Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
15-sep-2015

Karaj samkursanoj,
mi sendas al vi komencan tekston pri la estiĝhistorio de la marksismo. Bonan legadon kaj komentadon!

Vilhelmo.


Pri la estiĝhistorio de la marksismo

Historiaj-sociaj antaŭkondiĉoj kaj teoriaj fontoj

Se oni volas klarigi la originon de la ideoj aŭ de la siste­mo, kiu konsistigas la marksismon kaj kiu spirite kiel prak­tike atingis en nia epoko senkomparan efikecon, laŭ la kriterioj de ĝiaj fondintoj, oni povas fari tion nur el la kon­kretaj historiaj kondiĉoj de ilia epoko. Ne la genio aŭ la pli aŭ malpli favoraj individuaj vivcirkonstancoj de iliaj kreintoj povas komprenigi la devenon kaj efikon de iliaj ideoj kaj teorioj, sed nur la historiaj bataloj de ilia tempo, la profund­eco, forto kaj pasio, per kiuj la kreantoj de ideoj sukcesas esprimi la por tiu historia periodo aparte premajn, last­instan­ce ekonomie kondiĉitajn interesojn de certaj klasoj aŭ tavoloj.

Ekzistis multaj socialistaj pensantoj antaŭ Markso kaj Engelso, kiuj — se ni pensas ekz-e pri Saint-Simon1, Fourier2 aŭ Owen3 — estis siamaniere geniuloj, sed kies historia efiko en ilia tempo aŭ eĉ por la posteularo tute ne kompareblas kun tiu de Markso kaj Engelso. La klarigon por tio donis Markso kaj Engelso mem, kiam ili montris, ke la nematur­eco de la utopiaj-socialistaj ideoj de iliaj antaŭuloj estis kaŭzita de la nematureco de la kondiĉoj, en la ankoraŭ neevoluinta stadio de la kapitalismo.

Estas almenaŭ tri historiaj-ekonomiaj kondiĉoj, sen kiuj la penssistemo de Markso kaj Engelso, la scienca socialis­mo, pli precize: la scienca komunismo — estus malebla: unue la industria revolucio kiu kaŭzis la transiron de la manufaktura al la industria kapitalismo kaj — unue en Anglio, poste en la aliaj okcidenteŭropaj landoj kaj en Nordameriko — kondukis al antaŭe nekonata kresko de la kapitalismo; due la por la samtempuloj videbla elpaŝado de la laboristoj ne nur kiel suferanta, sed ankaŭ jam kiel batal­anta socia klaso en la dua duono de la tridekaj jaroj kaj en la unuaj kvardekaj jaroj de la 19-a jarcento (la ribelo de la silkteksistoj de Liono, la sileziaj teksistribeloj, la unua politika laboristmovado — la britaj ĉartistoj); trie la specifa politika situacio en la germanaj ŝtatoj mem: la feŭda sub­premado kaj dissplitiĝo, la multnombraj baroj kiuj kontraŭ­staris ĉian iom liberan burĝan evoluon, la vekiĝo de mem­staraj moviĝoj en la germana burĝaro, incititaj de la franca juli-revolucio de 1830, movado kies ribeleco anonciĝis unue en la literaturo ekz-e de Börne, Hejno4 kaj Gucko5.

Nur la koincido de tiuj historiaj kondiĉoj kun la specifa spirita kaj politika biografio de genie talentaj kapoj kaj la revolucieca karaktero de la tiama germana intelektularo, ekz-e de la junaj Markso kaj Engelso, povis fari ilin la fond­intoj de la scienca komunismo.

Markso kaj Engelso mem plurfoje ripetis, ke la ekonomi­aj sociaj kondiĉoj rigardendas ja kiel lastaj movfortoj de novaj sociaj ideoj kaj penssistemoj, sed ke ĉia nova teorio ligiĝas nature al antaŭa pensmaterialo, ke ĝi posedas do ankaŭ spiritajn fontojn. Tiurilate la malfavoraj cirkonstanc­oj, la prema malvasteco de la situacio en la germanaj ŝtatoj, kiuj en la jaro 1843 pelis Markson al Francio kaj Engelson jam iom antaŭe al Anglio, montriĝis kiel avantaĝo por ilia persona evoluo. Kaj tio ne nur pro la pli modernaj ekono­miaj kaj politikaj kondiĉoj kun kiuj ili rekte ekrilatis, sed ankaŭ, ĉar ili tie konatiĝis — krom la hegelan dialektikon kaj ĝian materiisman koncepton de Fojerbaĥo6, kiu tiam ĵus konatiĝis kun sensacia sukceso kaj kun kiuj ili jam en Ger­ma­nio familiariĝis — kun tiuj aliaj gravaj spiritaj tendencoj de la epoko, kiujn ili prilaboris kaj sen kiuj ilia propra teorio ne fariĝintus ebla: la francaj socialistaj kaj komunistaj uto­piistoj kaj la socialismaj ideoj kaj provoj de Roberto Oveno7 kiel ankaŭ la klasika angla politika ekonomio, speciale de Petty, Smith kaj Ricardo.

Sed eble ankoraŭ pli gravis, ke ili tie ekrilatis unuafoje kun la praktika laborista movado; Engelso kun la ĉartistoj en Manĉestro, Markso kun la laboristaj socialistoj kaj ko­m­u­nistoj en Parizo. La teoriaj penssistemoj kiujn ili daŭrigis, kiujn ili kritike prilaboris kaj superis, eniris en ilian propran pensaron kiel kontraŭdira unuo de kontinueco kaj malkonti­nueco. Sed en tiu procezo estiĝis filozofie, ekonomie kaj surkampe de la socialisma teorio io fundamente nova — unueca, senescepte scienca, materiisma kaj proleta-revolu­cia mond-, histori- kaj soci-koncepto. En tiu senco la marks­ismo estas en si fermita sistemo. Sed ĝuste nur en la senco de la interna unueco de siaj sciencaj kaj sociaj fundamentoj, kaj tute ne en la senco kvazaŭ Markso, Engelso kaj Lenino iam ajn konsiderintus sian teorion kiel ion finitan, pretan. Kiel severaj dialektikistoj, ĝuste ankaŭ rilate sin mem kaj siajn eldirojn, ili sciis, kiel Lenino esprimis tion, ke ilia teorio ne estas io „finita, netuŝebla”, sed ke la socialistoj „devas disvolvi ĝin al ĉiuj direktoj, se ili ne volas postresti malantaŭ la vivo”8.

Estas tri grandaj kampoj, kiuj eniris en la sistemon de la marksismo, do en la teorion de Markso, Engelso kaj de la plej grava daŭringinto de ilia verko, Lenino, kiel memstare ellaboritaj sciencaj fakoj. Engelso en sia „Anti-Dühring” kiel ankaŭ Lenino en la eseo „Tri fontoj kaj konsistigaj partoj de la marksismo”9 difinas ilin kiel partojn de la marksisma scienco: la filozofion, la politikan ekonomion kaj la sciencan socialismon. Tiun lastan tamen en nocie larĝa senco, nome kiel teorion, programadon, strategion kaj taktikon de la klasbatalo de la moderna laborista klaso.

Markso, Engelso kaj Lenino estis dumtempe de sia vivo ne nur scienculoj, sed ĉiam ankaŭ praktikantoj kaj gvid­antoj de la revolucia laborista movado. La fama tezo pri Fojerbaĥo de la juna Markso, ke la filozofoj nur diverse interpretis la mondon, sed ke necesas ŝanĝi ĝin, estis por la fondintoj de la marksismo kiel por Lenino memdevontiga maksimo de sia agado. Teorio kaj praktiko estas en ilia vivo nedisigeble interligitaj.

La verkaro de Markso, Engelso kaj Lenino ne reduktebl­as al la tri nomitaj esencaj partoj de la marksismo. Ekzemp­le ili verkis ne nur pri la materiisma histori-kompreno, do pri histori-teorio, sed ĉiuj tri elstaris ankaŭ kiel historiogra­f­oj, speciale kiel historiistoj de la samtempo. Iliaj eldiroj pri estetiko, literaturo kaj arto, la laboraĵoj de Engelso kiel milit-teoriisto kaj -historiisto, la marksaj matematikaj ma­nu­skriptoj kaj la engelsaj natursciencaj-teoriaj kaj lingvoscien­c­aj studaĵoj estas — kiel fakuloj konfirmis — ankaŭ por ili eĉ nuntempe tre interesaj. Sed ne povas esti la celo de enkon­duko en la studadon prezenti la tutan teorian kaj praktikan agadon de Markso, Engelso kaj Lenino, sed iliajn koncept­ojn kiel teorian sistemon, kio rekomendas limigon al la filozofio, la politika ekonomio kaj la scienca socialismo.


PIEDNOTOJ:

1. Saint-Simon: Claude Henri [sensimón klód arí], Duko de (1760–1825). Fran­ca utopia socialisto (en E-o: Sensimono, en la sekvo tia). „Unu el la tre grandaj utopiistoj, kiuj agis en la servo de la interesoj de la pro­letaro ... Lia akra vido kaŭzas ke en liaj verk­oj troviĝas ĝer­me jam kvazaŭ ĉiuj ideoj ne strikte ekonomiaj de la posta socia­lismo.” (Engelso) -vl

2. Fourier: François Charles Fourier [frasŭá ŝárl furjé] (1772–1837), franca utopia socialisto (en E-o: Furiero (en la sekvo tia). „En Furiero ni ren­kontas akran kritikon, aŭtente francan, sed ne malpli trafan, de la ekzistantaj sociaj institucioj. Li sen­indulge nudigis la materi­an kaj moralan mizeron de la burĝa mondo.” (Engelso) -vl

3. Owen: Robert [óŭvn róbet] (1771–1868), angla utopia social­is­to, en E-o: Oveno (en la sekvo tia). Fabrikisto. Liaj praktikaj spertoj el siaj fabrikoj kondukis lin al la tereno de komunisma teorio. Li ri­fu­z­is ĉian perforton. Liaj provoj fondi en Nordameri­ko komunist­ajn koloniojn fiaskis. Vidante tion, „li dediĉis sin rekte al la laborista klaso, ene de kiu li daŭre laboris dum tridek jaroj. Ĉiuj sociaj movadoj kaj ĉiuj realaj procezoj kiuj en Anglio pro­gresis en la intereso de la laboristoj estis asociitaj kun la nomo de Oveno”. (Engelso) -vl

4. Originale: (Heinrich) Heine [hájnriĥ hájne]. -vl

5. Originale: Gutzkow [gúcko]. -vl

6. Originale: Feuerbach [fójerbaĥ]. Vd Karlo Markso; Frederiko Engelso: Tezoj pri Fojerbaĥo; Principoj de komunismo kaj aliaj verketoj (librofina librolisto n-ro 25). -vl

7. Originale: Robert Owen [róbet óŭvn]. -vl

8. Lenin: Unser Programm [Lenino: Nia programo], Lenin Werke (LW, en la sekvo tia) vol. 4, p. 206.

9. V. I. Lenino: Tri fontoj kaj tri partoj de la marksismo, en: V.I. Lenino: Tri fontoj kaj tri partoj de la marksismo; Anarĥiismo kaj socialismo; Pri la slogano de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo; La laborista movado; Antaŭparolo al la broŝuro de N. Buĥarin: "Mondekonomio kaj imperiismo", elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 40 p., ISBN 978-2-918300-53-3, p. 6-11. -vl