povis estiĝi el tio ankaŭ nur la dikatatora sovetsistemo, kiu poste estis malĝuste deklarita kiel socialisma socio.

Sed ambaŭ alirmanieroj estas neakordigeblaj kun la marksisma soci- kaj histori-teorio nek kun la marksisma dialektiko. La unua, ĉar ĝi atribuas al unuopaj personoj kaj al iliaj opinioj historian rolon, kiu multe transiras iliajn realajn efikeblecojn, la dua, ĉar ĝi klarigas la historion de la homa socio kun grandparta nekonsidero de la aktiva praktika agado de la historiaj subjektoj kvazaŭ meĥanikan naturprocezon. Pro tio ambaŭ kondukas nepre ankaŭ al nekontentigaj rezultoj kaj lasas spacon por ĉiaj eblaj spekulaciaj klarigoj.

Por kompreni la estiĝon, la evoluvojon kaj la kaŭzon de la pereo de la socialismo, do nepre necesas esplori la objektivajn same kiel la subjektivajn faktorojn de tiu mondhistoria procezo en ilia interefikado kaj samtempe ankaŭ en ilia konstanta ŝanĝiĝo, sed ĉe kio konsiderendas nepre ankaŭ la interplektiĝo de internaj nacioj kaj eksteraj internaciaj kondiĉoj kaj faktoroj.

En la novtempa historio jam ne povas ekzisti aŭtarcia, de internaciaj interrilatoj sendependa evoluo de unuopaj ŝtatoj nur el siaj internaj kondiĉoj, ĉar la internaciiĝo kaj tutmondiĝo de la moderna produktado kaj – depende de tio – de la plej multaj kampoj de la socia vivo kondukis al tio, ke la hodiaŭa socia evoluo fariĝis reala mondhistorio.

Sed la klarigo de tiuj historiaj kaj teoriaj problemoj kaj la zorgema analizo de la pozitivaj kaj negativaj spertoj de la ĝisnuna socialismo kreas ankaŭ necesajn teoriajn antaŭkondiĉojn por disvolvi realisman socialisman programaron por la hodiaŭaj kondiĉoj surbaze de la scienca socialismo kaj dislimi ĝin de la nun enmodiĝinta laŭdire pli moderna socialismo-teorioj.

2. Antaŭkondiĉoj de la socialismo en Ruslando

1. Ĉu en Ruslando socialisma revolucio estis ebla?

Ĉe la komenco de ĉiuj argumento-ĉenoj, prezentataj por kontesti la socialisman karakteron de la sovet-socio, plej ofte staras la tezo, ke en la postrestinta, ekonomie ankoraŭ relative malforte evoluinta kaj kulture postrestinta Ruslando socialisma revolucio kiel necesa kondiĉo kaj antaŭkondiĉo de la socialismo entute ne eblis. Pro tio oni nomas la Oktobran Revolucion plejparte puĉo, organizita de bando de potencavidaj revoluciuloj, por akapari la ŝtatpotencon. Tio laŭdire ne estis historie necesa okazaĵo, sed perfortado de la historio, kiu poste povis ankaŭ konduki nur al perforta sistemo.

La jam menciita Jakovlev donas originalan klarigon de la kaŭzoj kaj de la karaktero de revolucioj en la socia evoluprocezo, kaj per tio li malkaŝas, ke li ne nur konvertiĝis al kontraŭmarksisto, sed ankaŭ ĝenerale transiris al la pozicio de la kontraŭrevolucio, kiun li tamen prezentas kiel “evoluciismo”. Revolucioj estas por li nun entute abomenaĵoj: Kio estas por li revolucio?

“Revolucio estas histerio kaj senpoveco antaŭ la prema irado de la okazaĵoj. Ago de malespero, la sensenca provo, el staro kaj en plena kurado superi ĉion, kio postulas jardekojn da streĉaj penadoj de la tuta socio. La emo al revolucio devenas de mesia ambicio kaj de malsana psiĥo.”63

Sed sendepende de klarigo de la revolucio el malsana konscio la unua kaj multrilate jam decida demando, pri kiu necesas trovi klarigon, tiu pri la karaktero, la pelfortoj kaj la socia same kiel politika enhavo de la rusa revolucio.

La aserto, tre disvastigita en la kontraŭsocialista literaturo, ke la Februara Revolucio estis la vera rusa revolucio, ĉar kiel burĝa-demokratia revolucio ĝi kongruis same kun la objektivaj kondiĉoj kiel ankaŭ kun la postuloj de historia evoluo de Ruslando, komplete preteriras gravajn historiajn faktojn.

Ĝusta estas nur, ke la burĝa-demokratia revolucio en Ruslando objektive ankoraŭ staris en la tagordo, ĉar ties taskoj estis nepre solvendaj por entute ebligi pluan socian progreson. Sed la egaligo – ligita kun tiu opinio – de la rusa revolucio kun la pli fruaj burĝaj-demokratiaj revolucioj en la eŭropaj landoj tre grandparte ignoras decidajn faktojn kaj cirkonstancojn de la rusa historio, kiuj kondiĉis, ke la revolucio en Ruslando neeviteble devis alpreni alian karakteron ol en la aliaj eŭropaj landoj.

Por kompreni la esencajn cirkonstancojn, necesas eta retrorigardo al la rusa historio ekde la 60-aj jaroj de la 19-a jarcento.

La carisma Ruslando dum multaj jarcentoj estis lando kun feŭda socio, en kiu la gigante plimulta amaso de la loĝantaro estis servutaj kampuloj, kiuj kvazaŭ apartenis al la grundo, kiun la nobelaj grandgrundproprietuloj posedis. La aristokratoj laŭplaĉe ekspluatadis la kampulojn, ili povis krome sufoki ĉian rezistadon, ĉar ili praktikis ankaŭ la ŝtatajn administrajn funkciojn kaj la justicon. Ĉepinte de tiu feŭda nobela klasregado staris “paĉjo Caro”, kiu kiel kapo de la rusa-ortodoksa eklezio samtempe enkorpigis la aŭtokratan, absolutan, mondan kaj spiritan potencon, ĉar la regado de la caro estis konsiderata donita de Dio: la caro estis kvazaŭ la reprezentanto de Dio sur Tero.

La fitraktataj kampuloj ĉiam denove leviĝis kontraŭ siaj nobelaj ekspluatantoj kaj subpremantoj, ĉe kio kolerego kaj malespero esprimis sin en kruela perforto: la nobelaj rezidencoj estis detruataj kaj forbruligataj, kaj ankaŭ okazis murdoj al aparte abomenataj bienposedantoj. Sed la izolitaj kampulaj ribeloj helpe de la carisma armeo estis ĉiam disbatitaj. La sorto de la kampuloj ne ŝanĝiĝis tiom longe, kiom la regantaj sociaj statoj daŭris. Tiel Ruslando malgraŭ sia eksterordinara teritoria grando pro sia ekonomia kaj socia postrestinteco kompare kun la ceteraj eŭropaj potenclandoj restis malforta ŝtato, kiu ĉiam pli perdis sian internacian influon.

Tio aparte draste montriĝis en la milita malvenko en la krimea milito de 1854 ĝis 1856 kontraŭ Anglujo kaj Francujo. Tiu hontinda malvenko kondukis al tio, ke reformemaj personoj en la registaro ĉe la cara kortego povis pli forte trudiĝi. En 1861 ili atingis la nuligon de la servuteco kaj trudis kelkajn kromajn reformojn de la ŝtata administrado, de la justico kaj de la klerigado, per kiuj la plej grandaj malhelpoj de la feŭdismo por la evoluo de la burĝa socio estis forigitaj. Kvankam al la nun komenciĝanta evoluo de la kapitalismo certa agospaco estis malfermita, tio tute ne signifis la forigon de la feŭdaj sociaj kondiĉoj kaj strukturoj.

La ekspluatado kaj subpremado de la kampuloj fare de la nobelaj grandgrundposendantoj tamen tute ne ĉesis per la nuligo de la servuteco, ĉar la grundo daŭre restis proprieto de la grandkampuloj. La kampuloj ja fariĝis “liberaj”, sed per tio perdis sian ĝisnunan ekzistobazon kaj estis devigataj aĉeti grundon de la bienposedantoj per ŝtataj kreditoj. Ili do plu suferis mankon de grundo kaj samtempe ili nun devis fari servutajn servojn por pagi la kreditojn. Pro tio fundamenta kampara reformo, kiu ebligus memstaran kaj liberan kampularon, restis nesolvita problemo en Ruslando, kiu daŭre restis en duonfeŭdaj kondiĉoj.

Sed tiuj reformoj almenaŭ ebligis, ke precipe ekde la 1870-aj jaroj rapida evoluo de la industria kapitalismo komenciĝis. La impeto de la industrio estis unuflanke tre forte subtenata de la carisma ŝtato, ĉar ĝi urĝe bezonis certan modernigon – antaŭ ĉio de sia armea ekipaĵo kaj ankaŭ de la trafikaj vojoj. Por financi tiun evoluon ĝi alprenis grandajn kreditojn ĉe eŭropaj bankoj kaj konsiderinde enŝuldiĝis. Aliflanke la reformoj liberigis ankaŭ la vojon por eksterlandaj investoj, tiel ke la industria evoluo helpe de eŭropa kapitalo kaj per starigo de eksterlandaj entreprenoj povis esti rapidigita. Laŭ la bezonoj de la carisma ŝtato ĉe tio estis prioritataj la konstruado de la krudmateriala industrio (elminado de ercoj, karbo kaj nafto), de la metalurgia industrio (fer- kaj ŝtal-produktado), de konstruado de peza maŝinaro (vapormaŝinoj kaj lokomotivoj) kaj la ŝipkonstruado. Krome estiĝis ankaŭ fabrikoj de malpeza industrio, precipe teksaĵ-entreprenoj.

Ruslando post la reformoj de 1861 do spertis ŝtorman evoluon de la industrio. Kiel la renoma Rusland-historiisto Manfred Hildermeier konstatis, bazante sin sur novaj esploraĵoj, la mezumaj jaraj kreskokvotoj de la rusa ekonomio inter1880 kaj 1904 estis konsiderindaj 3,25 elcentoj, per kio ili superis la kvoton de la eŭropaj landoj, ĉar tiu estis ĉe 2,7 elcentoj.64 Se oni konsideras la tutan tempon de 1861 ĝis 1914, tiam “la ekonomio de la cara regno kreskis pli rapide ola la brita, germana, norvega kaj itala, sed klare pli malrapide ol la usona, japana kaj dana.”65

Karakteriza trajto de tiu spronita industria evoluo konsistis en tio, ke la entreprenoj evoluis ne iom post iom, en iom longa tempo, pro la konkurencbatalo de malgrandaj manufakturoj al pli grandaj entreprenoj kaj tiel nur kun la fluo de la tempo atingis altan koncentriĝon de la produktado – kiel okazis en la eŭropaj landoj en la periodo de la kapitalismo de libera konkurenco. Per la konstruado de gigantaj fabrikoj ili tuj atingis tre altan gradon de koncentriĝo de la produktado. Tio sekvigis, ke ankaŭ tre rapide estiĝis industria proletaro, kiu ricevis konstantan alfluon el la kampula vilaĝa loĝantaro kaj koncentriĝis en la grandaj urboj, ĉar la industriaj entreprenoj ĝenerale estis lokitaj en la urboj. Laŭ Hildermeier la nombro de la salajruloj en la duonjarcento ĝis la eksplodo de la Unua Mondmilito kreskis proksimume kvaroble.

La ekonomia postrestinteco de Ruslando estas do taksenda pli nuancite ol tio kutime okazas.66 La evoluo de la moderna kapitalismo estis plene okazanta kaj atingis konsiderindan ekonomian kreskon. La postrestinteco kompare kun pli evoluintaj landoj tamen montriĝis en la ankoraŭ multe pli malgranda pokapa-produktado.

Se oni volas priskribi la ekonomian strukturon de la tiama cara regno, tio ne eblas per unusola nocio, ĉar ĉi tie feŭdaj kaj duonfeŭdaj kondiĉoj en la kamparo estis kunigitaj kun rapide progresanta kapitalismo – ne nur en la industrio, sed ankaŭ en la kampkulturo, ĉe kio la alta grado de centralizo kaj koncentriĝo de la produktado en la industrio jam kongruis kun la situacio de la imperiisma stadio de la kapitalismo.

Trocko nomis tiun apartan kaj tre kontraŭecan staton “kombinita evoluo”. Grava trajto de la evoluo komencita per la 1861-aj reformoj estis, ke la sfero de la ŝtato kaj de la politikaj kondiĉoj estis esceptigitaj el tio, ĉar la aŭtokrata memregado de la caro obstine rezistis al ĉia ŝanĝo kaj modernigo de la politika sistemo. Nur sub la sturmo de la grandaj manifestacioj de la laboristoj kaj de la kampulaj ribeloj en la revolucio de 1905 li vidis sin devigata promesi konstitucion kaj parlamenton (la duma). Sed post la disbato de la revolucio tiuj promesoj estis plenumitaj tiel, ke ne multo ŝanĝiĝis, des pli ke en la poste komenciĝanta periodo de reakcio la plej multaj koncedoj estis grandparte forigataj.

Pro la konservado de la tradiciita korporacia strukturo de la socio, kiuj kontraŭstaris al la novaj kapitalismaj evolutendencoj, la sociaj kontraŭecoj tute konsiderinde pliakriĝis. En la kamparo pli aŭ malpli senŝanĝe restis la akra klasa kontraŭeco inter kampularo kaj bienposedula aristokrataro, kvankam jam okazis kapitalisma evoluo kun respektiva diferencigo de la kampuloj en sociajn tavolojn. Lenino pruvis tion en sia frua verko “La evoluo de la kapitalismo en Ruslando” surbaze de ampleksa statistika materialo.67

La rusa burĝaro, elformiĝanta kun la industria impeto – enpremita en la korporacia socio kaj la ŝtata aŭtokratia sistemo, de kiu ĝi grandparte dependis – restis malforta kaj malmulte memkonscia. Sed la rapide kreskanta kaj en la grandurboj koncentrita proletaro estis en tiu socia sistemo kvazaŭ fremda korpo. Ĝi ne havis lokon en la korporacia sistemo, ĝi estis senrajta, vivis en ekstrema malriĉeco kaj estis konsiderata “subtavolo”. En la leĝoj ekzistis nenia regulado pri laborkondiĉoj, por tute ne paroli pri laborprotekto kaj sociala sekureco. La laborista klaso estis elmetita al arbitre-senbrida ekspluatado en mezuro, kiu en la ceteraj eŭropaj kapitalismaj landoj estis jam delonge pasinteco. Pro tio la rusa laborista klaso – kvankam nombre ankoraŭ malplimulto en la socio – sekve al sia granda koncentriteco en la urboj estis tie fariĝinta tre granda socia forto, kiu pli kaj pli konsciiĝis pri siaj interesoj kaj elpaŝis ĉiam pli aktive kaj batalprete.

Tio montriĝis por la unua fojo ĉe la strikoj kaj manifestacioj dum la revolucio de 1905. Hildermeier priskribas tiun staton de la rusa socio en la antaŭrevolucia tempo sufiĉe trafe: “La laboristaro ne sidis en la tradiciita kampkultur-socia ordo. Ĝi restis fremdaĵo, […] kiun nek la aŭtokratio akceptis nek la nobelaro, kiu esence portis la ŝtaton.”68 Plue li skribas: “Restante en stranga transira stadio inter parte superita korporacia strukturo kaj en principa, sub la nobelaro estiĝanta jura egaleco, ĝi ne havas sekuran lokon en ĝi.”69 La limigita formala jura egaligo neniom ŝanĝis ĝian materian senrajtecon; nur la rajto starigi sindikatojn kaj asociojn havis gravecon. Sed tiu libereco ĉesis jam du jarojn post la disbatita revolucio de 1905 en la reakcia periodo, kiam partioj kaj sindikatoj estis malpermesataj kaj devigataj labori kontraŭleĝe.

Tute evidente la rusa socio en la tempo antaŭ la revolucio posedis komplete alian socian strukturon kaj aliajn politikajn kondiĉojn ol la socio en la aliaj eŭropaj landoj en la tempo de la burĝaj-demokratiaj revolucioj. La rusa burĝaro estis pli aŭ malpli subtenata dependaĵo de la carisma aŭtokratio, kiu bezonis kapitalisman ekonomion por sia parta modernigo. Pro tio la burĝa klaso restis relative malforta kaj ne trovis la forton por energie kaj bataleme reprezenti siajn proprajn interesojn. Unuflanke ĝi estis ankoraŭ tro forte dependa de la carisma ŝtato, sed aliflanke troviĝis en ĝia dorso jam forta batalpreta proletaro, kiu esprimis siajn interesojn en potencaj strikmovadoj, tiel ke al la burĝaro mankis la kuraĝo por decide batali kontraŭ la aŭtokratio.

Sekve al tiu konstelacio la rusa proletaro fariĝis ĉiam pli la decida revolucia forto – ankaŭ por solvi la taskojn de la burĝa-demokratia revolucio.

Tio jam montriĝis en la revolucio de 1905. Dum la burĝaro eĉ ne estis estiginta proprajn politikajn partiojn, la laborista klaso de Ruslando staris jam grandparte sub la politika-ideologia influo de la marksista socialdemokrataro.70

Eĉ la kampula movado estis politike pli progresinta ol la kontentiĝema burĝaro, ĉar ĝi posedis en la Socialrevolucia Partio de iom da tempo politikan reprezentanton. La socialrevoluciuloj estis la posteuloj de la popoluloj (narodniki), de politika sekreta organizaĵo kiu, gvidata de revoluciaj intelektuloj, volis forigi la aŭtokratan regadon de la caro antaŭ ĉio per individuaj teroraj agoj, kaj poste alstrebis “kampulan socialismon”, kiu, evitante kapitalisman evoluon, devis estiĝi surbaze de la kampulaj vilaĝkomunumoj.

La rusa socialdemokrataro, post preparaj provoj, kiuj unuigis la diversajn laboristajn organizaĵojn de Ruslando al unu partio, estis fine fondita en 1903 dum la londona kongreso, post kiam la ekzile eldonata gazeto Iskra sub la gvido de Pleĥanov kaj Lenino faris intensan politikan-ideologian kaj organizan preparlaboron. Sed jam en la debatoj de la fondokongreso okazis malsamaj opinioj pri la karaktero kaj la celoj de la proksimiĝanta revolucio. Tie montriĝis du politikaj linioj inter la plimulto kaj malplimulto de la parti-delegitoj. Skiziĝis ia fendiĝo, kiu komenciĝis per disputo pri la statuto, sed lastanalize baziĝis sur pli profundaj politikaj opinioj pri la revolucio. La plimulto, gvidata de Lenino, estis nomataj la bolŝevistoj (“plimultuloj”), dum la malplimulto, sub la gvido de Martov, estis de tiam nomataj menŝevistoj (“malplimultuloj”). La du tendencoj restis kiel frakcioj en la komuna Socialdemokrata Laborista Partio de Ruslando, ĝis kiam, post diversaj senrezultaj provoj de unuiĝo, fine en 1912 oni faris ankaŭ formalan kaj definitivan organizan disiĝon.

Ĉe la diferencoj kaj disputoj temis precipe pri la karaktero, la celoj kaj la enhavo de la rusa revolucio, speciale pri la sinteno de la diversaj klasoj kaj tavoloj al tiu revolucio kaj ĝiaj celoj. Dum la menŝevistoj, elvokante la pli fruajn burĝajn revoluciojn sufiĉe dogmece defendis sian opinion, ke en burĝa revolucio nur la burĝaro povas esti la gvida forto kaj en kazo de venko devas ankaŭ transpreni la politikan potencon, la bolŝevistoj gvidataj de Lenino, male, opiniis, ke sub la kondiĉoj regantaj en Ruslando la burĝa-demokratia revolucio ne povas esti la simpla ripeto de antaŭaj revolucioj, ĉar tiu ĉi revolucio trovas tute aliajn objektivajn kaj subjektivajn kondiĉojn, ĉar ĝi okazas jam en nova historia epoko. La ruas burĝaro, tiel la bolŝevistoj, ĉi tie jam ne estas revolucia forto, pli precize dirite: Ĝi tute ne akiris la kapablon gvidi revolucion, pro la alispeca evoluo.

Ĝis la revolucio de 1905 la burĝaro eĉ tute ne sukcesis fondi burĝan politikan partion. Nur poste, kiam la caro sub la premo de la ribelantaj amasoj estis devigata allasi konstitucion kaj parlament-elektojn, estiĝis du burĝaj partioj: la Konstituciaj Demokratoj (laŭ la komencliteroj K kaj D nomataj “kadetoj”) kaj la Oktobristoj, kiuj en siaj programaj deklaroj apogis sin sur la Oktobra Manifesto de la caro, en kiu li estis promesinta elektojn kaj konstitucion. Kvankam en la burĝa literaturo ili plej ofte estas prezentataj kiel progresemaj, tio estas pura plibeligado, ĉar la malforta liberalismo de la kadetoj ne celis la faligon de la aŭtokrata carismo, sed nur modestajn konstituciajn reformojn. La oktobristoj estis klare konservativa, reakcia partio.

Ĉe tia socia kaj politika konstelacio, tiel Lenino, la proletaro devas elpaŝi, sub gvido de la socialista laborista movado kiel decida revolucia forto, kaj samtempe apogi sin sur la kampularo, kies intereso estis antaŭ ĉio la forigo de la regado de la aristokrataj grandgrundposedantoj. Lenino detale prezentis kun argumentoj tiun ĉi pozicion de la bolŝevistoj en sia teksto “Du taktikoj de la socialdemokrataro en la demokratia revolucio”.

Tute similajn opiniojn esprimis ankaŭ Trocko, kiu tiam ne apartenis al la bolŝevista frakcio. Duarangaj taktikaj diferencoj, kiuj temis pri la karaktero de revolucia registaro en kazo de venko de la revolucio, estis relative sensignifaj, sed poste ili estis de Stalino per senmezura troigo pufigitaj, por pravigi la malĝustan aserton, ke Trocko estis kontraŭ la revoluciaj pozicioj de Lenino.

El la specifaj ekonomiaj, socialaj, politikaj kaj ankaŭ ideologiaj kontraŭecoj ene de tiu “kombinita evoluo” de la rusa socio, parte ankoraŭ en la feŭdismo, sed samtempe kun forta evoluo de la kapitalismo, kaj parte jam en la imperiisma stadio, lige kun la internacia evoluo de la imperiismo rezultis revolucia situacio, kiu komplete distingiĝis de pli fruaj burĝaj revolucioj, kiam la kapitalismo kiel nova soci-formacio ankoraŭ troviĝis en sia estiĝo-fazo kaj moderna proletaro ankoraŭ ne ekzistis.

En Ruslando la burĝa revolucio maturiĝis nur kiam la epoko de la imperiismo estis jam komencinta. Aldoniĝis, ke Ruslando partoprenis en la imperiisma mondmilito ĉe la flanko de la Entento-potencoj Anglujo kaj Francujo, por mem fari teritoriajn konkerojn. La milito pro la nekapablo de la aŭtokrata reĝimo kondukis al rapide kreskanta malboniĝo de la vivsituacio de la rusa loĝantaro, speciale de la laborista klaso kaj de la kampularo. La militaj malvenkoj de la cara armeo tre baldaŭ kaŭzis fortan ruiniĝon de la nekapabla kaj korupta regsistemo. Sub tiuj kondiĉoj estiĝis revolucia krizo, kiu fine kondukis al eksplodo de la revolucio. Ĝi komenciĝis en februaro de 1917 per potencaj strikoj kaj manifestacioj de la peterburgaj kaj moskvaj laboristoj en la Internacia Virintago, ĉe kiu por la unua fojo virinoj en granda nombro intervenis en la politikan batalon. Samtempe la kampuloj denova ribelis. Ili atakis rezidejojn de bienulaj moŝtoj, forpelis ties posedantojn kaj ekokupis la grundon. La burĝaro kaj iliaj politikaj partioj unue neniel partoprenis en tiu revolucia evoluo.

La revolucia etoso rapide kaptis la tutan landon, kaj la registaro jam ne kapablis garantii la malnovan ordon. Ĝi abdikis, sed antaŭe ankoraŭ dissolvis la parlamenton. Nur nun ĉe la burĝaj partioj montriĝis malforta rezistado. La dissolvo de la parlamento estis ja tolerata, sed la konsilantaro de plejaĝuloj de la parlamento nomumis komisionon, kiu nun fariĝis Provizora Registaro. Jam ĝia nomo indikis, ke la politikaj gvidantoj de la burĝaro havis nur tre modestajn celojn: Ili nomis sin “Provizora komitato por restarigo de la publika ordo”. Sed ili montris tiom da kuraĝo nur kiam la caro, sub la premo de la generalaro, estis abdikinta.

La cara milita gvidantaro estis preta, por konservi la ŝtatsistemon kaj por daŭrigi la imperiisman militon, oferi la caron, des pli ke li kiel diletanta supera komandanto, kiu nur malmulton sciis pri armeaj aferoj, sen tio estis por la militistoj pli malhelpo ol helpo. (Estas interesa, ke tiu historia epizodo en la jaro 1918 ripetiĝis en Germanujo kun la eksigo de la imperiestro Vilhelmo la 2-a.)

Dum la reprezentantoj de la burĝaj partioj marĉandis pri la postenoj en Provizora Registaro, la laboristoj en Peterburgo, en Moskvo kaj en multaj aliaj industriaj urboj fondis “sovetojn”, konsilantarojn kun elektitaj reprezentantoj, al kiuj tuj aliĝis “soldataj konsilantaroj”. Tiel estiĝis revolucia potenco, kiu apogis sin sur larĝa amasmovado.

Apartan gravecon havis la soveto en la ĉefurbo Petrogrado (tiel Sankt Peterburgo nomiĝis ekde 1914 kaj ĝis 1924), ĉar en la strikte centralisma-aŭtokrata sistemo la ŝanĝoj en la ĉefurbo ludis la decidan rolon. Ili estis en la aliaj regionoj pli aŭ malpli rapide transprenitaj. Tiel la sovet-movado rapide disvastiĝis en la lando kaj kaptis ankaŭ la kampulojn, kiuj ankaŭ starigis sovetojn. La fakto ne estis malgrava, ke la soldato-konsilantaroj estis precipe kampuloj en uniformo, ĉar la soldatoj de la cara armeo konsistis plejparte el kamplaboristoj kaj kampuloj, dum la oficiraro estis plejparte nobela. Inter oficiroj kaj soldatoj regis profunda abismo, des pli ke la oficiroj ofte traktis la simplajn sodatojn kvazaŭ servutulojn. Tiu cirkonstanco estas grava por kompreni, kial la soldatoj tuj aliĝis al la laboristoj kaj grandparte senpotencigis siajn oficirojn. Sed per tio antaŭ ĉio kompreniĝas, kiel eblis, ke la petrogradaj garnizonoj dum la apogeo de la revolucia evoluo rifuzis obei al la Provizora Registaro kaj al la reakcia arme-gvidantaro kaj submetis sin al la komando de la sovetoj, kiuj intertempe estis vidataj de la bolŝevistoj, kaj al ilia Revolucia Armekomitato sub la gvido de Trocko.

La petrograda laborista kaj soldata konsilantaro elektis Plenumkomitaton, kiu posedis konsiderinde pli fortan potenc-bazon ol la Provizora Registaro, kiu estis starigita de la burĝa parlamenta komitato kun la princo Georg Jevgenjeviĉ Lvov kiel ĉefministro (ministroprezidanto).

Kiom malmultaj historiistoj, kiuj troviĝas en burĝaj antaŭjuĝoj, komprenas la karakteron d ela rusa revolucio, tio videblas en la prezentado de Hildermeier: “Per tio ambaŭ revolucioj, la liberala de la socio kaj la socialista de la laboristoj kaj soldatoj (kiuj sekvatage aliĝis al la konsilantaro) produktis ĉiu novan potenc-centron. La duobla regado de la februara revolucio estis naskita.”71

En la februara revolucio efektive estiĝis ia “duobla regado” – unuflanke la petrograda soveto de la laboristoj kaj soldatoj kaj aliflanke la burĝa registaro. Laŭ Hildermeier tamen ŝajnas ke temis pri du diversaj revolucioj, pri “liberala” kaj pri ”socialisma”, kvankam en la realo jam la revolucia movado, kiu estis kondukinta al faligo de la cara aŭtokratio, estis portata de la amasmovado de la laboristoj kaj kampuloj, dum la malforta kaj malkuraĝa burĝaro provis, surdorse kaj en la ombro de tiu revolucia ŝtormo, “restarigi la ordon”, t.e. ĉirkaŭdigi la revolucion kaj tiel enkanaligi, ke eblis malebligi urĝe necesajn sociajn transformadojn.

Sed en la petrograda soveto kaj en ĝia plenumkomitato komence de la revolucio la menŝevistoj troviĝis en la plimulto. La bolŝevistoj estis pli malforte reprezentitaj, iliaj plej gravaj gvidantoj ankoraŭ troviĝis en ekzilo, pro kio ili ne povis disvolvi sian plenan batalforton. Ĉar la menŝevistoj opiniis, ke en burĝa revolucio la politikaj reprezentantoj de la burĝaro devas transpreni la potencon kaj estigi la registaron, ili libervole rezignis pri sia revolucia potenc-pozicio kaj translasis la kampon al la Provizora Registaro.

Laŭ premo kaj postulo de la laboristoj kaj soldatoj ili en intertraktadoj kun la Provizora Registaro trudis nur, ke registaraj decidoj submetiĝu al kontrolo de la plenumkomitato de la soveto. Post tio la une fakte ekzistanta duobla regado estis reduktita al “kontrolfunkcio”, kiu tamen estis laŭleĝa. Tio evidente estis rezulto de la dogma opinio de la menŝevistoj pri la karaktero, la enhavo kaj la pelfortoj de la burĝa-demokratia revolucio en Ruslando. “La menŝevistoj en la laborista kaj soldata konsilantaro, ĉepinte la kartveloj Nikolaj S. Ĉeidze kaj Matvej J. Skobelev, lasis la antaŭrangecon al la parlamentaj liberaluloj. La rezigno estis kongrua kun ilia ortodoksa-marksisma ideologio, kiu deiris de la ideo, ke al la 'feŭdisma monarĥio devas sekvi burĝa-kapitalisma demokratio, kaj pro tio la liberala burĝaro devas regi”, tiel Hildermeier priskribis la situacion.72

Rerigarde al tiu fazo de la revolucio de 1917 Trocko poste skribis en la antaŭparolo de 1919 al sia en 1906 verkita laboraĵo pri la revolucio de 1905 – en kiu li kiel prezidanto de la tiama peterburga soveto li ricevis sian revolucian “fajrobapton”: “La menŝevistoj provis ĉie kaj ĉiam malkovri signojn de evoluo de burĝa demokratio, kaj kiam ili trovis neniajn, tiam ili elpensis iajn. Ili troigis la gravecon de ĉia 'demokratia' deklaro aŭ parolado kaj samtempe subtaksis la forton de la proletaro kaj la perspektivojn de ĝia batalo. La menŝevistoj tiom fanatike avidis trovi gvidan burĝan demokration, por ke la 'laŭleĝa' burĝa karaktero de la rusa revolucio estu certigata, ke ili dum la revolucio, kiam nenia burĝa demokratio aperis, mem pli aŭ malpli sukcese transprenis la taskon plenumi ties devojn.”73 Trocko per sia karakterizo de la “demokratiaj” iluzioj de la menŝevistoj precipe aludas la fakton, ke tiuj ĉi post la kompleta fiasko de la Provizora Registaro mem ekokupis ministrajn postenojn, por savi la “demokration”. La sekvo de tio estis, ke la februara revolucio, kvankam portata de potenca movado de la amasoj, en siaj rezultoj aperis kiel politika palast-revolucio: La cara registaro estis anstataŭita de burĝa registaro – baldaŭ kun partopreno de la socialrevoluciuloj kaj de la socialdemokrataj menŝevistoj. Sed iom profundaj sociaj transformadoj ne fariĝis.

La revolucio komence limigis sin esence al la politika sfero de la socio: La caro estis eksigita, provizora burĝa registaro formiĝis kaj burĝaj-demokratiaj liberecoj estis enkondukitaj, do gazetara libereco, kunvenlibereco, libereco por starigi sindikatojn kaj partiojn kaj al tio konforma leĝaro. Tio estis ja gravaj demokratiaj progresoj, sed ili apogis sin sur malforta bazo, ĉar ili ne estis portataj de la amasoj de laboristoj kaj kampuloj, kiuj estis atingintaj la faligon de la carismo. Sed tio estis sekvo de la fakto, ke ne okazis seriozaj paŝoj por solvi la premajn sociajn problemojn en la ŝtato. La postuloj de la kampularo je grundo restis ne plenumitaj, ĉar la granda grundposedo kaj la potenco de la kampara aristokrataro ne estis tuŝataj. La postulo ĉesigi la murdan militon kaj fari pacon estis ignorata, la imperiisma konkermilito ĉe la flanko de la okcidentaj aliancanoj estis daŭrigata. Tio kondukis al rapida dissolviĝo de la malnovaj potencstrukturoj, precipe en la armeo, kaj samtempe al plua revoluciigo de la laborista klaso kaj de la kampulaj amasoj. Ili ĉiuj ne plu volis militi kaj postulis intertraktadojn por paco. Kaj la kampuloj en la armeo amase dizertadis, ĉar ili volis hejmen, por disdividi kaj transpreni la grundon de la grandaj grundproprietuloj.

Pro tio la provizora burĝa registaro estis malforta, unuflanke ĝi staris sub la forta premo de la malnova arme-gvidantaro, ĉar ĝi volis kun tiu daŭrigi la militon, sed aliflanke ĝi devis dividi la potencon kun la petrograda soveto, kvankam tiu divido estis malegala. Tiu malstabila stato ne povis daŭri tre longe, tro forte la kontraŭaj interesoj de la laborantaj klasoj koliziis kun tiuj de la nun politike reganta burĝaro. La revolucio aŭ solidiĝos aŭ pereos. Sed solidiĝo evidente eblis nur, se ĝi estis konsekvence daŭrigata kaj profundigata, se do la decidaj demokratiaj postuloj de la laborista klaso kaj de la kampularo, do de la absoluta plimulto de la popolo, estis plenumotaj.

Sed tio postulis pliajn paŝojn, ekzemple la senpotencigon de la malnova kontraŭrevolucia arme-gvidantaro, antaŭ ĉio ampleksan kampar-reformon por kontentigi la vivinteresojn de la kampuloj, pli grandan influon de la laboristaj komitatoj kaj de la sindikatoj en la entreprenoj, por plibonigi la situacion de la laboristoj. Tio ankoraŭ ne estis rekte socialismaj celoj, sed ili diversrilate transiris la burĝan enhavon de la revolucio, kio estis neevitebla sub la kondiĉoj donitaj en Ruslando.

La Provizora Registaro nek kapablis nek volis realigi la fundamentajn taskojn de la revolucio; tio dum ĝia agado kaj en ĝia plua evoluo montriĝis ĉiam pli klare. Ankaŭ la rekta partopreno de la menŝevistoj en la registaro ŝanĝis nenion. En sia – laŭdire marksisma – dogmismo ili insistis pri sia tezo, ke temas pri burĝa revolucio kaj ke la tasko de la laborista klaso estas fari premon al la registaro por ke tiu solvu la taskojn de la “demokratio”. La sekvo de tiu politiko tamen estis, ke la menŝevistoj pli kaj pli perdis sian influon en la laborista klaso kaj ke la influo de la bolŝevistoj kreskis.

Sed se la revolucio ne en tiu direkto profundiĝos kaj solidiĝos, tiel Lenino, tiam, pro sia malforteco kaj malkonsekvenco, ĝi neeviteble fariĝos viktimo de la jam formita kontraŭrevolucio gvidata de la cara generalaro. En la rezulto povus tiam estiĝi brutala armea diktatoreco, kaj tre verŝajne eĉ restaŭrado de la cara aŭtokrateco. Sociaj progresoj tiam estus blokitaj por longa tempo.

La asertoj de burĝaj historiistoj, ke la oktobra renverso, do la daŭrigo de la socialisma revolucio, malebligis brilan disvolvadon dela burĝa-parlamenta demokratio en Ruslando, sed ili ne trovas bazon en la historiaj faktoj. Tio tre klare montriĝas en la prezentado de Hildermeier. Dum li kiel serioza historiisto zorgeme prezentas la faktojn, lia takso kaj historia enordigo estas stampita de antaŭjuĝa vidmaniero: la celo de la revolucio povis esti nur burĝa-parlamenta demokratio. La ideo, ke vigleco kaj logiko de la revolucia procezo sub la donitaj kondiĉoj devis konduki al transiro en la socialisman revolucion, simple transiras la limojn de la burĝa horizonto.

Sed estas tre instrua, ke la logiko de Hildermeier vide al tiu kontraŭdiro almenaŭ ekstumblas. Tio montriĝas en tio, ke li klare ekkonas, kion la provizora burĝa registaro devintus fari por solidigi sian regadon, sed ne solvis la taskojn, kiuj kun tio estis ligitaj kaj pro tio iom post iom perdis ĉian apogon en la loĝantaro. Liaj eldiroj pri tio meritas mallongan komenton.

“La nekontestata premiso de ĉiuj februaraj revoluciuloj estis senriproĉe demokratia kaj liberala. Ili havis nur tiun solan – fatalan, kiel montriĝis – eraron: prokrasti decidojn de fundamenta graveco, antaŭ ĉio la kamparan reformon, trans la limojn de la pacienco.”74

Tiel Hildermeier unue karakterizas la laŭdirajn agantojn de la revolucio, sub kiuj li evidente komprenasnur la reprezentantojn de la kadetoj kaj de la oktobristoj, kiuj kreis komitaton “por restarigo de la publika ordo” kiel antaŭŝtupon por starigo de Provizora Registaro. La strikoj kaj gigantaj manifestacioj de la laboristoj en Petrogrado, Moskvo kaj en la aliaj grandurboj, ankaŭ la subtenado de la soldatoj por la laboristoj kaj la leviĝoj de la kampuloj kontraŭ la kampara aristokrataro, do la revolucia amasmovado, kiu kondukis al la faligo de la cara aŭtokratio, laŭ tio havas nenion komunan kun la revolucio.

Tiu, en la vido de la historia esplorado, evidente limigis sin al la konsilado de eta grupeto de burĝaj parlament-deputitoj, kiuj, – gvidata de senriproĉaj demokratiaj kaj liberalaj principoj, kvazaŭ sur la dorso de tiu revolucia amasmovado – transprenas la registaron. Kiom liberala kaj demokratia ilia sinteno kaj pensmaniero estis, tio videblas el tio, ke la programaj celoj de iliaj partioj direktis sin al konstituciaj reformoj de la aŭtokrata sistemo, sed ne al ties forigo. Tiu sekvo, per la impeto de la revolucia movado sur la stratoj kaj en la kamparo, por ili falis el la ĉielo, sen ke ili mem movis la manojn. Tiu gajno ja ne estis elbatalita en la malantaŭa ĉamro de la parlamenta frakcio!

Tiuj fortoj do estis devigataj de la jam kreitaj faktoj kaj cirkonstancoj starigi burĝan-demokratian registaron – parte eĉ sufiĉe reziste – kaj nun konduti kiel “demokratiaj revoluciuloj”. La fatalaj eraroj, kiujn Hildermeier riproĉas, ne estis “eraroj” en la komuna senco, kiaj ili en la politiko, des pli en revolucia situacio, povas aperi pli aŭ malpli neeviteble. Sed ili estis la konscia esprimo de ilia strebo limigi la revolucion al la politika kampo kaj malebligi ĝiajn revoluciajn sociajn konsekvencojn. Ilia nekapablo sekurigi la revolucian procezon en ĉiuj sociaj kampoj kaj per tio unue plenumi la burĝan-demokratian fazon, estis de tiu registaro nur tre heziteme tuŝata. Hildermeier vidas tion jene: “Tiu honorinda, sed politike malsaĝa hezitemo havis des pli malbonajn sekvojn, ke la Provizora Registaro ĉe la solvado de la urĝaj ĉiutagaj problemoj elmordis al si la dentojn.“75

Ke “hezitemo” aŭ pli ĝuste: nenifarado en revolucio estas honorinda, tio estas tamen ja tre stranga historia ekkono. Almenaŭ tiu mankanta aktiveco havas konsekvencojn: “Politike la registaro – kaj tio signifis nun la kompleta februara reĝimo – estis malagnoskita en la okuloj de multaj homoj. La konfido forvaporiĝis, la horo de ĝiaj radikalaj kontraŭuloj proksimiĝis.”76

Kiel ni vidas, eĉ Hildermeier spite al sia evidentaj simpatioj por la “februara reĝimo” estas devigata diri, per faktoj kaj per argumentoj, ke la politikaj gvidantoj de la burĝaro eĉ kun helpo kaj aktiva subtenado de la menŝevistoj ne kapablis kaj parte ankaŭ ne volis solvi la taskojn de la burĝa-demokratia revolucio en Ruslando.

La registaro estis profunde disopinia, ĉar la ministroj de la diversaj burĝaj partioj tute ne sekvis komunajn demokratiajn premisojn, sed reprezentis malsamajn klasajn interesojn. La socialrevoluciuloj kaj ilia ministro pri kampkulturo, Ĉernov, volis trudi kamparan reformon, sed la rezistado de la kadetoj kaj de la dekstra alo de la socialrevoluciuloj malebligis tion, tiel ke la ministro senkuraĝigite abdikis kaj forlasis la registaron.

Ankaŭ la eksiĝo de la kadetoj kaj la eniro de la menŝevistoj en la registaron ne alportis ŝanĝon, sed la menŝevistoj per tiu paŝo pli kaj pli perdis sian influon en la laborista klaso, dum la adeptaro de la bolŝevistoj konstante kreskis. La amasoj jam ne iluziis pri la burĝa karaktero de la registaro kaj pri ĝia imperiisma politiko de daŭrigo de la milito. Ili per la politika praktiko konvinkiĝis, ke la sloganoj de la bolŝevistoj estis ĝustaj kaj ke necesis faligi tiun Provizoran Registaron en la intereso de daŭrigo de la revolucio. La politika radikaliĝo kaj la decidemo en la laborista klaso konstante kreskis.

En Julio de 1917 en Petrogrado okazis granda manifestacio, en kiu partoprenis ankaŭ taĉmento de armitaj soldatoj. La revolucia etoso fariĝis pli senpacienca kaj la situacio minacis transiri la celojn de la manifestacio: leviĝis voĉoj postulantaj la tujan faligon de la Provizora Registaro. Sed la gvidantoj de la bolŝevistoj sub Lenino opiniis, ke la revolucia situacio ankoraŭ ne atingis sian apogeon. Lenino kaj liaj kamaradoj nur kun granda penado sukcesis reteni la emociitajn amasojn kaj certigi la pacan karakteron de la manifestacio. Tamen la Provizora Registaro panikis kaj forgesis ĉiajn demokratiajn principojn: Ŝi malpermesis la partion de la bolŝevistoj kaj arestis nombron da iliaj gvidantoj, interalie ankaŭ Trockon. Oni volis meti Leninon antaŭ tribunalon, sed li evitis la arestiĝon per fuĝo al Finnlando.

Sed en pli grandan panikon trafiĝis la generalaro. Ŝajnas ke ĝi konkludis, ke ne eblas pli longe daŭrigi la militon ĉe la flanko de la Entento-aliancanoj kun tiu malforta kaj nekapabla Provizora Registaro. Pro tio la supera komandanto, generalo Lavr G. Kornilov organizis kontraŭrevolucian ŝtatrenverson kaj ordonis ekokupi Petrogradon. Liaj trupoj avancis, kaj partoj de ili staris jam antaŭ la urbaj pordegoj. Sed la armitaj Ruĝaj Gvardioj de la bolŝevistoj retrobatalis ilin. Aliflanke ne nur la sorto de la registaro, sed de la revolucio estus decidita. Estiĝintus kontraŭrevolucia armea diktatoreco. Hildermeier ne povas alie ol lakone konstati: “La Ruĝaj Gvardioj pruviĝis kiel la sola fidinda defendanto de la revolucio.”77

Nun oni povas divenludi pri la demando, kien enordigi la bolŝevistojn,kiuj savis la revolucion per armita batalo; laŭdire ili ja ne estis parto de la februara revolucio. Ĉiukaze per tio kreskis ilia renomo, kaj ilia politika influo kreskis plu. La Provizora Registaro vidis sin devigata nuligi la malpermeson de la partio kaj liberigi la arestitojn. Sed oni ne ĉesigis la akuzon kontraŭ Lenino, pro kio li devis daŭre resti en kontraŭleĝa situacio.

En Aŭgusto 197 en Petrogrado okazis elektoj por la urba parlamento, ĉe kiuj la bolŝevistoj atingis 33,4 elcentojn de la voĉoj.

Post novelektoj de la petrograda soveto de la laboristoj kaj soldatoj la bolŝevistoj posedis la plimulton en la soveto, kaj tiel, la 25-an de Septembro, oni anstataŭigis la kartvelan menŝeviston Nikolaj S. Ĉeidze, kaj laŭ propono, la bolŝevisto Leo Trocko estis elektita nova prezidanto de la plenumkomitato. Per tio la bolŝevistoj pro sia senĉesa laboro de klarigado kaj konvinkado konkeris decidajn laŭleĝajn poziciojn de potenco en demokratia maniero, kio estis plej grava por la daŭrigo de la revolucio.

Per tio neeviteble la demando venis en la centron, kiel la Provizora Registaro estu anstataŭigota kaj la politika potenco transprenota. Estis klare, ke la registaro ne libervole abdikos kaj ke ĝi eventuale apogos sin sur la reakciaj generaloj kaj sur tiuj partoj de la armeo, kiuj troviĝis sub ilia komando. Pro tio estis nur logika prepari sin al armita ribelo, por rompi eblan armean rezistadon. Sed revoluciuloj, kiuj timis tiun konsekvencon, jam perdis tiun decidan batalon antaŭ ol ĝi komenciĝis. Pro tio Lenino insistis por fari decidon pri la neceso de armita ribelo kaj fari respektivajn disponojn. Li bezonis sian tutan aŭtoritaton en la partio por atingi, ke en la sekreta kunsido de la Centra Komitato la 10-an de Oktobro post longa debato fine tiu decido estis farita.

Tamen estis du gravaj kontraŭaj voĉoj: Lev B. Kamenjev kaj Grigorij J. Zinovjev deklaris, ke ili konsideras tiun decidon malĝusta kaj malutila. Ili vidis neniajn ŝancojn por la revolucia konkero de la potenco. Tio estis kompreneble ilia bona rajto, kvankam ĝi devis malfortigi la batalforton de la partio, des pli ke temis pri la plej intimaj kunbatalantoj de Lenino. Ilia disa pozicio estis iasence la daŭrigo de la linio, kiun Kamenjev jam antaŭ la reveno de Lenino defendis kune kun Stalino kaj la aliaj gvidantoj de la bolŝevistoj. Ili ja rezignis pri la malkaŝa rezistado kontraŭ Lenino, sed nur maleme sekvis lian linion, kaj nun ilia vera sinteno malkaŝe montriĝis.

Tiom longe, kiom tiu internpartia konflikto ne fariĝis publika, ĝi ne endanĝerigis la politikon de la partio. Sed Zinovjev kaj Kamenjev malobservis la partian disciplinon kaj la 16-an de Oktobro publikigis en la gazeto Novaja Ĵizn, eldonatan de Maksim Gorkij ampleksan poziciiĝon kontraŭ la decido, tiel ke ili perfidis al la Provizora Registaro kaj al ĉiuj kontraŭrevoluciaj fortoj, ke la bolŝevistoj planis kaj preparis armitan ribelon por konkeri la politikan potencon.

Lenino indigne kondamnis la konduton de Zinovjev kaj de Kamenjev kiel perfidon kaj postulis ilian ekskludon el la partio. Ĉar li mem daŭre vivis kontraŭleĝe kaj ne povis partopreni en kunsidoj kaj interkonsiliĝoj, la ekskludo ne okazis. Ĉe tio estas interesa, ke Stalino malkaŝe esprimis sin kontraŭ la ekskludo. Stalino unue ankaŭ elpaŝis kontraŭ la April-tezoj de Lenino, sed poste silente aliĝis al la pli fortaj batalionoj kaj ripete voĉdonis por la linio de Lenino. Ĉu lia sinteno baziĝis sur konvinko aŭ sur kalkulo, tiun demandon ni ne tuŝu, sed lia okulfrapa pasiveco en la decidaj Oktobraj tagoj donas sufiĉan kialon por dubi pri lia sinteno al Lenino.

Ekzemple, Stalino estis taskita de la Centra Komitato konservi la interrilaton kun Lenino, kiu ĝis la 20-a de Oktobro vivis en Finnlando kaj poste en kontraŭleĝa situacio en Ruslando. Li asertis, ke li plurfoje vizitis Leninon, por informi lin kaj por akcepti instrukciojn. Poste montriĝis, ke tio ne estis la vero. En la kriza tempo antaŭ la Oktobra renverso Lenino restis sen ajna informo kaj ne sciis, ĉu kaj kiel la decido, farita pro lia insista premo, estis praktike realigata. Tio tute klare montriĝas el liaj leteroj al la Centra Komitato.

Vere malespere Lenino avertis, ke la decida tempopunkto povas esti maltrafita, ke estas “idiota” atendi ekzemple la malfermon de la 2-a sovet-kongreso. Ĉiukaze la Centra Komitato en tiuj decidaj tagoj faris neniajn preparajn disponojn por realigi tiun decidon.

Sed la petrograda soveto sub la gvido de Trocko kreis Revolucian Arme-komitaton por protekto de la revolucio, kiu tuj ekrilatis kun la trupaj partoj de la garnizono kaj nomumis plenpovajn komandantojn por ĉiuj unuoj. Kiam la Provizora Registaro ordonis al la garnizonoj ekmarŝi al la fronto, la Plenumkomitato de la Sovetoj rifuzis sian konsenton – kio apartenis al ĝiaj laŭleĝaj kompetetnoj – kaj submetis ĉiujn garnizonajn trupojn al la ordono de la Revolucia Arme-komitato, kio kompreneble eblis nur danke al la intensa politika klariga laboro de la bolŝevistoj.

En malmultaj tagoj en Petrogrado la 2-a Tutrusia Kongreso de la Sovetoj devis kunveni, tiel ke Trocko povis deklari ĉiajn armeajn disponojn necesaj por protekti la kongreson. Hildermeier priskribas tiun decidan okazaĵon jene:

“Ankaŭ la moderaj plimultaj partioj en la soveto opiniis, ke estas bone kontroli la registaron kaj cele al propraj planoj por la defendo-kazo starigis 'Armean Revoluci-Komitaton'. La bolŝevistoj ekkonis la ŝancon, kiu per tio prezentiĝis al ili, por prepari la ŝtatrenverson sub la protekto de la leĝeco kaj de la sovetoj. La inventinto de tiu strategio estis Trocko, kiu plej frue per tio ĉi profiliĝis kiel same genia puĉist-gvidanto. Lenino kaj Trocko estis por la ebleco de la Oktobro same nemalhaveblaj kiel la aktiva kaj pasiva subtenado de la petrogrtadaj laboristoj kaj soldatoj.“78

Ekzistas kelkaj malgrandaj malprecizoj en tiu prezentado: La “plimultaj partioj” en la petrograda soveto post la lasta elekto, en kiu la bolŝevistoj atingis la plimulton kaj elektis Trocko prezidanto de la soveto, estis maksimume ankoraŭ “estintaj” plimultaj partioj, kaj la Revolucia Arme-komitato ankaŭ ne estis kreita laŭ ilia iniciato, sed de Trocko, kiu tamen ne simple kaptis tiun laŭdire hazardan okazaĵon, sed estis konscie preparinta gin kiel decidan parton de la strategia plano de potenc-transpreno. Sendepende de tio estas tamen miriga, kun kia obstino la historiisto Hildermeier nomas la Ruĝan Oktobron “puĉo”, des pli ke li mem sufiĉe precize priskribis, ke la faligo de la Provizora Registaro kaj la konkero de la politika potenco fare de la bolŝevistoj estis la natura rezulto de la kreskeganta revolucia movado kaj de la sukcesa politiko de la bolŝevistoj same kiel de la kompleta misfunkciado de la Provizora Registaro kaj de la partioj, kiuj portadis ĝin de Aprilo ĝis Oktobro 1917.

En tiuj tagoj Lenino estis maltrankvila kaj en zorgo, ĉar li havis neniajn informojn pri tiuj decidaj okazaĵoj. Pro tio li decidis, spite al la danĝero esti rekonata, en la nokto de la 24-a al la 25-a de Oktobro sekrete iri al Petrogrado kaj en la Smolni, la sidejo de la Plenumkomitato de la sovetoj, persone informiĝi pri la situacio. Kiam li tie alvenis, Trocko povis raporti al li, ke revoluciaj trupopartoj sub la komando de la Revolucia Arme-komitato de la soveto en tiu ĉi momento estas ekokupantaj ĉiujn strategiajn punktojn de la ĉefurbo. Ke antaŭ la malfermo de la kongreso sentis la latentan [Tutrusia kongreso de la sovetoj] la potenco fakte troviĝos en la manoj de la sovetoj kaj de la bolŝevistoj. Ke ankoraŭ mankas nur la aresto de la Provizora Registaro, kiu kaŝas sin en la Vintra Palaco.

Lenino montriĝis senmezure senpeziĝinta kaj tuj komencis prepari la malfermon de la kongreso kaj la koncernajn dekretojn, per kiuj la sovetreĝimo sekvatage devis aliri la publikon.

Multaj historiistoj zorgeme esploris ĉiujn okazaĵojn de tiuj mondhistoriaj tagoj, analizis ĉiujn alireblajn dokumentojn kaj kontrolis ankaŭ la rolon de la agantoj de tiuj tagoj. Ĉe tio ili konstatis strangan fakton: Ne ekzistas atestoj aŭ eĉ nur spuroj de partopreno de Stalino! Neniu scias, kiel li estis en tiuj tagoj kaj kion li faris, li simple estis for de la scenejo. Kiel la Stalin-biografo Isaak Deutscher rimarkigis: “Oni ne trovas konvinkan klarigon por la reteniĝemo aŭ nenifarado de Stalino en la ĉefstabo de la ribelo. La fakto, ke estas tiel, estas stranga, sed ne refutebla.”79

Sed en ĉiuj postaj prezentadoj oni asertis, ke Lenino kaj Stalino gvidis la Oktobran Revolucion kaj kondukis ĝin al la venko, sed neniu povis klarigi, kiel la nevidebla Stalino povintus partopreni en la okazaĵoj. Multaj tiutempaj astestantoj poste raportis pri siaj travivaĵoj en la revoluciaj tagoj kaj priskribis la elstarajn agantojn – la nomo de Stalino en ili ne aperis. La libro de la usona ĵurnalisto John Reed “Dek tagoj kiuj skuis la mondon” estas mondvaste konata: Stalino en ĝi ne estas menciita. En la libro de Karlo Radeko “Portretoj kaj pamfletoj” li portretas ĉiujn elstarajn kapojn de la revolucio, kiel la decidajn gvidantojn de la revolucio li prezentas Leninon kaj Trockon. La nomo de Stalino en ĝi eĉ ne aperas.

Ĉu ekzistas konvinka klarigo pri la foresto de Stalino en la revoluciaj tagoj? Pri tio eblas nur supozi, sed unu afero ŝajnas komprenebla: Stalino estis – kiel poste tre klare montriĝis – tre kalkulema homo, kiu lasis sin gvidi malpli de principoj kaj de konvinkoj ol de konsideroj pri avantaĝoj. Kiam li rezignis pri siaj opinioj – kiujn li antaŭ la reveno de Lenino defendis kune kun Kamenjev kaj Zinovjev – kaj silente aliĝis al Lenino, tio okazis pro praktika kalkulo – kontraŭ Lenino li havis nenian ŝancon por ludi pli gravan rolon. Same kiel Kamnejev li sekvis Leninon, sed nur maleme. Kvankam li parolis favore al la armita ribelo, li faris praktike nenion por realigi la decidon ankaŭ praktike.

Lenino sentis la latentan rezistadon en la gvidantaro. En letero al la CK la 24-an de Oktobro 1917 li skribis: “Estas klara kiel la suno, ke nun prokrasto de la ribelo signifas jam vere la morton.”80 Ĉar li ricevis neniajn informojn pri la preparoj de la Revolucia Arme-komitato, li tie klarigis:

“Necesas, ke […] ĉiuj fortoj estu tuj mobilizataj kaja ribelo, li faris praktike nenion por realigi la decidon ankaŭ praktike.
Lenino sentis la latentan rezistadon en la gvidantaro. En letero al la CK la 24-an de Oktobro 1917 li skribis: “Estas kla senprokraste sendi delegitojn al la Revolucia Arme-komitato, al la CK de la bolŝevistoj. […] Neniakaze la potenco devas esti lasita en la manoj de Kerenskij kaj Ko ĝis la 25-a, neniakaze; la afero estas nepre decidenda ĉi-vespere aŭ ĉi-nokte.”81

Lenino ne ricevis respondojn al siaj leteroj nek informojn, pri kio Stalino respondecis. Stalino sciis, ke Trocko kun la Revolucia Arme-komitato sekvis planon por la ribelo, sed ne pensis informi Leninon pri tio.

Kial okazis tiel? Eble li ne estis certa, ĉu la plano sukcesos, pro kio li en la sekvaj tagoj preferis malaperi el la scenejo. Se la plano malsukcesis kaj per tio la revolucio ricevis neniigan malvenkon, tiam li povis aserti, ke li havas nenion komunan kun tio, li povintus deŝovi la kulpon al Trocko. Sed se la plano estos sukcesinta, tiam troviĝos okazo por ĝustatempe poziciiĝi.

Konsentite: Tio estas spekulacio kaj nur unu klarigo, sed tre verŝajna. Kun tiu bildo kongruas ankaŭ la fakto, ke Stalino la leteron de Lenino de la 19-a de Oktobro por la Pravda, en kiu lio kun la Revolucia Arme-komitato sekvis planon por la ribelo, sed ne pensis informi Leninon pri tio.

Kial okazis tiel? Eble li ne estis certa, ĉu la plano sukcesos, pro kio li en la sekvaj tagoj preferis malaperi el la scenejo. Se la plano malsukcesis kaj per tio la revolucio ricevis neniigan malvenkon, tiam li povis aserti, ke li havas nenion komunan kun tio, li povintus deŝovi la kulpon al Trocko. Sed se la plano estos sukcesinta, tiam troviĝos okazo por ĝustatempe poziciiĝi.

Konsentite: Tio estas spekulacio kaj nur unu per plej akraj vortoj kondamnis la perfidon de Kamenjev kaj de Zinovjev, presigis nur la 1-an de Novembro.

2. La Oktobra Revolucio ne estis puĉo!

Kelkaj historiistoj ŝajnas havi strangan ideon pri revolucioj. Ili simple ignoras, ke ĉiuj grandaj revolucioj evoluas tra certa tempospaco, ĝis kiam la malnova potenco estas ruiniĝinta, ne povas plu regi kaj la ribelantaj amasoj ne volas plu vivi sub ĝia regado, tiel ke tiam sur la apogeo de la revolucia krizo plej ofte en la formo de armita ribelo la malnova potenco estas forigata kaj la nova starigata. Ili reduktas la tutan revolucion al la mallonga okazaĵo de faligo de la malnova potenco kaj tiam nomas tion puĉo, ĉe kio ili plej ofte aŭdigas moralan lamentadon pri la fakto, ke ĉe tio oni aplikis perforton kaj ke la leĝoj estis malobservataj.

La karakteriza trajto de finfarita revolucio konsistas ja ĝuste en tio, ke estas forigata ne nur la politika potenco de reganta klaso, sed ankaŭ la leĝoj kreitaj por protekti tiun potencon. La burĝa socio ja ne povis estiĝi sur la bazo de la feŭda korporacia juro kaj de la absoluta regado de la monarĥo, sed devis tiun faligi kaj kun sia politika potenco samtempe krei ankaŭ burĝan-demokratian konstitucion kaj respektivajn leĝojn, do novan legitimecon.

Alie ankaŭ la Oktobra Revolucio ne procedis, kaj ke la bolŝevistoj ĉe la apogeo de la revolucia krizo preparis la armitan ribelon, estis tute normala. Se ili ne estintus pretaj rompi la atendendan armitan rezistadon ankaŭ per armita forto, tiam ili ne estintus revoluciuloj.

Cetere, en la Ruĝa Oktobro apenaŭ okazis pafoj; la aplikado de armita forto okazis entute en la tre paca formo, ke ĉiuj strategie gravaj punktoj en Petrogrado estis okupataj kaj sekurigataj. Nur en la Vintra Palaco, en kiu la Provizora Registaro tenis sin barikadita, okazis mallonga interŝanĝo de pafoj.

Kial la “perforta” renverso okazis tiom pace? Ĉar la submeto de la trupoj de la petrograda garnizonoj sub la komandon de la Revolucia Arme-komitato fakte signifis la senpotencigon de la Provizora Registaro, sed tiu eĉ ne rimarkis tion. Post tio ĝi jam disponis pri neniaj decidaj potenc-rimedoj.

La 25-an de Oktobro la 2-a Tutrusia Kongreso de la Sovetoj devis esti malfermita en Petrogrado, kaj tio – laŭ la strategia plano de la bolŝevistoj – kun la tondra novaĵo de plenumita faligo de la Provizora Registaro kaj de la transpreno de la potenco fare de la sovetoj gvidataj de la bolŝevistoj. Por tio, Trocko en la nokto al la 25-a de Oktobro igis revoluciajn arme-unuojn ekokupi kaj sekurigi ĉiujn strategiajn punktojn en Petrogrado.

La formala eksigo de la registaro kaj la transpreno de la politika potenco fare de la sovetoj estis grandparte certigita dum la malfermo de la kongreso. Ĉio cetera estis poste afero de la sovet-kongreso mem. Per tio la revolucio eniris sian socialisman fazon, kiu estis preparita de la evoluo ekde la februara revolucio.

Spite al tio, la burĝa historiografio insistas pri la versio, ke la faligo de la Provizora Registaro kaj la transpreno de la potenco fare de la sovetoj estis nur maldemokratia puĉo, en kiu la bolŝevistoj perforte transprenis la potencon. Tiu tute senbaza versio lastatempe estas transprenita ankaŭ tre senkritike de socialistaj aŭtoroj kaj politikistoj, verŝajne ĉar ili kredas, ke tio signifas dislimiĝon de la “stalinismo”.

Sed tio estas fundamenta eraro, kiu baziĝas plejparte sur la nesufiĉa kono de la historia evoluo de la rusa revolucio. Ne estas vera, ke Lenino post sia reveno el la svisa ekzilo en sia parolado la 4-an de Aprilo 1917 kaj en la “apriltezoj” postulis la tujan faligon de la Provizora Registaro kaj la potenckonkeron fare de la bolŝevistoj. Lia pozicio estis tute alia, kiu tamen troviĝis en akra kontraŭeco kun la ĝis tiam gvidantaj kaj ĉefaj bolŝevistoj en Petrogrado, kiuj ariĝis precipe ĉirkaŭ Kamenjev kaj Stalino kaj disvastigis siajn opiniojn en la gazeto de la bolŝevistoj Pravda. Jam en Svislando Lenino akre kritikis iliajn poziciojn kaj postulis ŝanĝon de ilia linio.

En kio konsistis la diferencoj?

Kamenjev, Stalino, Nogin, Rikov kaj aliaj en la principo opiniis same kiel la menŝevistoj, ke temos pri burĝa revolucio, pro kio la politikaj reprezentantoj de la burĝaro devos estigi la registaron. Ili vidis la taskon de la laborista movado en tiu revolucio ĉefe en forta premado al la burĝa registaro kun la celo devigi ilin ĉesigi la imperiisman militon kaj ankaŭ konsideri la interesojn de la laboristoj kaj kampuloj. Ili konsideris la soveton de laboristoj kaj soldatoj ne kiel revolucian potenc-organon, sed kiel “kontrol-instancon” por povi premi la registaron. Do, ĉar ili principe samopiniis kun la menŝevistoj, estas tute komprenebla, ke Stalino tiam pledis por unuiĝo de la bolŝevistoj kun la menŝevistoj kaj en tiu senco ankaŭ esprimis sin en artikolo. Sed tion li forgesis post la alveno de Lenino kaj ŝajnigis esti strikta kontraŭulo al la menŝevistoj.

La gvidantoj de la menŝevistoj opiniis sian pozicion marksisme pravigita linio, kiu ankaŭ, laŭ ili, kongruas kun la programo de la Socialdemokrata Laborista Partio. Ili elvokis la “ortodoksan marksismon”, kia ĝi estis disvastiĝinta en la plej multaj eŭropaj socialdemokrataj partioj kaj reprezentata precipe de Karlo Kaŭcko.

Ĉe tio ili tamen ignoris, ke ankaŭ la ortodoksa marksisto Kaŭcko sub la impreso de la revolucio de 1905, kaj certe ankaŭ sub influo de Rozo Luksemburgo, konkludis, ke la rusa proletaro – sub la apartaj kondiĉoj de Ruslando – en la batalo por la socialisma revolucio povas iri antaŭ la eŭropa proletaro kaj kiel unua starigi revolucian potencon. Inter 1905 kaj 1910 Kaŭcko estis tre revolucia – kvankam nur en la teorio. Sed poste, post aliĝi en la mondmilito al la “patrujdefendantoj” en la socialdemokrataro, kiuj subtenis la imperiisman militon en la respektiva lando, li distanciĝis de sia antaŭa pozicio kaj ektimis antaŭ la praktika forto, per kiu la revolucio en Ruslando, kiun li estis antaŭdirinta, nun eksplodis.

Lenino konsideris la pozicion de la menŝevistoj kaj per tio ankaŭ de la bolŝevistoj ĉirkaŭ Kamenjev kaj Stalino ne marksisma, sed dogma daŭrigo de formuloj, kiuj iam estis ĝustaj, sed intertempe preterpasintaj de la socia kaj politika evoluo. En sia teksto “Du taktikoj de la socialdemokrataro en la demokratia revolucio” li pruvis, ke la venonta revolucio en Ruslando okazos jam ne laŭ la modelo ekzemple de la Franca Revolucio, ĉar intertempe pro la aparta evoluo de la kapitalismo en Ruslando estiĝis tute aliaj kondiĉoj, tiel ke la burĝaro jam ne povas agi kiel gvidanto de la demokratia revolucio. La proletaro, aliance kun la kampularo, estos la decida forto de la revolucio.

Ankaŭ Trocko, per la spertoj de la revolucio de 1905, venis al principe sama opinio, kiu distingiĝis de tiu de Lenino nur en postrangaj taktikaj variaĵoj.

Sed la februara revolucio 1917 komenciĝis – kiel jam dirite – sub eĉ pliprogresintaj kondiĉoj, kio kondukis interalie al tio, ke en la formo de la sovetoj de laboristoj, kampuloj kaj soldatoj revoluciaj potencorganoj estis estiĝintaj, kiuj povis apogi sin sur larĝa plimulto de la loĝantaro. Lenino rekonis en ili la novan formon de revolucia ŝtatpotenco, kiu povus malfermi la vojon de la rusa socio al socialismo. En siaj April-tezoj li nur logike plu disvolvis la punktojn jam entenatajn en “Du taktikoj”, anstataŭ insisti pri arĥaiĝintaj formuloj. En tiu spirito li submetis la opiniojn de la ĝis tiam gvidantaj bolŝevistoj al akra kritiko kaj senmaskigis ilian laŭdiran marksismon kiel dogmismon. Kontraŭ forta rezistado li sukcesis konvinki la plimulton kaj trudi sian linion en la partio.

Sed tiu ne celis tuj faligi la Provizoran Registaron, kaj la slogano “Ĉiujn povojn al la sovetoj” tute ne entenis la deziron tuj transdoni la potencon al la sovetoj tiam dominataj de la menŝevistoj. Sed per tio la decidaj perspektivaj taskoj por la daŭrigo kaj profundigo de la februara revolucio trans ĝiajn burĝajn limojn estis markita.

Lenino ne estis fantaziulo, kion oni riproĉis al li, sed realpolitikisto. Li sciis, ke la bolŝevistoj aktuale estis la malplimulto kaj ne posedis la forton tuj realigi tiujn celojn. Li ankaŭ ne estis aventuristo, kiu pretis iri al batalo kun nesufiĉaj fortoj, por pere de perforta bato – puĉo – konkeri la politikan potencon. Lenino orientis la bolŝevistojn al la tasko, per insista laboro de klarigado kaj de politika konvinkado akiri la plimulton de la laborista klaso, konvinki la soldatojn ke la murda milito ĉesigeblas, se tiuj fortoj estos batitaj, kiuj havas intereson pri la milito, kaj ankaŭ klarigi al la kampuloj, ke nur la venka laborista klaso kapablos definitive liberigi ilin el la jugo de la bienposedula regado kaj transdoni al ili grundon. Klarigo pr la vera karaktero de la burĝa Provizora Registaro kaj pri la celoj de ĝia politiko, gajni la plimulton ĉe elektoj, por ŝanĝi la fortrilatojn en la soveto – ĉio ĉi estis la malo de puĉpolitiko kaj de interna milito, kiujn oni konstante riproĉas al la bolŝevistoj.

Lenino sciis, ke la februara revolucio daŭrigeblis nur sur tiu vojo. La progresanta senmaskigado kaj diskreditigado de la Provizora Registaro same kiel ankaŭ de la menŝevisme dominata soveto devis pli profundigi la revolucian krizon, tiel ke la kondiĉoj por la transkonduko en la socialisman fazon der la revolucio povis maturiĝi.

Ĉar la malforta Provizora Registaro ne kapablis solvi la decidajn sociajn kaj politikajn problemoj de la rusa socio, tial troviĝis tute en la logiko de la historia evoluo de Ruslando, ke la februara revolucio devis aŭ finiĝi en kontraŭrevolucio aŭ fariĝi la antaŭŝtupo al pli profunda kaj multe pli forta revolucio – de revolucio portata ĉefe de la proletaro kaj de la kampularo ĉiam pli aktive ribelanta kontraŭ la regado de la grandaj grundbienuloj.

La opinio de Lenino kaj ankaŭ de Trocko, ke la revolucia procezo en Ruslando, post esti komenciĝinta, povas kaj devas esti daŭrigata, kompreneble implicas, ke tiu revolucio en sia daŭrigo neeviteble kondukos al starigo de socialismaj celoj. La revolucia politika potenco, estiĝanta rezulte de venka revolucio, povus esti starigata nur sub gvido de la proletaro, ĉar tiu estas la plej forta kaj la plej konsekvenca revolucia forto. En 1905 Lenino nomis tion la “demokratia diktatoreco de la laboristoj kaj kampuloj” sen plie karakterizi ĝin. Sed Trocko volis pli precize klase determini tiun revolucian potencon kaj pro tio opiniis, ke oni devus karakterizi ĝin jam kiel “diktatorecon de la proletaro, kiu apogas sin sur la kampularo”, ĉar la kampularo ne povas ludi decidan memstaran rolon kiel portantoj de diktatoreco.

Kvankam Lenino kaj Trocko en la principaj demandoj de la rusa revolucio kaj en la strategio de la socialdemokrataro samopiniis, tiutempe inter tiuj du okazis polemika disputo pri tiu pli taktika demando. Tiu disputo estis poste de Stalino uzata por prezenti Trockon kiel principan kontraŭulon al Lenino, kio li absolute ne estis. Ĉar Lenino post la revolucio de 1905, en kiu Trocko kiel prezidanto de la peterburga soveto jam ludis gravan rolon, plene solidariĝis kun lia sinteno kaj kun lia agado.

Post la eksplodo de la mondmilito kaj la iom-post-ioma kolapso de la 2-a Internacio, Trocko same kiel ankaŭ Lenino komencis decidan batalon kontraŭ tiuj socialdemokrataj politikistoj, kiuj estis transirintaj al la flanko de siaj imperiismaj registaroj kaj kiuj anstataŭigis la principojn de la internaciismo per la “patrujdefendo”. Tio kondukis al proksimiĝo de Trocko al la revoluciaj pozicioj de Lenino. Pro tio estis nur logike, ke Trocko post sia reveno el la ekzilo tuj kaj senkondiĉe poziciiĝis ĉe la flanko de Lenino kaj aktive intervenis en la batalon de la bolŝevistoj por daŭrigo de la revolucio, kvankam li formale ne estis membro de la bolŝevistoj. Interkonsente kun Lenino li organizis la transiron de la “intera grupo”, de li gvidata, en la partion nur en la 6-a kongreso de la bolŝevistoj en Julio de 1917, por havi la tempon por konvinki tiujn internaciistajn interajn grupojn pri la neceso de tutgrupa transiro en la bolŝevistan partion. Tiam Trocko estis elektita en la Centran Komitaton kaj en ties politikan buroon, kaj li pruviĝis ankaŭ kiel entuziasmiga oratoro kaj brila aŭtoro. Rapide li fariĝis unu el la elstaraj gvidantoj de la bolŝevistoj, kiu ankaŭ en la internaj disputoj de la partio ĉiam staris decide ĉe la flanko de Lenino.

La politika kaj teoria maturiĝ-procezo de Trocko al revolucia gvidanto okazis sur alia vojo ol tiu de la disĉiploj de Lenino, kiuj estis de tiu ĉi klerigitaj kaj edukitaj, pro kio ili poste – kelkfoje bedaŭrinde tro – fieris. Trocko venis al la bolŝevistoj ne kiel politika lernanto, sed kiel memstara marksista politikisto kaj teoriulo, kiun la teoria prilaborado de la praktikaj spertoj de la politika batalo en la fluo de la tempo ĉiam pli proksimigis al la bolŝevistoj. Sur tiu vojo li pruviĝis kiel neŝancelebla revoluciulo. Tamen li faris ankaŭ erarojn, kio ne eviteblas, se oni estas tiom aktiva, kiom Trocko estis. Kiel li poste malkaŝe konfesis, lia plej granda eraro estis, ke li dum longa tempo supozis, ke la politikaj-strategiaj diferencoj inter bolŝevistoj kaj menŝevistoj ne estis tiom gravaj ke ili pravigis skismon. Liaj klopodoj por superi la disopiniojn kaj atingi unuiĝon baziĝis sur la erara supozo, ke la spertoj de la klasbatalo devos konvinki ankaŭ la menŝevistojn, ke ilia pozicio ne estas tenebla.

Post la kompleta misfunkcio kaj la kolapso de la 2-a Internacio Trocko konsciiĝis, ke la konsekvenca rompo kun la menŝevismo, kiun Lenino estis farinta, estis absolute ĝusta kaj necesa. Kiam kelkaj bolŝevistoj en la tempo de la februara revolucio denove prezentis la proponon de unuiĝo, Lenino elvokis la spertojn de Trocko kaj diris, laŭsence, ke Trocko, post kiam li faris la konsekvencan disiĝon disde la menŝevistoj, fariĝis la plej bona bolŝevisto.

Do ekzistis faktaj same kiel personaj kaŭzoj pro kiuj Trocko en la mallonga tempo de la rusaj revolucioj akiris tiom grandan renomon. Tamen estis eksterdube, ke Lenino estis la gvida kapo de la bolŝevistoj. Sen lia multe antaŭen vidanta politika linio ne okazintus Oktobra Revolucio. Same certe eblas diri, ke sen la kapablo kaj la energio de Trocko tiu revolucio ne estus sukcesinta. Ĉar la konkreta plano de la ribelo estis konceptita de Trocko kaj ĝia praktika realigo okazis sub lia gvido. Tio estis tiom evidenta, ke eĉ Stalino en sia artikolo pri la unua datreveno de la Oktobra Revolucio en la Pravda devis skribi:

“La tuta praktika laboro, kiu rilatis kun la organizado de la ribelo, staris sub la rekta gvidado de la kamarado Trocko, la prezidanto de la petrograda soveto. Oni devas klare konstati, ke la partio ŝuldas dankon unue kaj antaŭ ĉio al la kamarado Trocko, ke la garnizono tiom rapide transiris al la flanko de la soveto, sed ankaŭ pro la efika maniero, per kiu li gvidis la laborojn de la Revolucia Arme-komitato.”82

Jam malmultajn jarojn poste Stalino falsis la historion kaj en publika parolado disvastigis la mensogon, ke Trocko en la Oktobra Revolucio ludis nenian rolon “kaj ankaŭ ne povis ludi”. (Tiu senenhava parolturno fariĝis unu el liaj plej uzataj pseŭdo-argumentoj.)

La venko de la Oktobra Revolucio malfermis la pordon por la socia progreso en Ruslando. Tion koncedas ankaŭ Hildermeier:

“La novaj regantoj ne redonis sian potencon, sed defendis ĝin obstine. Samtempe ili kreis la instituciajn bazojn de nova ekonomia, socia kaj politika ordo, kiun ili nomis socialisma almenaŭ en la senco de vojpreparo al ĝi. Kion ili tiel fondis, en la fluo de la jardekoj ŝanĝiĝis plurfoje kaj ja kvalite. Sed unu trajto restis […]: la elstara pozicio de la partio.“83

Postkomunistaj renegatoj de la tipo de Jakovlev superas en falsado de la revoluci-historio ĉiujn burĝajn historiistojn.

“Mi akiris la profundan konvinkon, ke la renverso en Oktobro 1917 estas la kontraŭrevolucio, kiu produktis terorisman, faŝisman ŝtaton de ruslanda tipo. La radiko de la malbono kuŝas en tio, ke la advokato Vladimir Uljanov, kiu konatiĝis sub la kaŝnomo Lenino, sukcesis forĝi profesian grupon de batalantoj kaj la partion de la barikado kaj de la potencakiro.”84

La postokaza malamo kontraŭ la socialisma Oktobra revolucio instigis Jakovlev-on meti la historion pricize sur la kapon, fifamigante la revolucion kaj beligante la aŭtokratan carisman sistemon kaj glorante la timemajn reform-ideojn de la carista ministroprezidanto Stolipin. Kvankam ties ideoj celis nur modernigon de la carisma aŭtokratio kaj cetere estis neniam realigitaj, Jakovlev vidis en ili la veran vojon de Ruslando al socia progreso. Ĉe tio li eĉ malkovris, ke Pjotr Arkadjeviĉ Stolipin (1862-1911) estis la inventinto de la termino “perestrojko” [“perestrojka”], kiun tiu uzis kiel resuman nomon por siaj reformproponoj.

La rifuzo de la Oktobra Revolucio havas siajn konsekvencojn: Al Aleksander N. Jakovlev la reakcia cara regno brilas al li en hela lumo, ĉar ĝi laŭdire jam komencis la socian progresadon ankaŭ sen revolucio sur evolucia vojo. “Mi volas nur emfazi”, li skribis, “ke Ruslando havis la praktikan ŝancon eskapi al la detruaj tumultoj de la Oktobro 1917 kaj resti prospera jurŝtato. Tion celis la pasia engaĝiĝo de Stolipin, ĉar li vidis la realajn vojojn por la necesaj transformadoj en la lando..”85

Sed la “perestrojko” de Stolipin, pardonu, restis blokita en siaj komencoj kaj tre malmulte ŝanĝis ĉe la aŭtokrata sistemo de la carismo. Tiel ankaŭ Jakovlev devis agnoski, ke la intencoj de tiu perestrojko restis nur piaj deziroj kaj ke la akra socia realo aspektis tute alie: “Sed la sistemo estis ostiĝinta, la pensado de la nobelaro mizera, la kampularo de la obŝĉina (la rusa vilaĝa komunumo, al kiu ĉiuj kampuloj apartenis, kiuj la grundon de ili uzataj periode disdividis inter si – A.K.) obstine en patriarĥeco kaj la intelektularo nekapabla rigardi trans la propran telerrandon – ĝi grandparte implikiĝis en la demagogio de mondsavado kaj de la nova homo. Ĉio ĉi kune stampis la reformojn de Stolipin kiel nefinitajn kaj en la sekvo kondukis al milito, revolucio, kontraŭrevolucio kaj ŝtata teroro, kiuj detruis Ruslandon.”86

Dubinda en tiu klarigo estas la kompreno de historio, kiu en fatalisma maniero postulas neprecon de la okazaĵoj. Kial tiu evoluo en la sekvo devis konduki al milito kaj revolucio, restas sekreto. Gravas ankaŭ tio, kion Jakovlev imagas pri la celoj de alstrebita socia progreso, ĉar tio rilatas ankaŭ kun la celoj de la posta perestrojko, kiun Gorbaĉovo kaj Jakovlev en la USSR alstrebis. Al tiu demando la plej grava konsilanto de Gorbaĉovo donis tre klaran respondon: “La plej granda espero de Ruslando estas la libera kaj memstare ekonomie aganta homo. Se ni realigas ĝin praktike, tiam Ruslando estos renaskita kaj savita.”87

Ĉu per tio li celis la starigon de socio de etproprietuloj, kiuj okupiĝas en siaj industriaj entreprenetoj aŭ kampulaj bienoj? Pro la aktuala stato de la produktadrimedoj, de la internacia labordivido kaj de la tutmondiĝo de la ekonomio tio estis reakcia etburĝa utopio, kiu estas neeviteble kondamnita al fiasko. Tiu “vizio” kongruis kun la socia idealo de la francaj etburĝaj teoriuloj Prudono el la mezo de la 19-a jarcento, kiun jam Markso en sia verko “La mizero de la filozofio”88 kritike pritraktis. Jakovlev transprenis la tezojn de Stolipin, kiu eble estis influita de Prudono, kiu estis deklarinta, ke “la etentreprenisto konsistigas la ĉelon, sur kiu la daŭrema ordo en ŝtato baziĝas”. Do, el tiu ekkono Jakovlev volis dedukti ankaŭ la celojn de la sovetia perestrojko: “La sovetpotenco lasis forbloviĝi en la vento tiun savan veron. Ĝuste per tiu amasa entreprenistaro oni devintus komenci la merkatekonomiajn reformojn. Gorbaĉovo ja komprenis tiun problemon, sed li timis ataki ĝin. Jelcin ne timis tion, sed li ne povis rompi la bolŝevistan rezistadon en la parlamento.”89

Do, ĉar la stolipinaj reformoj tiutempe ne realiĝis, okazis la februara revolucio en 1917, ĉar “la tradicia ruslanda konscio same kiel la neestingebla strebado al senfina disputado kondukis kaj al la milito kaj al la februara revolucio kaj al la sekvanta kontraŭrevolucio en Oktobro de la jaro 1917.”90

Tiu ĉi klarigo de la imperiisma milito kaj de la revolucio el la profundoj de la rusa konscio montras tre ilustre, en kiajn mistike-idealismajn spekulaciojn iu povas trafi, kiu liberigis sian pensadon el la fundamentaj ekkonoj de la marksisma socia kaj historia teorio, kion Jakovlev ripete kaj ne sen fiero deklaris.

En tiu kunteksto kreskas ankaŭ malamika sinteno al la Oktobra Revolucio, kiu – el la vidpunkto de Jakovlev – laŭ sia karaktero kaj laŭ siaj celoj estis “kontraŭrevolucio”. Laŭvorte: “Efektive tio estis la kontraŭrevolucio – la plej detrua, konstanta kontraŭrevolucio de la mondhistorio. Se ni ne ekkonscias pri tiu fakto, tiam daŭre persekutas nin la turmentaj demandoj pri la kaŭzoj de niaj fatalaj vojoj.”91

Se ni deiras de la ideo, ke kontraŭrevolucio sekve al antaŭa revolucio restarigas la antaŭajn sociajn kaj politikajn kondiĉojn, tiam do la “kontraŭrevolucio” de 1917 devintus konduki al restaŭrado de la carisma aŭtokratio. Anstataŭ tio la Oktobra Revolucio zorgis pri la forigo de la kapitalismo kaj de ĉiaj restaĵoj de la feŭdismo.

Programecaj por la vojo de la reĝimo starigita en Oktobro 1917 estis la tri unuaj dekretoj de la Konsilantaro de la Popolkomisaroj pri la sovetpotenco, pri la paco kaj pri la grundo. Tiuj kongruis kun la plej urĝaj bezonoj de la plimulto de la loĝantaro. Sed Jakovlev falsas la historion: “Jam en la unuaj tri tagoj de la kontraŭrevolucio oni do proklamis la tri strategiajn programojn de la nova potenco: la programon MALAMO, la programon VENĜO, la programon POPOLMALAMIKOJ.”92

Sendepende de tio, ke la sovetia socio dum sia konstruiĝo kaj disvolviĝo estis submetita ankaŭ al gravaj deformadoj kaj ke okazis konsiderindaj kontraŭdiroj inter la sociaj bazoj kaj enhavoj kun la politika regsistemo, estas absurda karakterizi tian socian evoluon kiel konstantan kontraŭrevolucion kaj kiel “plej detruan kontraŭrevolucion de la mondhistorio”. Eĉ la plej amaraj kontraŭantoj al la socialismo ne neis la gigantajn konstru-sukcesojn de la Sovetunio en la kampoj ekonomio, klerigado kaj kulturo kaj en socialaj aferoj.

La aserto de burĝaj historiistoj kaj de politkaj renegatoj, ke la Oktobra Revolucio malebligis la pluan progresan evoluon de Ruslando, estas unu el la grandaj histori-falsaĵoj, per kiuj oni principe kontestas la legitimecon de la socialisma revolucio kaj de la socialismo. La refutado de tiu histori-mensogo estas do la unua necesa paŝo en la refutado de la atakoj al la socialismo.

3. Ĉu la konstruado de la socialismo en Ruslando estis ebla?

La sekva principa argumento, kiu estas kutime uzata de la kontraŭantoj al la socialismo same kiel de la gvidantoj de la socialdemokrataro, konsistas en la aserto, ke la bolŝevistoj povis ja akapari la potencon, sed poste pro la ekonomia, socia kaj kultura postrestinteco de Ruslando ne kapablis starigi socialisman socion, ĉar por tio ĉiuj civilizaj kondiĉoj mankis. Antaŭ ĉio Karlo Kaŭcko ne laciĝis ripetadi tiun litanion en tuta serio da publikigaĵoj. Ŝajnas ke lia ĝusta prognozo de 1905 tre pezis sur lia oportunisma animo, kaj li klopodis por forgesigi ĝin per agresema kontraŭkomunismo. Lenino ĝisfunde okupiĝis pri li kaj pri liaj argumentoj, speciale en la teksto “La proletara revolucio kaj la renegato Kaŭcko”. En ĝi li montris, kiom ne tenebla kaj dogmeca la vido de Kaŭcko estis.

La demando, antaŭ kiu la bolŝevistoj post la Oktobra Revolucio staris, estis: Kion revolucio, kiu laŭ siaj ĉefaj pelfortoj kaj laŭ siaj celoj estas socialisma, povas fari, se ĝi en lando kun tiom postrestintaj kondiĉoj venkas kaj en la formo de diktatoreco de la proletaro starigas novan politikan potencon? Kiom daŭrema estas tiu potenco, se la proletaro estas en la plimulto kaj la kampularo prema plimulto? (Ĉe kio krome konsiderendas, ke tiu kampularo estis tre diferenciĝinta klaso de plejparte etproprietuloj – et- kaj mez-kampuloj –, sed ankaŭ entenis la tavolon de grandkampuloj – kulakoj –, tiel ke ĝi kiel tutaĵo laŭ sia socia naturo ne povis havi socialismajn celojn.

Antaŭ tiu ĉi komplika problemaro staris la bolŝevistoj post la venko de la revolucio kaj konkero de la politika potenco. Tio estis mondhistorie komplete nova situacio, kiu kunportis multajn malfacilajn demandojn, al kiuj neniu sciis pretajn respondojn. Lenino tiam ripete diris, ke la marksisma teorio peras konojn pri la ĝeneralaj leĝecoj kaj pri la bazaj linioj de la socia evoluo same kiel ankaŭ pri la agantaj klasoj, sed ke ĝi ne entenas instrukciojn pri kiel en iu lando komenci la konstruadon de la socialisma socio. “Ni ne asertas, ke Markso aŭ la marksistoj konas la vojon al la socialismo en ĉiuj detaloj. Tio estus sensencaĵo. Ni konas la direkton de la vojo, ni scias, kiuj klasaj fortoj sur tiu vojo estas gvidaj, sed konkrete, praktike tion montros nur la sperto de la milionoj, ekde kiam ili atakas la aferon.”93 Li diris, ke oni devas apliki tiun ĉi ĝeneralan teorion al la specifaj kondiĉoj, en respektiva maniero konkretigi ilin kaj plu ellabori. “Nia socialismo ankoraŭ troviĝas en la stadio de eksperimentado”, diris Lenino,. “Ĝiaj ĝeneralaj principoj estas klaraj, sed la maniero ĝuste apliki ilin, la kombinadoj, […] la maniero kiel la socialisma ŝtato estu konstruata, ĉio ĉi estas demandoj, kiuj estas diskutendaj kaj pri kiuj la lasta vorto ankoraŭ ne estas dirita. Ĝisfunda studado de ĉiuj ĉi demandoj proksimigos nin al la vero.”94

Lenino opiniis, ke ankaŭ en malĝustaj ideoj kaj proponoj povas troviĝi grajno da vero, ĉar la ekkonprocezo ĉiam entenas dialektikon de vero kaj eraro. Pro tio li preferis klarajn disputojn kaj ankaŭ akrajn argumentojn, por klarigi la starpunktojn. Sed li esprimis sin strikte kontraŭ diskrimaciado aŭ eĉ persekutado de iu pro deviantaj aŭ eĉ eraraj opinioj. Li ankaŭ opiniis, ke en la elektitaj gvidorganoj de la partio ĉiuj diversaj opinioj kaj tendencoj devas esti reprezentataj, ĉar por la starigo de nova socio ĉiuj estas bezonataj, por eviti unuflankaĵojn.

Post detalaj interkonsiliĝoj kaj debatoj en la fundamenta demando, ĉu en Ruslando malgraŭ la postrestinteco de la lando eblas meti socialisman celon kaj komenci la konstruadon de la socialismo, regis unue relative unueca pozitiva opinio. Dominis la entuziasma opinio, ke Ruslando gvidata de la bolŝevistoj iru kiel la unua lando la vojon de la socialismo kaj per tio provizore eĉ estu ĉe la pinto de la internacia socialista movado.

Al la kontraŭargumento, ke la civilizaj – ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj – antaŭkondiĉoj de la socialismo ankoraŭ mankas, Lenino respondis per la prava argumento, ke tio ne estas principa malhelpo, ĉar la socialisma ŝtatpotenco en iom longa transira periodo ja kapablas mem krei la ankoraŭ mankantajn kondiĉojn en postatinga disvolvado. Al la kontraŭargumento, ke la nombre malforta laborista klaso pro la multoble pli forta kampularo ne povos teni la potencon dum longa tempo, Lenino respondis, ke eblas alianciĝi kun la kampuloj, ĉar la tuta kampularo profitis la liberiĝon el la regado de la bienposedantoj kaj el la transdono de la grundo. Ankaŭ estontece ĉe ĝusta politiko eblos konservi kaj firmigi tiun aliancon, se la laborista klaso apogas sin sur la vilaĝaj malriĉularo kaj neŭtraligas la relative malgranda tavolo de la grandkampuloj. Tiel la internaj naciaj kondiĉoj kreeblas por konservado kaj firmigado de la sovetpotenco kaj por la posta transiro al la socialismo.

Aliflanke multe pli grandajn problemojn Lenino vidis en la eksteraj internaciaj kondiĉoj, ĉar la soveta lando estis ĉirkaŭata de kapitalismaj ŝtatoj, kiuj rilatis malamike al ĝi kaj strebadis malebligi la estiĝon de alternativa socio. Dum la 8-a kongreso de la KPR en februaro 1919, la unua en Moskvo, li diris pri tio: “Ni vivas ne nur en ŝtato, sed en sistemo de ŝtatoj kaj la ekzistado de la sovetrespubliko apud la imperiismaj ŝtatoj estas por la daŭro nepensebla. Fine aŭ la unua aŭ la alia venkos.”95 Pro tio, li diris, necesas uzi la kontraŭecojn en la interesoj de la kapitalismaj landoj, por konservi la ekziston de la sovetpotenco kaj por eviti militajn intervenojn.

La konstruado de la socialisma socio, laŭ li, kondukos al tio, ke socialismo kaj kapitalismo eniros konkuradon, en kiu lastinstance unu el la du sociaj sistemoj devos venki kaj superi la alian, sed ambaŭ por iom longa tempo ekzistus unu apud la alia. Por tiu tempospaco necesas laŭeble lerte eviti militajn agojn de la kapitalismaj landoj per lerta ekstera politiko de la Sovetunio kaj ilian subtenon de la laborista klaso de la kapitalismaj ŝtatoj, kaj atingi staton, kiun oni poste nomis “paca kunekzistado”.

Ĉe tio Lenino kaj la gvidantoj de la bolŝevistoj kalkulis per tio, ke tre baldaŭ kromaj socialismaj revolucioj en la plej gravaj eŭropaj landoj okazos, ĉar ties sociaj kontraŭecoj pro la daŭrigo kaj la sekvoj de la imperiisma milito rapide akriĝos, tiel ke ankaŭ tie revoluciaj situacioj estiĝos. En tiaj kazoj la sovetpotenco helpos kaj subtenos la revoluciajn fortojn en la senco de la proletara internaciismo.

La bolŝevistoj vidis la rusan revolucion nur kiel la unuan paŝon de la internacia proletara revolucio, kiu en la epoko de la imperiismo, laŭ ili, ĝenerale staras en la tagordo. La venko de la revolucio en aliaj landoj, speciale en Germanujo kaj Francujo, ne nur firmigus la situacion de la sovetpotenco kaj forigus la danĝeron de armita interveno, sed antaŭ ĉio per ampleksa ekonomia kaj teĥnika helpo faciligus kaj rapidigus la konstruadon de la socialisma socio en Ruslando.

Tiu ĉi pozicio – ke socialisma revolucio kaj la starigo de diktatoreco de la proletaro en la postrestinta Ruslando estas ebla kaj prava, ke la konstruado de la socialismo eblas komenciĝi, sed ke ĝia plenumado eblos nur kun helpo kaj subteno de kromaj revolucioj en progresintaj landoj – eniris fundamentajn dokumentojn, ekzemple en la programon de la KPR(b), en la programon de la Komsomolo (de la Komunista Junulara Ligo) kaj en la fondajn dokumentojn de la Komunista Internacio. Tio estis oficiala parti-opinio.

La interrilatoj inter la internaj naciaj taskoj de la socialisma konstruado kaj la eksteraj internaciaj kondiĉoj kaj influoj estis jam videbla en tiuj konsiseroj kaj decidoj. Sed la kontraŭecoj, kiuj estis kun ili ligitaj, ludis pli grandan rolon nur poste.

4. Interna milito kaj imperiisma interveno kreas novan situacion

Sed antaŭ ol eblis praktike realigi tiun ĉi politikan linion, la kontraŭrevolucio, preparita de oficiroj de la carisma armeo kaj de la partio de la kadetoj, zorgis por fino de la pacaj planoj. En la Volgo-regiono ĉirkaŭ Samaro kaj Saratovo formiĝis “kontraŭregistaro” el burĝaj politikistoj kaj “blankaj” generaloj. Laŭdire ĝi batalis por la “demokratio”, do por la februara reĝimo, sed la generalo tute evidente volis restarigi la aŭtokratan monarĥion.

“La socialisma patrujo en danĝero!” kriis la bolŝevistoj, nun necesas centri ĉiujn fortojn al la milita defendo de la sovetpotenco. Kiel Hildermeier tute ĝuste konstatis, “la internaj kaj eksteraj minacoj de la interna milito sumiĝis al la plej akra pruvilo por la nova reĝimo. Kompare kun la viktimoj, kiujn tiu batalo je vivo aŭ morto kostis, kun la detruoj, kiun ĝi faris, kaj kun ĝia etendiĝo tra la tuta regno, la sekvaj bataletoj de la Oktobra puĉo paliĝas al nuraj teatraj manovroj.”96

Efektive temis pri la transvivado de la sovetpotenco.

Ĉar la kontraŭrevolucio ricevis subtenon de la milita interveno de la imperiismaj potencoj Anglujo kaj Francujo, estiĝis longdaŭra, detruega kaj sanga interna milito, kies gravaj sekvoj decide ŝanĝis la objektivajn kaj subjektivajn kondiĉojn por la plua disvolvado de la sovetlando. Jam ĉi tie montriĝis, ke la Oktobra Revolucio ne estis pure rusa afero, sed dekomence posedis internaciajn dimensiojn. Ankaŭ Hildermeier vidis tion tiel: “Samtempe la eksterlanda interveno donis al ĝi internacian karakteron. En ĝi esprimiĝis ne nur la decidemo de la aliancanoj nuligi la rusan eliĝon [el la milita alianco] mallonge antaŭ la venko super Germanujo. Multe pli ĝi spegulas ankaŭ la ideologian defion de la 'Okcidento' fare de la bolŝevista reĝimo. En la rusa interna milito komenciĝis la tutmonda alfrontiĝo inter 'kapitalismo' kaj 'socialismo', kiu poste regis la tutan mallongan jarcenton ĝis 1991.”97

La evoluo de la Sovetunio post la venko super la kontraŭrevolucio kaj kontraŭ la imperiismaj intervenantoj kompreneblas nur, se oni konsideras, kiaj rigoraj disponoj estis farataj por savi la sovetpotencon kaj kiom longe efikajn sekvojn ili havis por la plua evoluvojo.

En ĉiuj kampoj de la socio oni enkondukis duonarmean, diktatorecan sistemon, kiu severe centrigis la kompetentojn pri politikaj, ekonomiaj, militaj kaj administraj decidoj en malmultajn organojn. Sub tiuj kondiĉoj tio estis necesa, se la sovetpotenco ne volis perei. Sed tio estis samtempe la preciza malo de la socialisma demokratio, kiu devis esti multe pli demokratia ol la formala burĝa demokratio.

Ĉiuj gravaj demandoj de la socio kaj de la ŝtato estis nun interkonsiliataj kaj decidataj en la politika buroo de la Komunista Partio de Ruslando kaj, kun la nepreco de ordonoj, rigore trudataj desupre malsupren. Tio tute ne povis esti demokratio. La pura necesego, la ekzistad-batalo, devigis krei militan komando-sistemon, kiu tamen influis la tutan pluan evoluon.

Per dekreto de la 9-a de Januaro 1919 la Ruĝa Armeo estis fondita. Tio estis kontraŭ la antaŭa intenco anstataŭigi la armeon per popolaj milicoj. Lenino taskis Trockon pri tiu ekstreme malfacila kaj por pluekzistado de la juna sovetŝtato decida tasko. Tiu transprenis la oficon de popolkomisaro pri defendo kaj fariĝis la supera komandanto. La Ruĝa Armeo estis nove kreenda, rapide pligrandigenda kaj ekipenda. De 100.000 homoj en Aprilo 1919 ĝi kreskis ĝis Oktobro 1919 al miliono, fine de la interna milito ĝi nombris kvin milionojn da soldatoj.

Ĉar sen kunlaborado de spertaj militistoj el la cara tempo ne eblis konstrui kaj gvidi batalfortan armeon, laŭ propono de Trocko oni dungis grandan kvanton da iamaj oficiroj. Sed oni zorgis pri tio, ke ili estu akompanataj de miltaj komisaroj el la vicoj de la Komunista Partio, kiu devis superrigardi kaj kontroli ilin. Entute aliĝis al la Ruĝa Armeo 48.000 oficiroj kaj pli ol 200.000 suboficiroj, ĉe kio iliaj motivoj estis tre diversaj. En multaj okazoj sendube ludis rolon rusa patriotismo, ĉar temis pri la defendo de la patrujo kontraŭ eksterlandaj invadantoj. Certe ne estis malgrava faktoro, ke multaj eksaj oficiroj estis senlaboraj kaj sen enspezo. Sed parto de precipe pli junaj oficiroj konscie poziciiĝis por la bolŝevistoj kaj baldaŭ fariĝis elstaraj komandantoj.

La konstruado de batalforta armeo en tiom mallonga tempo estis giganta organiza, politika kaj ankaŭ milita atingo. Ĝi estas taksenda des pli alte, ke ĝi okazis post la kompleta disfalo de la malnova armeo. Jam tiu fakto demonstras la superecon de la bolŝevista registaro super la februara registaro, kiu ne kapablis agi. “La rapida konstruado de la 'Ruĝa Labortista kaj Kampula Armeo' apartenas al la plej grandaj faroj, kiujn la bolŝevista reĝimo en tiu decida jaro plenumis”, taksas Manfred Dildermeier. “La sovetpotenco en tiu ĉi demando pri vivo kaj morto ĝi plian fojon pruvis sian elstaran lernkapablon, sed samtempe ankaŭ la pretecon senhezite ĵeti principojn de hieraŭ transborden.”98

Al tiu konstato de la historiisto estas nenio aldonenda. Hildermeier eĉ devis – certe sen miro – koncedi, ke la Ruĝa Armeo, kiu en la plej altaj komandaj pozicioj estis gvidata precipe de nemilitistoj, estis plurilate eĉ supera al la kontraŭrevoluciaj armeoj de la “blankaj” generaloj. “La ne plej malgranda faro de la bolŝevistoj konsistis en tio, ke ĝi produktis kelkajn altrangajn strategiistojn. Miĥail Frunze, kiu konkeris la suoorienton de Turkestano, la juna Miĥail Tuĥaĉevskij, kiu retropuŝis Kolĉak-on, la baldaŭ legenda kavalerigeneralo Zemjon Budjoni, kiu superis la bravecon de la kozakoj en ties plej propra batalmaniero, ili pruvis militajn kvalitojn, kiuj surprize ne postrestis tiujn de la spertaj ĉefstabaj oficiroj ĉe la kontraŭa flanko.”99

Ĉiuj fortostreĉoj de la socio estis subordigitaj al la necesoj de la milito. La tuta industrio estis kiom eble orientita al produktado de militaj ekipaĵoj kaj por prizorgado de la Ruĝa Armeo kaj la kampkultura produktado per ĝenerala liverdevo de la kampuloj komplete uzata por provizado de la Ruĝa Armeo kaj de la urboj. Samtempe oni enkondukis sistemon de porciigo kaj de distribuado de ĉiuj vivnecesaj produktoj, kiu grandparte ekskludis liberan komercon kaj merkatajn rilatojn.

Tiu ĉi pure diktatoreca ordonsistemo kaj egaliga distribu-sistemo estis nomata “militkomunismo”. Tamen tio havis nenion komunan kun komunismo kiel pli alta fazo de la nova socia formacio. Ĝi estiĝis sole pro la necesoj de la milito kontraŭ la kontraŭrevolucio kaj kontraŭ la milita interveno de la imperiismaj potencoj. Sed la kelkfoje aŭdebla aserto estas absurda, laŭ kiu la bolŝevistoj konsideris la militkomunismon ankaŭ kiel eblecon tuj enkonduki la veran “komunismon” kiel socian sistemon, por forigi la klasojn kaj estigi la socian egalecon.

Lenino deklaris ripete kaj emfaze, ke oni ne povas “enkonduki” la socialismon nek la komunismon. Oni ne povas nuligi sociajn klasojn per dekreto nek decidi socian egalecon, ĉar tiuj estas ligitaj kun ekonomiaj kondiĉoj, kiujn eblas krei nur en longaj tempospacoj per la disvolvado de la produktadfortoj kaj de la produktadkondiĉoj. Pri tio la gvidantoj de la partio komence de la vojo post la rekta konkero de la potenco estis samopiniaj.

Sed ju pli longe la militkomunismo daŭris kaj oni kutimiĝis al tiu maniero de egalig distribuado, ankaŭ la ideo enradikiĝis, ke per tiuj metodoj oni eble tamen povus atingi la socialismon kaj la komunismon. Mono intertempe preskaŭ ne ludis plu rolon, multaj vivnecesaj produktoj estis senpage distribuataj, gaso, akvo, elektro en la urboj ne estis plu fakturataj, kaj parte oni loĝis en la loĝejoj sen pagi luprezon. Tiu “komunisma” etoso disvastiĝis dum certa tempo, kaj eĉ Lenino estis tuŝita de ĝi, kiel li poste foje koncedis, kiam li alfrontis tiun pensadon kaj korektis la eraron.

Lia klarigo pri tio estas interesa ne nur pro la memkritika publika koncedo de eraro, sed ankaŭ, ĉar en ĝi videblas, kiom malfacila estis trovi vojon el la konfuzaĵoj de la interna milito direkte al socialismo. Lenino diris en parolado okaze de la kvara datreveno de la Oktobra Revolucio, en 1921: “Ni kalkulas – eble estus pli ĝusta diri: Ni supozis, sen sufiĉe kalkuli –, ke per rektaj ordonoj de la proletara ŝtato povus komunisme reguligi la ŝtatan produktadon kaj la ŝtatan distribuadon de la produktoj en etkampula lando. La vivo montris al ni nian eraron.”100 Kaj plu: “[…] ni faris la eraron, ĉar ni decidis fari la senperan transiron al la komunismaj produktado kaj distribuado. Ni opiniis, ke la kampuloj pro la liverdevo liveros al ni la necesan kvanton da greno, kiun ni distribuos al la fabrikoj kaj entreprenoj kaj ke per tio ni havos komunismajn produktadon kaj distribuadon. Mi ne povas diri, ke ni tute tiel klare kaj ilustre skizis tian planon, sed ni agis proksimume en tiu senco. Bedaŭrinde tio estas fakto.”101

Tiu mallonga devio estis antaŭ ĉio ankaŭ esprimo de primitivaj imagoj pri socia egaleco, disvastiĝintaj en la laborista klaso, sed ankaŭ ligitaj kun la emo de komunistaj intelektuloj propagandi kaj praktiki “revolucian askezon”. Kio povis rezulti el tio, estis kompreneble nur primitiva naturaĵ-ekonomio kaj “egaleca malriĉeco”, kiun oni malĝuste opiniis komunisma.

En la kruela interna milito, kiun ambaŭ flankoj faris kun ĉia akreco, temis ne nur pri la transvivado de la sovetpotenco, sed ankaǔ pri konservado de la atingoj de la revolucio de Februaro ĝis Oktobro 1917, ĉar la kontraŭrevoluciaj generaloj volis restarigi la malnovajn kondiĉojn de la aŭtokratio, la duonfeŭdajn proprietrilatojn en al kamparo kaj la kapitalismajn en la industrio.

La Ruĝa Armeo povis atingi la venkon nur ĉar ĝia supera komando sub la gvido de Trocko enkondukis kaj trudis rigoran militan disciplinon, laŭ kiu perfido estis severe punata de milittribunaloj kaj ofte ankaŭ per mortpuno. Malkuraĝo kaj fuĝo antaŭ la malamiko ne estis tolerataj kaj akre punataj. Ĉi tie la regulo validis “dans la guerre comme à la guerre“ (laŭsence: milito estas milito), tiel, kiel milito kutimas esti en ĉiu armeo.

Ĉiuj militoj estas kruelaj kaj brutalaj, sed interna milito estas plej ofte eĉ pli brutala kaj pli viktimiga. Ĉar ne eblas ĉesigi ĝin per intertraktita paco, sed nur per la pereo de unu flanko, la bataloj okazas ambaŭflanke kun plej granda decidemo kaj akreco. Oni ofte prezentas Trockon kiel “buĉiston”, ĉar en la Ruĝa Armeo li enkondukis rigoran militan disciplinon, dum en tiuj prezentadoj dla “blankaj” generaloj, iliaj kontraŭrevoluciaj trupoj kaj eĉ la marodantaj bandoj aperas kiel pacanguloj kaj virtaj kavaliroj, sed tiaj prezentadoj montras nur sian unuflankecan antaŭjuĝon.

Kvankam la atingoj de Trocko kiel organizanto kaj gvidanto de la Ruĝa Armeo estis elstaraj, li ricevis ankaŭ kritikon kaj rezistadon el la propraj vicoj. Speciale Stalino kaj liaj adeptoj rifuzis la dungon de iamaj carismaj oficiroj, ili konsideris ilin ĉiujn perfiduloj. Kompreneble inter ili estis ankaŭ perfiduloj, sed la plej granda parto el ili estis lojala kaj batalis kontraŭ la intervenantoj, kiuj subtenis la kontraŭrevolucion. Tio ĝustis ankaŭ pri la generalo Aleksej A. Brusilov (1853-1926), konsiderata kiel unu el la plej kapablaj oficiroj de la carisma armeo. Kvankam li rifuzis la celojn de la socialisma revolucio, li pro patriotaj kialoj disponigis sin al la Ruĝa Armeo. Li fariĝis prezidanto de la Aparta Konsilado ĉe la Supera Komandanto de la armeo.

Tamen okazis ankaŭ unuopaj perfidoj fare de komunistoj en la Ruĝa Armeo, kaj kiam ili estis same severe punataj kiel la aliaj, Stalino indignis kaj akre kritikis Trockon. Pro tio Lenino mem intervenis en la konflikton kaj komplete solidariĝis kun la sinteno de Trocko.

Por la venko de la Ruĝa Armeo gravis la sinteno de la kampularo, ĉar la plej granda parto de la ruĝarmeanoj venis de ili. En giganta plimulto la kampularo subtenis la revoluciulojn kaj la Ruĝan Armeon. La kampuloj sciis ke la kontraŭrevoluciaj (“blankaj”) trupoj kaj ankaŭ la eksterlandaj intervenantoj volis forpreni de ili la grundon kaj restarigi la regadon de la aristokrataj bienposeduloj. La subtenado de la kampularo estis esenca faktoro, kiu ebligis la venkon de la Ruĝa Armeo. Ĉar la “blankaj” generaloj kun siaj armeoj batalis por klasaj interesoj, kiuj estis kontraŭaj al tiuj de la kampuloj, ili ne ricevis tian subtenon. En tiu kunteksto la historiisto Hildermeier skribis: “La demando trudiĝas, kial la blankaj armeoj kaj la kontraŭregistaroj spite al masiva alianca helpo malvenkis? Centra kaŭzo certe troviĝis en la disspliteco de la kontraŭbolŝevistaj fortoj. Kadetoj kaj demokratiaj socialistoj eble povintus superi siajn disopiniojn – sed inter ili kaj la generaloj troviĝis mondoj. Ĉar kun la blanka movado revenis nelaste monarĥistoj el Francujo, kiuj en la revolucia jaro havis nenian ŝancon. Kaj kie tiuj, same kiel en la siberria armea diktatureco, estis grandparte inter si, mankis populareco. Kiu pretendis esti la savanto de Ruslando, bezonis krom samideanojn subtenon en la loĝantaro. Sed tiu ne okazis.”102

Sed decida por la stabileco de la Ruĝa Armeo estis la fakto, ke la plej granda parto de la politike konscia laborista klaso batalis en ĝiaj vicoj en la unua frontlinio. Sekve ĝi ankaŭ perdis plej multajn homojn. Post la venko la revolucia laborista klaso estis malfortiĝinta persone kaj nombre, kio havis tre konsiderindajn sekvojn por la plua disvolvado de la sovetlando.

La venko super la kontraŭrevolucio kaj super la imperiisma interveno estis elbatalita kun gigantaj ofero je homoj kaj materialo. Fine de la interna milito la lando estis grandparte ruinigita, el la industriaj produktad-kapacitoj ekzistis jam nur proksimume 15 elcentoj de la antaŭmilita tempo; la trafik-reto estis grave damaĝita, antaŭ ĉio mankis lokomotivoj. La reorientado de la fabrikoj de milita al paca produktado montriĝis tre malfacila, ĉar mankis brulaĵoj, krudmaterialoj kaj aliaj materialoj.

La entuziasmo kaj impeto de post-Oktobra tempo intertempe perdiĝis. Defetismo kaj indiferento disvastiĝis. La batalo de la sovetpotenco por transvivi finiĝis sukcese, sed jun la plej multaj homoj staris en batalo kontraŭ mizero kaj malsato, por individue transvivi. La plej multaj, sub gvido de la entrepren-komitatoj kaj de la sindikatoj, provis ripari siajn entreprenojn kaj organizi la produktadon de uzvaloroj. Sed ofte tio limiĝis al fajrigiloj kaj kuirpotoj.

3. Nova orientiĝo

1. La serĉado de vojo al socialismo

Post la venko de la sovetpotenco kaj fino de la interna milito la paca konstrulaboro fariĝis ĉefa tasko kaj per tio leviĝis ankaŭ la demando pri la konkreta vojo de Ruslando al socialismo. Sed: La malnormalaj kondiĉoj estiĝintaj en la tempo de la interna milito intertempe stampis pli aŭ malpli forte la pensadon kaj konduton ne nur de la loĝantaro, sed ankaŭ de la politike aktivaj homoj. Maldemokratiaj strukturoj kaj organizformoj kun siaj komando-metodoj firme enradikiĝis. La sovetoj, kiuj en la tempo de la interna milito preskaŭ tute perdis sian gravecon, nun estis ja reaktivigataj, sed per la praktikoj kaj sintenoj estiĝintaj en la interna milito ili jam ne funkciis en la origina maniero kiel demokratiaj organoj de la laboruloj. Nova socia realaĵo estis estiĝinta.

Lenino ja ekkonis tion kaj tre ofte kritikis la sekvojn kaj kondutmanierojn, kiuj estis kun tio ligitaj, sed li komprenis, ke fundamenta ŝanĝo estos malfacile atingebla, ĉar tiu stato de la socio interrilatis precipe kun la ĝenerala senkultureco. “Tiu ĉi malalta kulturnivelo efikas tiel, ke la sovetoj, kiuj laŭ la programo devas esti organoj de la administrado fare de la laboruloj, en la realo estas organoj de la administrado por la laboruloj.”103

Krome en la tempo de la interna milito la sekurec-aparato estis provizita per eksterordinaraj plenpovoj kaj samtempe ege pligrandigita. Tiu estis kreita sub la nomo “Eksterordinara Komisiono por Kontraŭbatalo de Kotnraŭrevolucio kaj Sabotado” (Ĉeka), kiam la maldekstraj socialrevoluiciuloj, kiuj ankoraŭ partoprenis en la registaro, ĉiupreze volis saboti la pac-traktaton de Brest-Litovsko de la 3-a de Marto 1918 kaj ĉe tio ankaŭ uzis rimedojn de individua teroro. La 6-an de Julio 1918 ili murdis en Moskvo la germanan ambasadoron, Wilhelm von Mirbach, kun la intenco provoki militan konflikton inter Sovetruslando kaj Germanujo. La 30-an de Aŭgusto 1918 ili faris murdatencon al Lenino, kiu estis neresanigeble vundita de du kugloj.

Dum la Ĉeka sub la gvidado de Feliks Dzjerĵinskij en la unua tempo moviĝis en la kadro de la leĝoj, en la periodo de la interna milito ĝi akiris ŝlosilan pozicion kaj fariĝis klare pli memstara. La Ĉeka poste fariĝis ia politika sekreta polico sub la nomo GPU (Objedinjonnoje gosudarstvenoje politiĉeskoje upravlenije, Unuiĝinta ŝtata politika administracio). Ĝi fariĝis pli kaj pli la instrumento de la politika buroo de la Komunista Partio – sed baldaŭ jam sole nur de la ĝenerala sekretario Stalino. La ĉefa tasko de la GPU konsistis ne nur en la defendo kontraŭ atakoj de la klasa malamiko, sed baldaŭ etendiĝis – pravigite per “revolucia atentemo” – al superrigado de la tuta socio inkluzive de la parti-membroj kaj de la gvidaj organoj de la partio kaj de la ŝtato. Tiu ĉi ŝanĝo estis unu el la negativaj sekvoj de la interna milito.

La diskutoj en parti-konferencoj kaj parti-kongresoj klare videbligis, ke ankoraŭ ne ekzistis sufiĉe trapensita kaj maturiĝinta ideo pri la plua vojo al socialismo. Pro tio estiĝis ne nur tre malsamaj, sed parte eĉ tre kontraŭaj proponoj, kiuj sekvigis akrajn disputojn. Oni luktis ekzemple pri loko kaj rolo de la sindikatoj en la socialisma ŝtato kaj pri la enkonduko de ĝenerala labordevo. La diskutoj, farataj tre malkaŝe, estis esprimo de serĉado de raciaj solvoj post la militkomunismo, kiun oni volis adiaŭi. Lenino taksis tiujn konstruemajn diskutojn pozitive.

Tute evidente nun fariĝis ĉiam pli urĝa ĉesigi la militkomunismon, ĉar la rezistado de la kampuloj kontraŭ la devigaj liveradoj senteble kreskis. Dum la interna milito ili vole-nevole akceptis tiujn disponojn, ĉar ili sciis, ke ili estis necesaj – ili ne volis reveni en la pasintecon, kio tamen okazintus neeviteble, se la kontraŭrevolucio estus venkinta. Sed nun, kiam tiu estis venkita kaj normalaj kondiĉoj komencis aperi, ili ne volis pli longe toleri tiun devigan reĝimon. Ilia rezistado kreskis, kelkloke okazis eĉ ribeloj kontraŭ"stalinismo la sovetpotenco. Pro tio oni nepre devis trovi vojon por meti la aliancon kun la kampularo sur solidan bazon, por certigi la ekzistadon de la sovetpotenco. La militkomunismo ĉiukaze montriĝis por tio maltaŭga, ĉar ĝi estis trudita de milito kaj ruino. Ĝi ne estis politiko kongrua kun la ekonomiaj taskoj de la proletaro”, diris Lenino.104

La elirvojo estis la Nova Ekonomia Politiko (NEP), kiun Lenino en Marto de 1921 en la 10-a kongreso de la Komunista Partio kun argumentoj proponis. Laŭ ĝi, la devigaj liveradoj de la kampuloj estu anstataŭataj de naturaĵ-imposto. Krome oni permesu al la kampulo la eblecon libere bazare vendi siajn kromaĵojn. Per tio merkatekonomio kaj komerco estis ĝenerale permesataj en certaj limoj. En la urboj oni permesis la agadon de privataj produktadaj kaj komercaj entreprenoj. Tiucele oni nuligis la ŝtatigon de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj redonis ilin al iliaj posedintoj.

La baza linio de la NEP estis, pere de la merkato starigi ekonomian interrilaton inter la laborista klaso kaj la kampularo, inter la ŝtata industrio kaj la privata kampkulturo, interrilaton, kiu kongruis kun la interesoj de ambaŭ klasoj kaj do devis firmigi ilian aliancon.105

Iuj bolŝevistoj vidis en tio malprogreson aŭ eĉ malvenkon, des pli ke nun ankaŭ la mono komencis reludi pli gravan rolon, kio malfermis eblecojn al spekulado. Kvankam en la ekonomio de Ruslando la kampkulturo dominis, la ŝtata aŭ socialisma industrio estis la decida bazo de la proletara potenco, pro tio oni volis rapide disvolvi ĝin, por firmigi la poziciojn de la laborista klaso kaj ankaŭ por certigi ĝian urĝe necesan pluan kreskadon. Samtempe per sia produktado tra la merkataj interrilatoj ĝi devis provizi la kampularon per kampkulturaj maŝinoj, ilaroj kaj aliaj urĝe bezonataj industrivaroj, tiel ke ankaŭ la kampuloj estis materie interesataj pri kreskado de la kampkultura produktado."stalinismo

Tiu ĉi baza linio de la NEP sub la donitaj kondiĉoj kongruis kun la interesoj de la laborista klaso kaj de la kampularo. Ĝia praktika realigo povis certigi kaj firmigo la aliancon, kiu baziĝis sur la komunaj ekonomiaj interesoj. Sed unue la malfacilaĵoj konsistis en la fakto, ke la industrio ne kapablis liveri la bezonatajn kampkulturajn ilarojn kaj maŝinojn.

Dum la 12-a kongreso de la KPR Trocko prezentis tezojn pri la disvolvado de la ŝtata industrio kaj detale klarigis ilin en referaĵo. La kongreso decidis la tezojn unuanime kiel gvidlinion por la ekonomia politiko. Sed – precipe pro la agado de Stalino – ili ne estis realigataj. Inter la gvidantoj okazis disputoj, sed ne sufiĉan klarigon kaj fiksadon de la unuopaj disponoj kaj paŝoj, por realigi la NEP. Tio okazis nur en la fluo de la tempo, kun kreskanta sperto, ĉe kio okazis diversaj ŝanĝoj kaj linio trudiĝis, kiu orientis unuavice al disvolvado de la kampkulturo.

Kiel malhelpo tre baldaŭ montriĝis la “preztondilo” inter kampkulturaj kaj industriaj produktoj. Ĉar la kampkulturaj prezoj plejparte restis sur la antaŭmilita nivelo, dum la industriprezoj estis konsiderinde kreskintaj, al la kampularo mankis kapitalo, kio sekvigis, ke la entreprenoj ne povis vendi siajn produktojn. Korekto siavice sekvigis la malon, tiel ke baldaŭ estiĝis ĉe la kampularo tiom da mono, ke la varbezono ne povis esti kontentigita.

Ankaŭ la fiksado de impostoj estis malfacila pro la forta socia diferenciĝo de la kampularo, tiel ke multaj disponoj okazis laŭ la principo “provo kaj eraro”. Ĉiukaze jam pro objektivaj kaŭzoj estis sufiĉe malfacila fari la respektive ĝustajn decidojn, kio estis krome komplikigita de disputoj kaj konfliktoj ene de la politika buroo, kiuj aparte pliiĝis post la eksiĝo de Lenino, pro malsano, el la rekta gvidado, ĉar ili estis jam ligitaj kun la batalo de la diadoĥoj pri la ebla postsekvado.

2. La transira socio de la NEP

Tio, kio estiĝis dum la solidiĝo de la NEP, estis unue transira socio inter kapitalismo kaj socialismo kun stranga karaktero. La ekonomia bazo de tiu socio entenis tre diversajn ekonomiajn tipojn kaj produktadkondiĉojn: En la ŝtata industrio estiĝis produktadkondiĉoj, kiujn oni povis jam nomi socialismaj, kvankam ili ankoraŭ ne plenumis tiun pretendon kaj montris maksimume nur socialismajn elementojn kaj tendencojn. Krome ekzistis produktadkondiĉoj de simpla varekonomio en la privata etindustrio, en la metio kiel ankaŭ en la kampkulturo kaj en la komerco. Kapitalismaj produktadkondiĉoj aliflanke estiĝis en iom grandaj privataj industriaj kaj komercaj entreprenoj kaj en grandkampulaj ekonomioj de la tiel nomataj kulakoj.

Laŭ tiu ekonomia strukturo ankaŭ la klasaj kondiĉoj fariĝis pli diferencaj, ĉar nun denove estiĝis ne nur etburĝaj tavoloj en la privata industrio, en la metio kaj en la komerco, sed ene de certaj limoj ankaŭ la klaso de nova burĝaro en la mezaj kapitalismaj entreprenoj kaj kiel grandkampula tavolo (kulakoj) en la kampkulturo.

Sur tiu ĉi ekonomia kaj socia bazo evoluis tre diversaj formoj de klasbatalo, ĉe kio la ĉefa fronto troviĝis inter la laborista klaso ĉe unu flanko kaj la burĝaro, kiu luktis por pli granda ekonomia, socia kaj ideologia influo, kaj partoj de la etburĝaro ĉe la alia flanko. Temis pri tio, kiu en tiu batalo venkos kiun. La klasbatalo en la vilaĝo, kiu okazis precipe inter la vilaĝaj malriĉuloj kaj la iom riĉaj mezaj kampuloj kaj la grandkampuloj, tamen restis ankoraŭ reteniĝema, ĝi nur iom bruletis, ĉar tiuj klasaj bataletoj estis dampitaj unuflanke pro la alianco inter la laborista klaso kaj et- kaj mez-kampuloj, kaj aliflanke pro la ekonomia dependeco de la vilaĝaj malriĉuloj de la pli riĉaj kampuloj. Fine ankaŭ la vilaĝa komunumo, kiu de jarcentoj ekzistis, ludis esencan rolon kaj konkurencis al la mafortaj sovetoj.

Do, en tiu ĉi transira socio estiĝis tre komplikaj sociaj kaj politikaj-ideologiaj interrilatoj kaj kontraŭecoj. La arto de la politiko de la Komunsita Partio kaj de la soveta ŝtato sekve devis konsisti antaŭ ĉio en trovado kaj aplikado de movformoj por tiuj kontraŭecoj, kiuj ebligu fortigi la socialismajn evolutendencojn, do laŭpaŝe pligrandigi la ekonomian pezon de la socialismaj kaj tendence socialismaj kondiĉoj kaj limigi kaj reŝovi la kapitalismajn elementojn.

Tiu transira socio do ne estis stato, sed moviĝema evoluprocezo, kiu laste devis konduki al la venko de la socialismaj produktadkondiĉoj. Kiom longe tiu transira socio ekzistos, tio estis unue sufiĉe malklara. Dum la 3-a Tutrusia Sovetkongreso Lenino diris: “Estas ankoraŭ longa vojo, ĝis kiam ni estos finintaj la transiran periodon de la kapitalismo al la socialismo. Ni neniam karesis la esperon, ke ni povos fini ĝin sen la helpo de la internacia proletaro.”106

La kondiĉoj kreitaj post la venko super la kontraŭrevolucio malfermis tiun realan eblecon – tamen nur, se oni sukcesos en ĉiu etapo fari la ĝustajn decidojn kaj praktike realigi ilin. Ĝenerale tiu vojo montriĝis kiel sukcesa: La kampuloj forte profitis el ĝi, tiel ke ilia rilato kun la sovetpotenco estis firmigita; la laborista klaso povis atingi grandajn socialpolitikajn progresojn, per tio ke oni enkondukis modernan laborleĝaron, la okhoran labortagon, socian asekuron kaj laborprotektajn leĝojn kaj ke la salajroj estis altigitaj. Tio estis sendube socialaj atingoj direkte al socialisma socio. Ankaŭ Hildermeier juĝas: “Tamen ŝajnas, ke la baza opinio, esti ekirintaj al novaj bordoj, disradiis multe trans la rondon de firme pensantaj bolŝevistoj kaj akceptis multe pli larĝajn enhavojn ol nur socialisman.”107

Tamen la politika evoluo ne iris egalece en tiun direkton, ĉar la politika strukturo kaj la funkci-meĥanismoj de la partio kaj de la ŝtato ne estis demokratiigitaj, tiel ke la politika influo de la laborista klaso kiel reganta klaso povis evolui nur nesufiĉe kaj ke ĝi restis slogano.

Tio metis la gvidantojn de la Komunista Partio antaŭ tre malfacilajn taskojn, antaŭ ĉio ankaŭ pro la stato de la ŝtataparato kaj de la tuta politika kaj ideologia superstrukturo de tiu ĉi socio, en kiu ĉio estis fluanta, sed ankaŭ pro la giganta teritoria grando de la lando kun tre malsamaj kondiĉoj en la diversaj regionoj.

3. Komenco kaj kaŭzoj de la diktatora regsistemo

La sovetŝtato, laŭ sia klasa bazo kaj laŭ sia celaro, estis ja socialisma ŝtato, sed nek la persona provizo nek la strukturo kaj la funkci-meĥanismoj de tiu ŝtato kongruis jam kun socialismaj principoj. Pro tio ekzistis serio da kaŭzoj, kiuj parte rilatis kun la postrestinteco de Ruslando, sed parte ankaŭ kun la sekvoj de la interna milito.

En Ruslando ne ekzistis demokratiaj spertoj kaj tradicioj, ĉar la plej gravaj taskoj de la burĝa-demokratia revolucio estis solvitaj, kiel konate, nur de la februara kaj oktobra revolucio. En la mallonga tempo inter la Februaro kaj la Oktobro burĝa-demokratia evoluo ja estis komencinta, sed tiu malforta kaj de kontraŭrevoluciaj fortoj kunregata demokratio pro sia sinteno en la revolucio estis pli diskreditigita ol ke ĝi kontribuis al firmigo de demokratia konscio. Novaj socialismaj demokratiaj organoj kiel la sovetoj post la revolucio estiĝus sur ĉiuj niveloj de la socio, en la kadro de la ĉioma ŝtato, en la regionoj, urboj kaj komunumoj. Sed antaŭ ol tiuj ĉi povu firmiĝi, post la komenco de la interna milito ili pli kaj pli perdis siajn influon kaj gravecon, ĉar nun ĉiuj decid-kompetentoj estis centrigitaj kaj centraligitaj en la plej altaj potencorganoj. La komando- kaj ordon-stilo, kiu ĉe tio estiĝis, tre baldaŭ eniris la tutan ŝtatan gvidadon, ĉe kio la fakto ludis ne malgravan rolon ke same ŝtatoficistoj kiel civitanoj de ĉiam estis kutimiĝintaj je la burokrata komando-stilo de la carisma administracio kaj ke ankaǔ la obeemo al superuloj estis firme enradikiîntaj en la menso de la homoj.

Aldoniĝis, ke la nove konstruenda aparato de la ŝtata administracio de la sovetreĝimo devis laborigi en siaj vicoj grandan nombron de iamaj carismaj oficistoj kaj administraj dungitoj, ĉar mankis taŭgaj novaj kunlaborantoj. Negativan rolon ludis krome la cirkonstanco, ke la plej konsciaj partoj de la laborista klaso en la interna milito estis nombre tre reduktitaj, ĉar ili estis batalintaj en la Ruĝa Armeo ĉe la plej antaŭa fronto kaj nun mankis ankaŭ ĉi tie.

Post kiam la konraŭrevolucio estis venkita, la sovetpotenco evidente persistis kaj por longa perspektivo povis firmiĝi, okazis forta alfluo de novaj membroj en la Komunista Partio. Inter ili troviĝis en konsiderinda kvanto ankaŭ karieristaj elementoj el la etburĝaro, kiuj pro sia pli bona kleriĝo tre ofte atingis postenojn en la ŝtataparato. Pro tiuj kaŭzoj kreskanta burokratiiĝo de la ŝtataparato spite al bonaj intencoj estis pli aŭ malpli neevitebla. Lenino ja konsciis pri tiu malbono.

Li devis ekkoni, ke inter la nun estiĝintaj cirkonstancoj la disvolvado de larĝa socialisma demokratio kun rekta partoprenado de la laboristoj kaj kampuloj en la administrado de la ŝtato, kiun li estis proponinta en sia verko “Ŝtato kaj revolucio”, estis ne realigebla. Tion li taksis tre kritike, kaj en parolado li draste nomis la tiaman sovetŝtaton eĉ carisma aparato, kiu nur estas sanktoleita per soveta oleo. Sed ankaŭ li ne povis proponi, kiel tiu stato povus esti principe ŝanĝata. La plifortigita batalo kontraŭ la kreskeganta burokratismo povis efiki nur modeste, ĉar tiu surbaze de la ekzistantaj strukturoj kaj de la jam establitaj funkci-meĥanismoj de la ŝtataparato ĉiam denove estiĝis.

Por la plua evoluo ne nur de la politika superstrukturo, sed de la tuta soci poste tre negative efikis la fakto, ke en la malfacila tempo de la interna milito – kun la koncentrado de la decid-kompetentoj – fakte okazis kunfandiĝo de la partia kaj la ŝtata gvidado. La partipinto de la Komunista Partio en la formo de la politika buroo funkciis kiel ia superregistaro. Tiu faris la decidojn pri ĉiuj gravaj aferoj de la ŝtato kaj de la socio kaj donis al la ŝtataj organoj la respektivajn instrukciojn.

Tiu ĉi koncentrado de la politika potenco sub la kondiĉoj de la interna milito estis certe ĝusta, ĉar alie apenaŭ eblus organizi la venkon. Sed sub la novaj kondiĉoj de paca konstruado tiu stato estis nek necesa nek helpa, ĉar ĝi baris la vojon al pli larĝa demokratiigo de la gvida agado de la partio same kiel de la ŝtato.

Nun montriĝis, ke nek teorie nek praktike ekzistis iom maturaj imagoj pri la demando, kiel la socialisma ŝtatpotenco, la diktatoreco de la proletaro, kiel socialisma demokratio detale estu organizenda. Historiaj ekzemploj ne ekzistis, laŭ kiuj oni povintus orientiĝi. Markso en 1871 nomis la Parizan Komunumon la fine trovita formo de la diktatoreco de la proletaro. Sed tiu, ĉe preciza rigardo, estis nur urba administracio kaj krome ekzistis nur mallongan tempon, tiel ke ĝia trezoro je sperto estis relative malgranda.

Markso nomis ĝin laboranta korporacio, kiu praktikis leĝdonajn kaj plenumajn funkciojn samtempe, el kio oni poste deduktis, ke la potencdisigo108 inter leĝdona kaj plenuma povo, ellaborita kaj praktikata en la burĝa-demokratia ŝtatsistemo, por la ŝtato de la diktatoreco de la proletaro estas neuzebla kaj ne allasebla.

Sed tiu opinio kaj ĝia argumentado per la konstato de Markso pri la labormaniero de la Pariza Komunumo estas malprava, ĉar Markso nur konstatis fakton, sed tute ne diris, ke tiu estos deviga por socialisma ŝtato. Tiu miaopinie malĝusta interpreto ĉe la plua evoluo kaj nuancigita elformado de la socialisma ŝtato kondukis al serio da nesolvitaj problemoj kaj ankaŭ al pluraj malkoheraĵoj, kiuj estis fortigitaj de tio, ke ĉi tie la “gvida rolo de la partio” estis konsiderata kiel decida konstanto de la ŝtato, kvankam nek ĝia konstitucia statuso nek ĝiaj kompetentoj estis iam ajn senambigue klarigitaj kaj determinitaj. En la Pariza Komunumo tia konstruaĵo tamen ne ekzistis, ne ekzistis “gvida partio”, tiel ke ankaŭ tiurilate ne ekzistis klaraj ideoj; kaj Markso pri tio tute ne esprimis sin.

Post kiam la negativaj sekvoj de tiu konstruaĵo en la praktiko jam sufiĉe montriĝis, Lenino konkludis, ke tiu stato estas urĝe ŝanĝenda, ĉar ĝi fakte forigas la kompetentojn kaj la respondecon de la sovetoj kiel ŝtataj plenum-organoj. Pro tio li proponis fari klaran disigon inter la funkcioj kaj taskoj de la partioj kaj tiuj de la sovetoj, do de la ŝtataj potenc- kaj administraci-organoj. Bedaŭrinde li ne havis la eblecon pli precizigi kaj praktike realigi tiun proponon, kaj tiel la malnova stato ne nur restis daŭre tia, sed poste estis de Stalino ĝisekstreme pli disvolvita, tiel ke la sovetoj de ĉiuj niveloj estis degraditaj al nuraj aneksaĵoj de la partio.

Unu el la sekvoj de tiuj ĉi ne klarigitaj problemoj kaj de la maldemokatia praktiko, estiĝinta en la interna milito, estis ke jam en la komenca tempo de la Sovetunio tiaj kondiĉoj estiĝis, kiuj ebligis kaj apogis, ke la unuaj paŝoj direkte al socialismo estis tuj makulitaj per gravaj naskaj eraroj.

4. Stalino ricevas la potencon super la partiaparato

Al la politika buroo de la Komunista Partio de Ruslando apartenis unue kvin personoj, nome Lenino, Trocko, Kamanjev, Stalino kaj Buĥarin. Poste alvenis Zinovjev kaj Tomskij, tiel ke ĝi tiam nombris sep personojn. Formale ne ekzistis prezidanto, sed Lenino pro sia aŭtoritato estis ĝenerale agnoskita kiel gvidanto. Dum la partiaparato unue restis relative malgranda kaj la de Sverdlov gvidata sekretariejo havis nur malmultajn kunlaborantojn, ĝi kreskis kun la taskoj, kaj post la frua morto de Sverdlov la 16-an de Marto 1919 estiĝis la bezono kunigi la sekretariejon kun la intertempe kreita organiza buroo sub unueca gvidado. Kamenjev kun la subteno de Zinovjev proponis taski Stalinon kiel ĝeneralan sekretarion pri la gridado de la sekretariejo. Li konis Stalinon el sia tempo en Kartvelujo komence de ilia revolucia agado, li pasigis kun li kune la jarojn en la siberia ekzilo antaŭ la Februara revolucio kaj kun li gvidis la redaktejon de la Pravda post ilia reveno ĝis la alveno de Lenino en Petrogrado.

Ĉar Kamenjev konsideris tiun oficon de ĝenerala sekretario antaŭ ĉio kiel instancon subordigitan al la politika buroo kun precipe organizaj-teĥnikaj taskoj kaj ĉar li sentis sin per klereco kaj konoj multe supera al li, li ne povis vidi ian danĝeron en tiu nomumado, sed pli fortiĝon de sia propra influo en la parti-gvidantaro. Lenino ne estis tre feliĉa pri tiu persona decido kaj opiniis, ke “tiu kuiristo servos akrajn pladojn”, sed li fine cedis al la premoj de Kamenjev kaj de Zinovjev kaj konsentis, ĉar Stalino sen ajna dubo posedis organizan talenton kaj kapablon trudiĝi.

Sed per tiu decido oni decidis la direkton de la estonta evoluo, kiu tiutempe ankoraŭ ne estis videbla. Tiom longe, kiom Lenino staris ĉe la pinto de la partio, la subordigo de la sekretariejo sub la politika buroo kaj ties kontrolado eble estis garantiata. Sed post kiam Lenino sekve al grava malsaniĝo devis forlasi la aktivan laboron, la situacio ŝanĝiĝis. Stalino sciis, ankaŭ danke al la favoro de la nun estiĝantaj cirkonstancoj, el la sekretariejo, kiun li regis, krei burokratan potencaparaton, kiu pli kaj pli seniĝi je ĉia kontrolo kaj ricevis ĉiam pli grandan influon al la tuta partio kaj al la ŝtataparato. Ĉar la sekretariejo samtempe estis taskita pri la personar-politiko, Stalino iom post iom povis provizi ĉiujn gravajn funkciojn en la partio kaj en la ŝtato – ne nur en la centralo, sed ankaŭ en regionoj de la granda lando – per homoj persone al li obeemaj kaj tiujn, kiujn li ne ŝatis, transloki aŭ eksigi. Poste li abunde uzis tiujn eblecojn, por ĉiam pli firmigi sian potencon, tiel ke en la fluo de la plua evoluo en la partiaparato povis estiĝi la fonto de burokratie diktatora regsistemo.

Kontra'u tiu deformanta evoluo en la partio ja okazis decida rezistado, de la flanko de Trocko en la politika buroo same kiel ankaŭ en la centra komitato kaj en multnombraj parti-organizaĵoj, sed Stalino sukcesis kun helpo de Zinovjev kaj Kamenjev subpremi ĉiajn postulojn restarigi la internpartian demokration, per misuzado de la potenco kaj per trompaj manipuladoj.109 Aldoniĝis, ke la Komunista Partio estis nombre tre forte kreskinta kaj ke la plej multaj novaj membroj ne disponis pri politika klereco kaj eĉ malpli pri teoriaj konoj, tiel ke ili estis facile manipuleblaj.

Lenino estis pri tio en granda zorgo kaj postulis redukti la nombron de la membroj je almenaŭ 200.000 per kontrolado kaj purigado. Sed Stalino tuj post la morto de Lenino faris la precizan malon. Kiel la tiel nomatan Lenin-alkreskon li igis anigi kromajn 200.000 membrojn, per kio la politika-ideologia kaj la teoria nivelo de la partio eĉ pli malaltiĝis.

4. En helika rapido al la socialismo en unu lando?

1.Kiel plu sen Lenino?

Per la transiro al la Nova Ekonomia Politiko unue klariĝis la decida demando, kiel la sovetpotenco post la fino de la interna milito devas plu procedi por konservi kaj firmigi la diktatorecon de la proletaro en Ruslando kiel garantianton por socialisma disvolvado de la lando kaj kiel bastiono kaj deirpunkto por kromaj proletaraj revolucioj. La interefikado de la naciaj kaj internaciaj evoluprocezoj restis ĉe tio grava vidpunkto, ĉar oni samopiniis, ke Ruslando ja povas komencila socialisman konstruadon, sed ke ĝi sukcese plenumeblas nur se kromaj revolucioj en eŭropaj landoj sekvos kaj donos al Ruslando potencan ekonomian kaj teĥnikan subtenon. Pri tio Lenino esprimis sin tiom ofte kaj klare, ke dum lia vivtempo ne ekzistis diskutoj pri tio. Tio estas simple nerefutebla fakto, kvankam ĝi poste de Stalino estis sisteme prisilentigata kaj neata.

Kiam dum la ellaborado de la partiprogramo de la KPR oni postulis enpreni en ĝi priskribon de la socialisma socio, Lenino rifuzis tion per la argumento, ke oni nun ankoraŭ ne povas scii, kia la finfarita socialismo aspektos, ĉar por tio ankoraŭ ne ekzistas empiriaj materialoj. Nur la estonta sperto montros tion. Samtempe li avertis kontraŭ trotaksado de la rusaj spertoj kaj diris, ke ĉia provo de lando starigi la socialismon devas nepre esti unuflanka kaj malperfekta. Nur la spertoj de pluraj evoluintaj landoj ebligos ricevi kompletan bildon de la socialisma socio. Li diris: “Estus ridinda prezenti nian revolucion kiel ian idealon por ĉiuj landoj, iluzii ke ĝi faris serion da geniaj malkovroj kaj enkondukis amason da sociaj novigoj.”110 Nur la spertoj de pli evoluintaj landoj montros, kia la evoluinta socialismo povus aspekti. “Sovetrespublikoj en landoj de alta kulturŝtupo kaj kun pli granda pezo kaj influo de la proletaro havas ĉiajn ŝancojn preterpasi Ruslandon, ekde kiam ili iros la vojon de la diktatoreco de la proletaro.”111

Per la baza linio de la Nova Ekonomia Politiko la multaj problemoj de la plua socia disvolvado direkte al socialisma socio, laŭ la konvinko de Lenino, estis tute ne klarigitaj. En siaj lastaj laboraĵoj, ekzemple “La venontaj taskoj de la sovetpotenco”, “Pri la kooperativa sistemo”, “Kiel ni organizu la laboristan kaj kampulan inspektadon” kaj “Prefere malpli sed pli bone” li pritraktis plurajn el tiuj demandoj kaj faris proponojn por solvi ilin. Pro sia malsano (la 22-an de Majo 1922 li suferis gravan apopleksion, al kiu poste sekvis du kromaj) li ne plu havis la eblecon ellabori ampleksan koncepton por tio, restis nur pecoj kaj vidpunktoj. Tiuj ankoraŭ ne konsistigis teorion de la konstruado de la socialismo, kaj eĉ tute ne teorion de la ebleco konstruadi kaj elkonstrui la socialisman socion en la kadro de unu sola lando, kiel Stalino poste asertis.

Bedaŭrinde Lenino grave malsanis ĝuste en la momento, kiam oni devis diskuti kaj decidi pri la klarigo kaj solvado de tiuj ĉi demandoj, por determini la pluan disvolvovojon de la Sovetunio. Tio estis peza perdo kun gravaj sekvoj, ĉar neniu en la politika buroo posedis tiom ampleksan scion kaj tiom elstarajn kapablojn kiel Lenino, neniu havis la senduban aŭtoritaton por trudi necesajn disponojn, kaj krom li ankaŭ neniu kapablis certigi la lojalan kunlaboradon de ĉiuj membroj de la politika buroo. En tiu komisiono ekzistis ne nur konsiderindaj disopinioj, sed ankaŭ kontraŭecoj kaj konfliktoj.

En la politika buroo tute ne regis la unueco, kiun oni tiutempe ŝajnigis al la publiko. Male, okazis akraj disputoj pri serio da fundamentaj demandoj de la plua politiko, ĉe kio la internpartia demokratio, la rilato inter industrio kaj kampkulturo, la monopolo de la ŝtato pri ekstera komerco, la preparo de la sovetŝtato kiel federacia unio de la naciaj sovetrespublikoj staris en la centro. Bedaŭrinde ĉe tio montriĝis ne nur faktaj disopinioj, sed ankaŭ personaj malŝatoj kaj malamikecoj, kiuj parte ankaŭ radikis en la pli frua historio de la partio.

Jam antaŭ la morto de Lenino ekflamiĝis diadoĥaj bataloj por la dominado en la gvida pinto de la partio. Zinovjev kaj Kamenjev kiel la longjare plej intimaj kunlaborantoj de Lenino kompreneble estis konvinkitaj, ke post la morto de Lenino ili meritos la decidan rolon en la rondo de gvidantoj, kvankam pro sia ŝanceliĝanta sinteno kaj malkaŝa rifuzo de la potenc-transpreno estis ludinta nenian rolon. En Stalino ili ne vidis konkuranton, ankaŭ ne en Buĥarin, al kiu potenc-alstrebo estis fremda, sed ja en Trocko, ĉar tiu en la jaroj post la Oktobra Revolucio pro sia elstaraj meritoj en la Oktobro de 1917 kaj pro sia rolo kiel Supera Komandanto de la Ruĝa Armeo en la interna milito estis ĉiam konsiderata la dua homo post Lenino. Pro tio Zinovjev kaj Kamenjev aliancis kun Stalino kaj konsistigis “Triopon” en la politika buroo. Tiu triopo per antaŭaj sekretaj interkonsentoj povis sisteme paralizi kaj redukti la influon de Trocko al decidoj. Ĉe tio personaj motivoj sendube ludis grandan rolon, kaj ĉe preciza rigardo tio estis jam la komenco de frakciigo, kio estis strikte malpermesata depost la decido, iniciita de Lenino, de la 10-a partikongreso pri la portempa malpermeso de frakcioj.

Tiu decido estis farita en la tempo de la plej profunda krizo de la bolŝevista partio ĉe la transiro de la militkomunismo al la Nova Ekonomia Politiko kiel portempa dispono. Sed Stalino poste faris el ĝi ion konstantan, kio ebligis al li prezenti kaj subpremi ĉian kritikon kaj alian opinion kiel frakciigon, kvankam ĝuste li, kune kun Zinovjev kaj Kamenjev, la unua faris frakcion ene de la politika buroo.

Kiam Lenino sentis, ke li ne resaniĝos, lia ĉefa zorgo temis pri la konservado de la unueco de la partio, kiun li vidis en danĝero ankaŭ pro la personaj rilatoj de la membroj de la politika buroo, ĉe kio li pensis antaŭ ĉio pri Stalino kaj Trocko, ĉar certe li ne forgesis, en kia fia kaj insida maniero Stalino jam en la interna milito intrigis kontraŭ Trocko.

Fendiĝo en la gvidantaro povis facile konduki al fendiĝo en la partio, kaj tio estus mortiga danĝero por la ankoraŭ ne firmigita sovetpotenco. Li fiksis skribe siajn ideojn pri la gvidado de la partio kaj ĉe tio ankaŭ karakterizis la plej gravajn membrojn de la politika buroo kaj ĉe tio priskribis iliajn fortajn kaj malfortajn trajtojn. Estas vere, ke li ne faris proponon kiu el ili transprenu la ĉefan respondecon en la partipinto, des pli ke ja ankaŭ ne ekzistis funkcio de prezidanto. Sed li almenaŭ konstatis, ke Trocko esttas sendube “la plej kapabla homo en la nuna CK”, kvankam li ankaŭ kritike notis ties troan memkonscion kaj lian emon je administrado.112 Certe lia rimarko pri troa memkonscio de Trocko ne estis malprava, sed apenaŭ refuteblis, ke la memkonscio de Lenino tute ne estis malpli elstara.

La kritikajn taksojn de Lenino pri Zinovjev kaj Kamenjev estis politike pli gravaj, ĉar ili rilatis al ilia ŝanceliĝanta kaj rifuza sinteno kontraŭ la potencakiro per la armita ribelo en la tagoj antaŭ la Oktobra Revolucio, kaj Lenino konsideris tiujn kiel ne hazardan epizodon. Evidente li kredis, ke al ili mankas la necesa decidemo en krizaj situacioj.

Supozendas, ke la du sentis sin malaltigitaj kaj ofenditaj, ĉar Lenino estis skribinta, ke li konsideras Trockon pli kapabla, kvankam li formale aliĝis al la bolŝevistoj nur en 1917, dum ili ja dum longa tempo estis la plej intimaj kunlaborantoj de Lenino.

Lenino esprimis sin tre akre pri la krudeco kaj mallojaleco de Stalino, li eĉ proponis lian eksigon el la pozicio de ĝenerala sekretario. “K-do Stalino, post kiam li fariĝis ĝenerala sekretario, koncentris senmezuran potencon en siaj manoj, kaj mi ne estas konvinkita, ke li ĉiam scios uzi tiun potencon sufiĉe prudente”, tiel lia juĝo.113 Jam sole la fakto, ke unuopulo en la partio akaparis “senmezuran potencon”, ne estis akceptebla kaj kontraŭis al la statuto de la partio, sed ke Lenino krome timis, ke Stalino povos tiun potencon misuzi, tio estis neniiga takso.

La notoj de Lenino, kontraŭ lia esprimita volo per maldiskretaĵo trafis en la manojn de Zinovjev, Kamenjev, Buĥarin kaj Stalino, kaj tiuj kvar decidis teni ilin unue sekretaj. Sed ili tuj per ĉiaj fortoj komencis intrigi kontraŭ Trocko kaj izoli lin, ĉar ili samopiniis, ke li ne ludu decidan rolon inter la gvidantaro, kvankam ĉe tio ili sekvis tre malsamajn personajn motivojn kaj interesojn.

Sendube ĉiu de ili akiris politikan sperton en la revolucia batalo, Buĥarin, Kamenjev kaj Zinovjev posedis pli aŭ malpli solidajn teoriajn konojn de la marksismo, ĉe kio Trocko ankaŭ tiukampe superis ilin, dum la avantaĝoj de Stalino troviĝis pli en la praktika organizado, sed ne en la teorio. Li mem nomis sin ĉiam “praktikulo”.

Se ili post la morto de Lenino estus flanken ŝovintaj ĉiujn duarangajn opinidiferencojn, personajn diferencojn kaj ambiciojn kaj en lojala kunlaborado kune disputintaj por la plej bonaj solvoj de la urĝaj malfacilaj problemoj, sen intrigoj nek provoj iun forŝovi el la gvidantaro aŭ alstrebi solregadon, tiam ili kolektivo verŝajne kapablintus gvidi la partion kaj la socialisman ŝtaton tiel, ke grandaj skuoj kaj krizoj povintus esti evitataj. Sed ĝuste pri tio Lenino dubis, kaj pro tio li skribis leterojn al la partikongreso, kiuj sub la nomo “La testamento de Lenino” estis longe tenata sekreta kaj nur poste fariĝis konataj.114 Ĉar li ne faris definitivan proponon, kiu eventuale estu konsiderata lia posteulo, supozeblas, ke li volis konsili al ili ĉiuj labori kiel kolektiva gvidantaro kaj daŭrigi lian heredaĵon. La fakto, ke ili pro egoismaj interesoj tion fari ne kapablis, estas unu el la kaŭzoj por la postaj problemoj kaj skuiĝoj en la evoluo de la KPSU kaj de la Sovetunio.

2. Socialismaj industrio kaj kampkulturo


 

1Deklaro de la interkonsiliĝo de preprezentantoj de komunistaj kaj laboristaj partioj en Novembro de 1960, Berlino 1961 [en la germana: Erklärung der Beratung von Vertretern Kommunistischer und Arbeiterparteien im Novembero 1960; Berlin 1961].

2Saml.

3Saml.

4Tiel ĉe Alexander N. Jakowlew: Die Abgünde meines Jahrhunderts. Eine Autobiographie. Leipzig 2002 [Aleksander N. Jakovlev: La abismoj de mia jarcento. Membiografio. Lepsiko, 2002]; en pli milda formo ankaŭ ĉe Theodor I. Oiserman: Marksismo kaj utopiismo. Moskvo, 2000 (rusa).

5Lenino: La kolapso de la 2-a Internacio [germane: Wladimir I. Lenin: Der Zusammenbruch der II. Internationale. En: Werke, vol. 21, p. 237.

6Alfredo Kozingo: “Stalinismo” – Esplorado pri origino, esenco kaj efikoj. MAS-libro n-ro 185. -vl

7Mallongigo de Sozialistische Einheitspartei Deutschlands [Socialista Unuecpartio de Germanujo], partio fondita en 1949 el kunfandiĝo de la Komunista Partio de Germanujo kaj de la Socialdemokrata Partio de Germanujo (SPD) en la tiama Germana Demokratia Respubliko (GDR) (orig.: Deutsche Demokratische Republik [DDR]). -vl

8Kiu interesiĝas pli pri tio, povas konsulti miajn memoraĵojn, kiuj aperis en 2008 sub la titolo: Inneneinsichten als Zeitgenosse – Philosophie und Politik in der DDR [Internaj rigardoj kiel samtempaj atestoj – Filozofio kaj politiko en la GDR], en la edition ost.

9Marxistische Philosophie – Lehrbuch, von einem Autorenkollektiv unter Leitung und Redaktion von Alfred Kosing; Berlin 1967 [Marksisma filozofio – Instrulibro, de aŭtora kolektivo, gvidado kaj redaktado de Alfredo Kozingo, Berlino, 1967].

10Vd pri tio Alfred Kosing: Habent sua fata libelli – Über das merkwürdige Schicksal des Buches Marxistische Philosophie [A.K.: (Libroj havas sian sorton) – Pri la stranga sorto de la libro Marksisma filozofio]. En: Hans-Christoph Rauh / Peter Ruben (Hg): Denkversuche. DDR-Philosophie in den 60-er Jahren. Berlin 2000, p. 77sj.

11Germane: Walter Ulbricht [válter úlbriĥt]1893-1973, kunfondinto de la Komunista Partio de Germanujo (KPG, germane: KPD) en 1919, unua sekretario de la Socialista Unuecpartio de Germanujo (SED de 1950 ĝis 1971 kaj prezidanto de la ŝtatkonsilantaro de la GDR ekde 1960 ĝis sia morto. -vl

12Alfred Kosing, Erich Hahn, Harald Schliwa, Ingrid Schulze, Michael Hagen: Dialektik des Sozialismus; Berlin 1980.

13Vidu pri tio ankaŭ mian postparolon al la 4-a eldono de tiu libro.

14Kiel mi povis poste konstati, mia kritika takso de la “Unueco de ekonomia kaj sociala politiko” grandparte kongruis kun la opinioj de la prezidanto de la ŝtata plankomisiono de la GDR, Gerhard Schürer, kaj ankaŭ kun la plej multaj ŝanĝproponoj. Vidu: Gerhard Schürer, Gewagt und verloren. Berlin 1998.

15Alfred Kosing: Aktuelle Probleme der Dialektik de Sozialismus. En: Deutsche Zeitschrift für Philosophie, kajero 7/1988.

16Gregor Schirmer: Ja, ich bin dazu bereit. Eine Rückblende. Berlin 2014, p. 424.

17Vidu pri tio ankaŭ Gerhard Schürer: Gewagt und verloren, l.c.. Li priskribas siajn multajn provojn, en la politika buroo per prezentado de solide bazitaj proponoj atingi necesan ŝanĝon de la ekonomia politiko kaj kiel tio estis ĉiam malebligata de Honecker kaj Mittag, kiuj elvokis partikongresajn decidojn.

18Alfred Kosing: Inneneinsichten als Zeitzeugnisse, v.c.

19Wladimir I. Lenin: Der Zusammenbruch der II. Internationale; en: Werke, vol. 21, p. 204.

20

21

22

23MAS-libro n-ro 61, p. 6-11, ĉi tie p. 6. -vl

24

25

26Pri tiu demando siatempe Vera Ivanova Zasuliĉ skribis al Markso petante lian opinion. Markso respondis al ŝi, sed faris por tio tri interesajn malnetojn, kiuj konserviĝis kaj troviĝas en la MAS-libro n-ro 73. -vl

27(Germane: Karl Kautsky [kárl káŭcki] (1854-1938), sekretario de Engelso en 1881, li eldonis la 4-an volumon de Markso: La kapitalo (“Teorioj pri la plusvaloro”, 2-voluma), kritikis la reviziismon de Edŭardo Bernŝtejno kaj ĉefredaktis ĝis 1917 la teorian revuon de la germana socialdemokratara Die Neue Zeit [La nova tempo] kaj poste verkis kontraŭ la bolŝevistoj (Terrorismus und Kommunismus, 1919). -vl

28

29

30Itale: Antonio Gramsci [antónjo grámŝi] (1891-1937), kun Togliatti kreis la gazeton Ordine nuovo (1919), fariĝis sekretario de la Itala Komunista Partio (1924) kaj sub la faŝismo estis en malliberejo de 1926 ĝis 1937. En siaj Malliberejaj kajeroj (1929-1935) li anstataŭ­igis la nocion diktatoreco de la proletaro per hegemonio de la prole­taro. -vl

31Hungara filozofo, hungare György Lukács, kiu publikigis precipe en la germana sub la nomo Georg Lukács [géorg lúkaĉ] (1885-1971). Li interpretis la verkaron de Markso precipe el humanisma vidpunkto kaj verkis pri la nocio fremdiĝo kaj fremdigo. Lia unua tre rimarkita verko estis Historio kaj klaskonscio, 1923. Li ellaboris bazojn de marksisma estetiko (Teorio de la novelo, 1920). -vl

32Vidu pri tio anakŭ Alfred Kosing: Ist China auf dem Weg zum Sozialismus? [A. K.: Ĉu Ĉinujo estas sur la vojo al socialismo? En: A.K: "Stalinismus" … v.c., p. 381.

33Kp la detalan prezentadon de la deformado de la marksismo fare de la inventintoj de la “leninismo” kiel aparta teorio kaj fine de la sanktigo de la “marksismo-leninismo” fare de Stalino, en: Alfred Kosing: “Stalinismus” – Untersuchung über Ursprung, Wesen und Wirkungen, p. 167sj kaj 273sj.

34Karlo Markso: La kapitalo, vol. 1, 3-a eld. MAS-libro n-ro 166. -vl

35Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio. MAS-libro n-ro 116. -vl

36La germana vorto Gewalt signifas samtempe forto, perforto kaj potenco. -vl

37MAS-libro n-ro 50. -vl

38MAS-libro n-ro 116, p. 87. -vl

39Friedrich Engels: Kritik des Erfurter Programms. En: MEW, vol. 18.

40Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo (MAS-libro n-ro 13a). -vl

41MAS-libro 13a, p. 21-27. -vl

42Laŭ Ferdinando Lasalo (Ferdinand Lassalle, .......................................................................................................................

43[15] Vidu pri tio ankaŭ Gerhard Schürer: Gewagt und verloren, l.c.. Li priskribas siajn multajn provojn, en la politika buroo per prezentado de solide bazitaj proponoj atingi necesan ŝanĝon de la ekonomia politiko kaj kiel tio estis ĉiam malebligata de Honecker kaj Mittag, kiuj elvokis partikongresajn decidojn.

44Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo (MAS-libro 13a), p. 25. -vl

45Karl Marx-Friedrich Engels-Werke (en la sekvo: MEW) vol. 17, p. 546.

46Karlo Markso, La kapitalo, 3-a volumo, Karl Marx: Das Kapital, 3. Band, MEW, vol. 25, p. 784:

“El la starpunkto de pli alta ekonomia soci-formacio la privata proprieto de unuopaj individuoj je la Terglobo ŝajnos tute same absurda kiel la privata proprieto de homo je alia homo. Eĉ tuta socio, nacio, eĉ ĉiuj samtempaj socioj kune, ne estas proprietuloj de la Tero. Ili estas nur iliaj posedantoj, iliaj uzantoj, kaj kiel bonaj familiaj patroj devas postlasi ĝin al la postsekvantaj generacioj plibonigita.” -vl

47Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio. MAS-libro n-ro 100, p. 88. -vl

48Frederiko Engelso: La evoluo de la socialismo de utopio al scienco. MAS-libro n-ro 74a. -vl

49[30] Wladimir I. Lenin: Referat über die Subottniks auf der Moskauer Stadtkonferenz der KPdSU am 20. Dezember 1919 [V.I. Lenino: Referaĵo pri la subotnikoj en la moskva urba konferenco de la KPSU la 20-an de Decembro 1919]. En: Werke, vol. 30, p. 274.

50[31] Saml., p. 275.

51[32] Saml., p. 276.

52[33] Domeniko Losurdo: Ĉu fuĝi el la historio? La rusa kaj la ĉina revolucioj hodiaŭ (MAS-libro n-ro 33), p. 108. -vl

53[34] Wladimir I. Lenin: Die große Initiative. En: Werke, vol. 29, p. 416.

54Vidu ĉe Trocko ....................

55MAS-libro n-ro 166. -vl

56En Esperanto vidu Rozo Luksemburgo: Pri la rusa revolucio (MAS-libro n-ro 156b (epub-versio: MAS-libro n-ro 156a); Rozo Luksemburgo: La krizo de la socialdemokrataro (Junius-broŝuro), kun Lenino: Pri la Junius-broŝuro) (MAS-libro nöro 207.

Vd ankaŭ biografion de Rozo Luksemburgo (MAS-libro n-ro 157). -vl

57MAS-libro n-ro 80. -vl

58En Esperanto ekzistas Georgo Pleĥanov: Pri rolo de la persono en la historio (MAS-libro n-ro 37). -vl

59Germane: Karl Kautsky [kárl káŭcki] (18

60

61[36] Domeniko Losurdo: Ĉu fuĝi el la historio? (MAS-libro n-ro 33), p. 85s. -vl

62Pri la termino "socialismo, socialisma lando, socialisma ŝtato en la uzado de Kozingo vidu la komenton de Jurij Finkel en: Alfredo Kozingo: "Stalinismo". Esploro … (MAS-libro n-ro 185), p. 449-459. -vl

63[37] Alexander N. Jakowlew: Die Abgründe …, v.c., p. 136.

64[38] Vidu Manfred Hildermeier: Die Sowjetunion 1917-1991, München 2001, p. 1.

65[39] Saml., p. 3

66Pri tio atentigis jam Leo Trocko, kun la samaj argumentoj kaj indikoj, kiujn Krozingo ĉi tie prezentas. ........................-vl

67[40] Wladimir I. Lenin: Die Entwickling des Kapitalismus in Russland. En: Werke, vol. 3.

68[41] Manfred Hildermeier: Russische Revolution. Frankfurt/M., 2000, p. 5.

69[42] Saml.

70[43] Saml.

71[44] Manfred Hildermeier: Die russische Revolution …, v.c., p. 13.

72[45] Saml., p. 14.

73[46] Leo Trotzki: Ergebnisse und Perspektiven. Die treibenden Kräfte der Revolution. Vorwort 1919 (https://www.marxists.org/deutsch/archiv/trotzki/1906/erg-pers/vorwort.htm)

74[47] Manfred Hildermeier: Russische Revolution …, v.c., p. 17.

75[48] Saml., p. 19.

76[49] Saml., p. 20.

77[50] Saml., p. 30.

78[51] Saml., p. 33.

79[52] Isaak Deutscher: Stalin. Berlin 1992, p. 226.

80[53] Wladimir I. Lenin: Brief an die Mitglieder des ZK [V.I. Lenino: Letero al la membroj de la CK]. En: Werke, vol. 25, p. 222.

81[54] Saml., p. 224.

82[55] Wladimir I. Lenin: Der Oktoberumsturz. En: Werke, vol. 6, p. 91sj. La originala artikolo aperis en la Pravda la 5-an de Novembro 1918, sed en la eldono de la verkaro ĝi estis falsita per tio, ke la koncerna tektero estis forigita. Tamen ĝi troviĝis ankoraŭ en la angla eldono de la kolektitaj verkaro, en la volumo Josip W. Stalin: “La Oktobra Revolucio”.

83[56] Manfred Hildermeier: Russische Revolution …, v.c., p. 17.

84[57] Alexander N. Jakowlew: Die Abgründe …, v.c., p. 34.

85[58] Saml., p. 122.

86[59] Saml., p. 122.

87[60] Saml, p. 99.

88Karlo Markso: La mizero de la filozofio […] (MAS-libro n-ro 17). -vl

89[61] Saml., p. 110.

90[62] Saml., p. 125.

91[63] Saml., p. 146.

92[64] Saml., p. 152.

93[65] Wladimir I. Lenin: Aus dem Tagebuch eines Publizisten [V. I. Lenino: El la taglibro de publicisto] En: Werke, vol. 25, p. 289.

94[66] Wladimir I. Lenin: Die große Initiative [V.I. Lenino: La granda iniciato], en: Werke, vol. 29, p. 486.

95[67] Wladimir I. Lenin: Rede auf dem VIII. Parteitag der KPR [V.I. L: Parolado dum la 8-a konferenco de la KPR], En: Werke, vol. 29, p. 139.

96[68] Manfred Hildermeier: Russische Revolution …, v.c., p. 59.

97[69] Saml., p. 59.

98[70] Saml., p. 65.

99[71] Saml., p. 66.

100[72] Wladimir I. Lenin: Zum vierten Jahrestag der Oktoberrevolution [V.I. Lenino: Pri la kvara datreveno de la Oktobra Revolucio], en: Werke, vol. 33, p. 41.

101[73] Saml., p. 41s.

102[74] Manfred Hildermeier: Russische Revolution …, v.c., p. 65.

103[75] Wladimir I. Lenin: Rede auf dem VIII. Parteitag der KPR [V.I. Lenino: Parolado dum la 8-a kongreso de la KPR], en: Werke, vol. 29, p. 176.

104 [76] Wladimir I. Lenin: Über die Naturalsteuer [V.I. Lenino: Pri la naturaĵ-imposto]. En: Werke, vol. 32, p. 355.

105[77] La historiisto Hildermeier – alie tre zorgema pri precizo – opinias, ke Lenino “kontraŭ la konceptoj de Trocko armeigi la laboron trudis tiun limigitan permeson de merkato, kiu konsistigas la kernon de la NEP“ (En: Manfred Hildermeier: Die Sowjetunion 1917-1991, p. 26) Sed tio estas eraro, ĉar la debatoj, en kiuj Trocko, deirante de siaj spertoj pri labor-agadoj de la Ruĝa Armeo, proponis starigi labor-armeojn kaj laborigi ilin por solvi prioritatajn taskojn, okazis pli frue. Preterpase mi diru, ke Lenino tiam tute ne estis strikte kontraŭ tiu propono, kaj ankaŭ Stalino dum certa tempo komandis ian “laborarmeon”. Trocko konsentis pri la plano de Lenino por la NEP kaj voĉdonis por ĝi. Tio ne malhelpis la stalinan “historiografi­on” poste ĉie trovi konfliktojn inter Lenino kaj Trocko. Povas esti, ke Hildermeier fariĝis viktimo de tiuj legendoj.

106[78] Wladimir I. Lenin: Rede auf dem Dritten Gesamtrussischen Sowjetkongress [V.I. Lenino: Parolado dum la Tria Tutrusia Sovetkongreso]. En: Werke, vol. 26, p. 465.

107[79] Manfred Hildermeier: Die Sowjetunion …, v.c., p. 22.

108La aŭtoro diras “potencdivido”. Sed Ŝtejgervaldo insistas pri distingo inter potencdivido kaj potencdisigo, ĉe kio potencdivido estas la divido de la potenco inter malsamaj kaj eĉ kontraŭaj klasoj (komence de la Franca Revolucio; en Ruslando dum la periodo inter la Februara kaj la Oktobra revolucio), dum la potencdisigo estas la malsamaj kompetentoj (ĉefe leĝdona kaj plenuma). Vd Roberto Ŝtejgervaldo: Komunistaj star- kaj disput-punktoj (MAS-libro n-ro 48), p 5677. -vl

109[80] La disputoj ligitaj kun tio en la partio kaj en la politika buroo estas detale prezentataj en Alfredo Kozingo: “Stalinismo” … (MAS-libro n-ro 185), p. 53sj.

110[81] Wladimir I. Lenin: Rede auf dem VIII. Parteitag der KPR [V.I. Lenino: Parolado dum la 8-a kongreso de la KPR], en: Werke, vol. 29, p. 178.

111[82] Saml., p. 300.

112[83] Wladimir I. Lenin: Brief an den Parteitag [V.I. Lenino: Letero al la parti-kongreso], en: Werke, vol. 36, p. 577.

113[84] Saml., p. 578.

114Vidu pri tio Leo Trocko: La testamento de Lenino (MAS-libro n-ro 148). -vl